kolaĝ-o

20 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 1, 2013, 6:23:33 AM1/1/13
to °listo 'lbl'
Mi renkontis las vorton "kolaĝ-o" en la signifo de multaj kungluitaj pecoj por formi kanton.

Kion vi opinias pri tiu vorto?

Renato
--

~~~

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Anna Lowenstein

unread,
Jan 1, 2013, 7:16:44 AM1/1/13
to la-bona...@googlegroups.com

“Collage” estas angla vorto (supozeble el la franca), uzata kutime por bildoj, kiuj konsistas el multaj kungluitaj bildoj. http://www.shapecollage.com/ Evidente oni ankaŭ povas kunglui sondosierojn.

Mi dirus “kungluaĵo”, kio verŝajne estas ankaŭ la signifo de la origina franca vorto.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 1 gennaio 2013 12.24
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) kolaĝ-o

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Jan 1, 2013, 7:27:37 AM1/1/13
to la-bona...@googlegroups.com

Temas pri pauxsajxo el la franca “collage” (uzata ankaux en la itala, proprasence kaj en figura senco).

Laux mi, gxi estas internacie nekomprenebla.

Persone, mi uzas “kunmeto” aux “miksado” aux “kungluado” por la ago, kaj “kunmetajxo” aux “miksajxo” aux “kungluajxo” por la rezulto.

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 1 gennaio 2013 12:24


A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) kolaĝ-o

 

Mi renkontis las vorton "kolaĝ-o" en la signifo de multaj kungluitaj pecoj por formi kanton.

--

Renato Corsetti

unread,
Jan 1, 2013, 11:42:40 AM1/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
|  Persone, mi uzas “kunmeto” aux “miksado” aux “kungluado” por la ago, kaj “kunmetajxo” aux “miksajxo” aux “kungluajxo” por la rezulto.
Bone. Mi registras provizore la linion:

kolaĝ-o --> kun-met-aĵ-o, miks-aĵ-o, kun-glu-aĵ-o

Amike

Renato

Pjer

unread,
Jan 2, 2013, 6:02:15 AM1/2/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Mi tute konsentas.
Fakte la kol·aĝ·o egalas la kap·aĝ·o, tiu novvorto estus ridinda, ĉu ne?
Ankaŭ amuze ni povas konstati, laŭ la prava rimarko de Anna, ke la angla lingvo uzas pri muziko, kion la francoj uzas pri bildoj. Pri muzika afero (miksaĵo de muzikaĵoj) la francoj uzas (ne ĉiam kun fivolo) : pot-pourri, vortalvorte: putrita potenteno, kion ni povus klarigi paralele al kuirado per: putre meti en la sama poto.

Amike, Pjer

ro-esp

unread,
Jan 3, 2013, 2:40:52 PM1/3/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it


Op dinsdag 1 januari 2013 12:23:33 UTC+1 schreef Renato Corsetti het volgende:
Mi renkontis las vorton "kolaĝ-o" en la signifo de multaj kungluitaj pecoj por formi kanton.

Kion vi opinias pri tiu vorto?

"kol-agxo"?  Cxu ekvivalento de angla "medley"?

Unua-vide, kolagxo estas nur la tioma francismo

                      gxis, Ronaldo N

Andrea Fontana

unread,
Jan 3, 2013, 7:38:23 PM1/3/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Saluton al ĉiuj.
Mi proponas:

bild'glu'aĵ'o
muzik'glu'aĵ'o

(Mi profitas la okazon por deziri al ĉiuj tre feliĉan novan jaron, kaj ankaŭ por gratuli Anna pro sia romano "Morto de artisto", kiun mi finlegis hieraŭ).

Antonio De Salvo

unread,
Jan 4, 2013, 2:43:07 AM1/4/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it

Cxe “bildgluajxo” mi komprenus = glumarko.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andrea Fontana
Inviato: venerdì 4 gennaio 2013 01:38
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: renato....@esperanto.it
Oggetto: (la bona lingvo) Re: kolaĝ-o

--

Andrea Fontana

unread,
Jan 4, 2013, 8:04:01 PM1/4/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Sed ni konsideru ankaŭ la gravecon de la kuntekstoj.
Kunktekstoj, en kiuj oni celas paroli pri "kolaĵoj", estas kredeble rimarkinde malsimilaj al tiuj, en kiuj oni celas paroli pri "postmarkoj".
Do, la principo "neceso kaj sufiĉo", e tiaj kuntekstoj, devus instigi nin uzi simplan kunmetaĵo.
Ĉiukaze ŝajnas al mi, ke eblas eventuale elturniĝi, en la kazo de "bildaj kolaĵoj", per iom malpli simpla kunmetaĵo; nome:

blid'kun'glu'aĵ'o

Tio ŝajnas al mi ne plu konfuzebla kun "glumarko".

Kion vi opinias?


Amike
Anĉjo.

Antonio De Salvo

unread,
Jan 5, 2013, 3:38:07 AM1/5/13
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it

Laux mi, la baza koncepto estas, ke temas pri “ajxo kune gluita/ metita” (bildo, muzikajxo, pensoj ktp). Do, gxuste laux la principo de neceso kaj sufico, laux mi necesas/ suficxas “kun-glu-ajx-o” aux “kun-met-ajx-o” (nepras “kun”).

En kazo de bezono (se tio jam ne klaras el la kunteksto), oni povas aldoni “bilda”, “muzika”, ktp.

 

Amike

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andrea Fontana
Inviato: sabato 5 gennaio 2013 02:04

Renato Corsetti

unread,
Jan 5, 2013, 4:22:03 AM1/5/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

| . . . gxuste laux la principo de neceso kaj sufico, laux mi necesas/ suficxas “kun-glu-ajx-o” aux “kun-met-ajx-o” (nepras “kun”).

En kazo de bezono (se tio jam ne klaras el la kunteksto), oni povas aldoni “bilda”, “muzika”, ktp.

Bone! Mi ŝanĝis nian linion al

kolaĝ·o → (bild·a/muzik·a) kun·glu·aĵ·o

Dankon al Andrea kaj al ĉiuj aliaj mesaĝintoj.

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages