Vorto de la tago - TIMIDA

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2011, 4:41:00 AM11/6/11
to °listo 'lbl'
La hodiaŭa vorto de la tago estas la jena:

------------------------------------------------
TIMIDA
Facile perdanta la kapablon libere paroli, senĝene sinteni en societo:

Ŝi estis tre bona, sed timida knabino.
Li kisis ŝin timide kaj delikate.
La timideco povas facile fariĝi homevitemo.
Estu memfida kaj maltimida kaj ĉiuj admiros vin.
-------------------------------------------------------------

Francisko, nia protestisto ĉe "lernu", bonvolu fari vian laboron.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Antonio De Salvo

unread,
Nov 7, 2011, 2:35:41 AM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi, “timida” ne samsignifas kiel “timema, timetanta, malkuragxa”, sed prefere kiel “singxena, malaplomba” (laux la Proverbaro: “almozpetanto singxena restas kun sako malplena”).

 

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 6 novembre 2011 10:41
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - TIMIDA

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2011, 2:48:40 AM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

>   Laux mi, “timida” ne samsignifas kiel “timema, timetanta, malkuragxa”, sed prefere kiel “singxena, malaplomba” (laux la Proverbaro: “almozpetanto singxena restas kun sako malplena”).

Se la aliaj konsentas, mi ne havas problemojn ŝanĝi la nunan linion.

Anna Lowenstein

unread,
Nov 7, 2011, 3:18:45 AM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mia memoro, Claude Piron en “La bona lingvo” donis tutan alineon da alternativoj por la vorto “timida”. La plej taŭga alternativo dependas de la nuanco, kiun oni volas prezenti. Ni ne forigu la nunan linion, sed nur aldonu la pliajn proponojn de Antonio.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 7 novembre 2011 8.49
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Timid-a

--

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2011, 4:18:38 AM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Laŭ mia memoro, Claude Piron en “La bona lingvo” donis tutan alineon da alternativoj por la vorto “timida”. La plej taŭga alternativo dependas de la nuanco, kiun oni volas prezenti. Ni ne forigu la nunan linion, sed nur aldonu la pliajn proponojn de Antonio.

Mi timide/timoplene akceptas la konsilon, ĉar temis pri tio, kion mi vere intencis fari.

Antonio De Salvo

unread,
Nov 7, 2011, 4:24:52 AM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi skribis sen konsulti la arkivon, do mi esprimis senpere mian personan opinion, sen la intenco aux tromemfido proponi alternativojn (nun mi vidas, ekzemple, ke “singxena” jam estas registrita).

Mi plene samopinias, ke la signifo dependas de la kunteksto.

 

En la Malnova Testamento (Zamenhofa traduko), mi trovis:

2 Kronikoj 13,7: Rehxabeam estis juna kaj molkora

(sincere, tamen, mi ne kuragxus proponi “molkora”).

 

En la Nova Testamento (Londona eldono), mi trovis:

2 Timoteo 1,7: Dio donis al ni spiriton ne de malkuragxeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado.

 

Jen ekzemploj el la “Dia Komedio” de Dante, laux la diversaj tradukintoj:

 

allor fu’ io più timido a lo stoscio (Dante): nun pli timigis min profundegajxo (Peterlongo); mi tuj min krocxis eĉ pli timsatura (Kalocsay); teruris min l’ esplor’ de l’ fundo vala (Dondi);

 

come donna onesta che permane di sé sicura, e per l’altrui fallanza, pur ascoltando, timida si fane (Dante): kiel restas la virin’ honesta je si trankvila, sed pro fremda kulpo, nur auxskultante, timetanta igxas (Pet); kiel honesta damo certa restas pri si, sed pro konduto malkorekta de aliulo honton manifestas (Dondi);

 

come le pecorelle escon del chiuso a una, a due, a tre, e l’altre stanno timidette atterrando l’occhio e ’l muso (Dante): kiel sxafetoj iras el fermejo unu-, du- kaj triope, kelkaj restas timetaj, kun l’ okul’ kaj busxo teren (Pet); kiel la sxafoj el la stal’ eliras unu kaj du kaj tri, l’ aliaj staras timemaj kaj l’ okulojn teren tiras (Dondi);

 

così m’andava timido e pensoso (Dante): do mi timema iris kaj pensema (Pet); mi timeme kaj penseme plu vojagxis (Dondi);

 

ma quel padre verace, che s’accorse del timido voler che non s’apriva, parlando, di parlare ardir mi porse (Dante): sed la verema Patro, cxar li vidis, ke la timema vol’ ne malfermigxis, min, parolante, kuragxigis diri (Pet); la timan volon, kiu min incitis, tiu verdira patro tamen legis, dirante plu, al diro min invitis (Dondi);

 

s’io al vero son timido amico (Dante): se mi amas veron malkuragxe (Pet); se mi time al la ver’ amikos (Dondi);

 

 

Aldone: en la itala, oni diras “timido sorriso” en la senco “apenauxa rideto”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: lunedì 7 novembre 2011 09:19
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) Timid-a

ro-esp

unread,
Nov 8, 2011, 4:13:04 PM11/8/11
to la bona lingvo


On Nov 7, 8:35 am, "Antonio De Salvo" <antoniodesa...@tiscali.it>
wrote:
> Laux mi, “timida” ne samsignifas kiel “timema, timetanta, malkuragxa”,

Mi konsentas

> sed prefere kiel “singxena, malaplomba” (laux la Proverbaro: “almozpetanto singxena restas kun sako malplena”).

Kiuj estas la ekvivalento en aliaj lingvoj? Cxu angle "shy",
nederlande "verlegen" ?

gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages