homeopat-/homeopati-

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2008, 5:47:44 AM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pro lau'dinda laboro de J-K rinaldo, mi estas nun revizianta la ankorau' restantajn vortojn, kiuj pro iu kialo au' alia restis ne findecidita en la g'isnunaj reordigoj.

Mi estas c'e la litero H, kaj mi ne vere povas trovi samsignifajn (tamen ne tro longajn) esprimojn por:

homeopat-o [7oa] =
homeopati-o [1oa] =

Ni jam havas

homo- --> sam-

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 11, 2008, 6:34:27 AM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> homeopat-o [7oa] =
> homeopati-o [1oa] =

> Ni jam havas

> homo- --> sam-

Ne indas provi tiun vojon (kiu kondukus al "samkuracismo"
au simile). "Homeopatio" estas vorto kun tre speciala signifo
dependa de tre apartaj (nesciencaj) ideoj pri medicino. Provoj
analizi la vorton "homeopatio" etimologie nur kondukas
sakstraten, char la etimologio ne tre bone spegulas la
efektivan signifon (sufiche komplikan kaj ege strangan).

Sed anstatau "homeopato" kompreneble oni povas uzi
"homeopatiisto".

Ekzistas ankau la vortoj "alopatio" kaj "alopato"
("malsamkuracismo"...). Ilin uzas homeopatiistoj por
ordinara medicino. Ankau tiuj vortoj estas konservendaj.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2008, 7:18:08 AM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>Sed anstatau "homeopato" kompreneble oni povas uzi
>"homeopatiisto".

Tion kaj la duvortan esperimon "homeopati-a kurac-ist-o" mi j'us
registris kaj entute forigis "homeopatio" el la listo.

>Ekzistas ankau la vortoj "alopatio" kaj "alopato"

La samon mi faris pri ili.

Harri Laine

unread,
Jan 11, 2008, 8:17:16 AM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Ne indas provi tiun vojon (kiu kondukus al "samkuracismo"
> au simile). "Homeopatio" estas vorto kun tre speciala signifo
> dependa de tre apartaj (nesciencaj) ideoj pri medicino.

Mi povas imagi, ke mi ech uzus la vorton "samkuracismo" (tre bona
kunmetajho), sed ja ne supozus, ke ghi sufichus por klarigi la enhavon
de la vorto. "Homeopatio" simple estas nomo, kaj estas vane klopodi
shanghi ghin. Sed la ekziston de la du radikoj h-patio kaj h-pato
apenau io pravigas.

"Homeopatio" estas nomo de sekteca doktrino, kaj propono anstatauigi
la vorton estus simile sukcesa, kiel eventuala propono uzi chiam
"universala, ghenerala, komuna" anstatau "katolika". - Mi memoras,
kiam mi unuan fojon cheestis ceremonion en preghejo katolika (eta
religia malplimulto en Finnlando), kaj estis milde surprizita (sed tuj
ekkomprenis) audante la katolikan vortumon de la Apostola Kredo. Tiu
enhavas la finnan vorton "katolisen" (= katolikan) anstatau
"yhteisen", kiun mi mem parkeris ("Mi kredas je ... la sankta katolika
eklezio").

(Mi jhus rimarkis, ke Renato jam faris bonan aranghon en la vortaro.)

--
Harri

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2008, 8:51:22 AM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

>(Mi jhus rimarkis, ke Renato jam faris bonan aranghon en la vortaro.)

Dankon!

Pau Mendoza

unread,
Jan 11, 2008, 4:40:22 PM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti escribió:
>
> *homeopat-o* /[7oa]/ =
> *homeopati-o* /[1oa] /=
>

homeopato estas kuracisto donanta al malsanulo malgrandegan kvanton de
la sama ajho, kiu malsanigis la malsanulon.

mi proponas do:

homeopato = persamajhkuracisto
homeopatio = persamajhkuraco


Pau

Pau Mendoza

unread,
Jan 11, 2008, 5:01:27 PM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com

> Ne indas provi tiun vojon (kiu kondukus al "samkuracismo"
> au simile).
>
>


Ekzistas multaj naturaj lingvoj, kiuj ne simple prenas novan vorton el
la fremda lingvo, kiu unue uzis ghin, sed kreas propran kunmetajhon.
Ekz. anstatau la latindevena "televid" au "televisio", la germana lingvo
kreas per sama strukturo el germanaj radikoj "Fernsehen". Kiam en Europo
aperas nova ajho kaj mankas vorto por ghi kaj la eltrovinto ne parolas
unu tian lingvon, li/shi kreas ghian nomon uzante la malnovgrekan
lingvon, kiu bone kapablis kunmeti vortojn.

La malnovgrekan lingvon mi ok jarojn studadis kaj elkore amas. Esperanto
kapablas kunmeti ech multe pli bone ol ghi.

Se ech la ne plu vivanta malnovgreka lingvo ankorau kapablas krei
vortojn kiel ekz. "homeopato", kial ne povos Esperanto ankau?


Pau

Marcos Cramer

unread,
Jan 11, 2008, 5:08:59 PM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
homeopato estas kuracisto donanta al malsanulo malgrandegan kvanton de
la sama ajho, kiu malsanigis la malsanulon.

Fakte ne. Li donas nenioman kvanton (char li tiom malkoncentris* ghin ke statistike plej vershajne restas nul molekuloj da ghi) da veneno, kiu kauzas la samajn (au similajn) simptomojn kiel la malsano de la malsanulo.

homeopato = persamajhkuracisto
homeopatio = persamajhkuraco

Mi tamen forte dubas chu tiuj anstatauigoj vere utilas. Lau ni, tio jam estus troigo de skemismo.

Marcos

* Mi proponas aldoni al la listo "dilu-i --> mal-koncentr-i".

Marcos Cramer

unread,
Jan 11, 2008, 5:21:48 PM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Se ech la ne plu vivanta malnovgreka lingvo ankorau kapablas krei
vortojn kiel ekz. "homeopato", kial ne povos Esperanto ankau?

La problemo estas ke foje grekdevenaj terminoj alprenas signifon tute alian ol ghia etimologia signifo. Ekz-e "homeopatio" etimologie signifas "samsufero", sed ghi ne efektive signifas "samsufero". Pro tio, multaj anstatauigoj en nia listo ne simple estas lau-radikaj tradukoj de la greka kunmetajho, sed estas pli logikaj elpensajhoj. Tamen en la kazo de "homeopatio", Esperanta kunmetajho ne sukcesos alpreni la intencitan signifon (kompreneble chiam eblas terminigo de Esperantaj kunmetajhoj - same kiel kun la grekaj kunmetajhoj - sed tio necesigus ke la termino vere enradikighu).

Mi opinias ke ni ne tro okupighu pri alternativoj, kiuj chiuoaze ne vere havas shancon enradikighi. Anstataue ni okupighu pli pri aferoj, kiuj vere povas influi la lingvouzon de normalaj esperantistoj (kiel "printi --> presi", au fakte la plej multaj nunaj listeroj).

Marcos

Pau Mendoza

unread,
Jan 11, 2008, 5:26:17 PM1/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer escribió:

>
> homeopato estas kuracisto donanta al malsanulo malgrandegan kvanton de
> la sama ajho, kiu malsanigis la malsanulon.
>
>
> Fakte ne. Li donas nenioman kvanton (char li tiom malkoncentris* ghin
> ke statistike plej vershajne restas nul molekuloj da ghi) da veneno,
> kiu kauzas la samajn (au similajn) simptomojn kiel la malsano de la
> malsanulo.
Kara Marcos:

Mi estas lingvisto, ne kuracisto. Mi nur scias, kion miaj vortaroj
diras. Eble ci scias pli ol miaj pluraj vortaroj.


>
> homeopato = persamajhkuracisto
> homeopatio = persamajhkuraco
>
>
> Mi tamen forte dubas chu tiuj anstatauigoj vere utilas. Lau ni, tio
> jam estus troigo de skemismo.

Eble miaj proponoj estas troaj. Temas pri gusto. Chi tie mi plache
akceptos la opinion de la plimulto. Sed bonvolu atenti, ke ne mi
proponis serchi anstatauantan vorton.


Pau

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2008, 4:59:16 AM1/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>* Mi proponas aldoni al la listo "dilu-i --> mal-koncentr-i".

Mi aldonis tion kaj ankau' "koncentr-a --> sam-centr-a".

Amike

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2008, 5:08:29 AM1/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


> ni okupighu pli pri aferoj, kiuj vere povas influi la lingvouzon de normalaj esperantistoj (kiel "printi --> presi", au fakte la plej multaj nunaj listeroj).

Bone. Mi komprenas, ke vi atentigas pri niaj listoj en la diskuteoj de la redaktantoj de Vikipedio.

Ni atingis preskau' 3 700 vidojn, sed ni devas atingi almenau' 10 000.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2008, 5:19:43 AM1/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau (c'u ne "Paux" lau' la elparolo?)

>Eble miaj proponoj estas troaj. Temas pri gusto. Chi tie mi plache
>akceptos la opinion de la plimulto. Sed bonvolu atenti, ke ne mi
>proponis serchi anstatauantan vorton.

Nu, bone. Dankon! Pri "homeopatio" ni restu c'e la nuna stato pro
manko de interkonsento inter ni. Sed se vi verkas tesktojn uzante
viajn proponojn, tio povus konduki al tio, ke iu akceptos ilin, kaj
ni devos reparoli pri ili.

Pau Mendoza

unread,
Jan 13, 2008, 3:50:23 PM1/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti escribió:

> Pau (c'u ne "Paux" lau' la elparolo?)
>
>
> Pri "homeopatio" ni restu c'e la nuna stato pro
> manko de interkonsento inter ni. Sed se vi verkas tesktojn uzante
> viajn proponojn, tio povus konduki al tio, ke iu akceptos ilin, kaj
> ni devos reparoli pri ili.
>
>
Dankon, kara Renato.

Paux (jes, unu silabo)

Bonvolu pardoni, ke mi estas nova grupano, se mi demandas pri jam bone
konata temo: kial oni cxi tie ne uzas cxapelitajn literojn? Cxu iu ne
povas legi tekston enkoditan per UTF-8? Ĉu iu ne povas legi la literojn
ĉapelitajn ĉ ŝ ĵ ĝ ŭ ĥ ?

amike

Paux

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2008, 5:04:56 PM1/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau' skribis:

>kial oni cxi tie ne uzas cxapelitajn literojn?

C'ar tio estas la plej simpla metodo por esti certa, ke c'iuj legas
bone. Ekzemple, mai programo Eudora foje montras la c'apelitajn
literojn, sed g'enerale ne.

Pilar Otto

unread,
Jan 14, 2008, 3:01:15 PM1/14/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau:

> Bonvolu pardoni, ke mi estas nova grupano, se mi demandas pri jam bone
> konata temo: kial oni cxi tie ne uzas cxapelitajn literojn? Cxu iu ne
> povas legi tekston enkoditan per UTF-8? Ĉu iu ne povas legi la
> literojn ĉapelitajn ĉ ŝ ĵ ĝ ŭ ĥ ?

Renato jam respondis, ke Eudora ne fidinde redonas la Unikodajn signojn.
Ankaux mi havas malfacilajxojn. La specimenojn en via teksto mi legis kiel
sencxapelajn literojn. Mi dependas de "ekran-interpretilo", tra kiu devas
pasi la teksto, antaux ol gxi povas aperi kiel brajlo kaj kiel parolo per
vocxsintezilo. Mia ekran-interpretilo estas agordita al la tabelo ISO
8859-1 - aux eble pli gxuste, al Windows Codepage 1252. Teorie la
interpretilo lauxdire povas rekoni ankaux aliajn unikodajxojn, sed depende
de la enkodigo gxi redonas la signojn cxu sencxapele, cxu kiel malfacile
interpreteblajn kunmetajxojn de du signoj, cxu simple kiel demandsignojn, se
la Unikoda signo similas al neniu signo enestanta en la ISO 8859-1-tabelo.
Cetere la pliampleksigita, 8-punkta brajlo permesas 2^8 = 256 malsamajn
(unu-signajn) punktkombinojn, kio precize respondas al 8-bita signaro - ja
estas granda simileco inter brajlo kaj du-uma (binara) signaro: por cxiu
pozicio en la signo - aux en la brajla cxelo - estas du ebloj: aux staras
punkto (komparebla al duuma 1) aux staras nenio (kompare bla al duuma 0).

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages