La hodiaŭa vorto de la tago havas, ankaŭ laŭ PIV, du signifojn:
> 1. Interrilati per leteroj:
kaj
2. Esti en tia rilato, ke pasaĝero povas uzi ambaŭ veturrimedojn por atingi sian celon:
La ŝipo korespondas kun la trajno.
La dua signifo ŝajnas al mi tre kruda nacilingvismo. Kiel oni diras en la japana, vjetnama, rusa ktp.?
Amike
Renato
Kiam, jam antaux multaj jardekoj (pli-malpli en 1968) mi devis traduki al esperanto la gxeneralajn atentigojn de la oficiala horplano de la Italaj Sxtatfervojoj, mi utiligis la esprimon « konekto-trajno » por indiki tiun vagonaron, kiu ebligas trafi gxustatempe alian vagonaron en difinita stacio.
Mi konscias, ke « konekt-« eble ne estas la gxusta termino, kaj ke « trajno » ne estas sxatata en nia medio; tamen…
Cxeokaze mi dubas, cxu la indikita difino (2. Esti en tia rilato, ke pasaĝero povas uzi ambaŭ veturrimedojn por atingi sian celon)
estas tiu plej trafa.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 28 novembre 2010 12.43
A: listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - KORESPONDI
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj