rekvizito (Z)

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Aug 16, 2014, 4:02:21 PM8/16/14
to ED-BLdiskutlisto
PIV gastigas jenan signifon (en teatra medio): objekto necesa por plenumado de iu sceno.

Tiu vorto estas ankaŭ en la itala lingvo kun ĝenerala signifo pli-malpli de "karakterizo" aŭ de "postulita kvalito/kondiĉo". Eĉ la itala vortaro de Minnaja ĝin gastigas en ĝenerla signifo.

Mi enigus jenan alineon
- Rekvizit-o (Z) >
  1. ĝenerale: karakterizo, postulita kvalito/kondiĉo
  2. en teatra medio: postulita objekto por iu sceno

J-K Rinaldo

lowenstein, anna

unread,
Aug 17, 2014, 5:25:06 AM8/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Tiuj proponoj estas pli difinoj ol bonlingvaj ekvivalentoj. Rilate al la teatra signifo, mi plurfoje bezonis ĝin, kiam mi verkis "Morto de artisto". Mi uzis la vorton "ilaro" aŭ "iloj". Mi pensas, ke aktoroj efektive laborantaj uzus tian esprmon.

En jena frazo mi diris "necesaj iloj":  "Ni reprenis nian interrompitan provludon, ĉefe por memorigi nin pri la sinsekvo de la dialogo kaj por certigi, ke ĉiuj necesaj iloj troviĝas ĝustaloke." Mi aldonis la vorton "necesaj" por ke la afero estu klara por la legantoj, sed mi pensas, ke la aktoroj mem dirus simple "iloj". 

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2014, 5:31:44 AM8/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
Mi enigus jenan alineon
- Rekvizit-o (Z) >
  1. ĝenerale: karakterizo, postulita kvalito/kondiĉo
  2. en teatra medio: postulita objekto por iu sceno
Mi estas pensanta. Eble sufiĉus la linio:

rekvizit-o [zam] --> (en ĝenerala senco laŭ iuj lingvoj) ec-o, bezon-at-a ec-o; (en teatro) il-o, bezon-at-a il-o

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Aug 17, 2014, 6:17:39 AM8/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

La zamenhofa “rekvizito” en la senco “sceneja ilaro” estas senpere prenata el la germana “Requisit”; gxi estas tute nekomprenebla (ecx misgvida) por italo, por kiu la vorto “requisito”, el la latina, havas du signifojn:

1)      adjektive: rekviiziciita;

2)      substantive: bezonata/ postulata eco/ karakterizo/ kvalito; bezonatajxo; necesajxo.

Mi opinias, ke “rekvizito” estas germana apartajxo, kiu malfacile povas esti taksata “internacia”. Tamen… gxi estas zamenhofa.

Pri la oportuno havi klarigan linion: la granda itala-E vortaro Minnaja registras “rekvizito” ankaux en gxenerala senco, do indas precizigi.

Gxis

Antonio De Salvo

P.S.: la germana “Requisit” signifas ankaux “akcesorajxo”.

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 17 agosto 2014 11:32
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) rekvizit-o (Z)

--

lowenstein, anna

unread,
Aug 17, 2014, 7:02:37 AM8/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kvankam la vorto "rekvizito" estas Zamenhofa, ĝi ne estas oficiala. Tial ni senĝene povus proponi alternativon. "Sceneja ilaro" ŝajnas al mi bonega solvo. Aktoroj enkuntekste dirus simple "ilaro" aŭ "iloj". En la linio de La Bona Lingvo, prefere uzu la kolektivan formon "ilaro", ĉar tio donas la impreson de kolekto intence kunmetita por difinita celo, ne simple hazarda aŭ laŭokaza.

Por la aliaj signifoj, "requisite" en la angla signifas "necesa" aŭ "bezonata". En la vortaro de Wells mi trovas "bezona, bezonaĵo".

Kore,
Anna

Harri Laine

unread,
Aug 17, 2014, 11:19:49 AM8/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis, 17.8.2014 13:17 +0200:

> La zamenhofa “rekvizito” en la senco “sceneja ilaro” estas senpere
> prenata el la germana “Requisit”; gxi estas tute nekomprenebla (ecx
> misgvida) por italo

Finno eĉ ne povus (helpe de sia propra lingvo) imagi por la
vorto la signifojn, kiuj estus kompreneblaj por Italo. Jes, ni
havas la vorton "rekvisiitta", kies laŭvortara signifo estas

* sceneja bezonataĵaro

verŝajne do heredita el la Germana. Laŭ mia vortaro, tio
estas "props" en la Angla. Mi supozas, ke la vorto eniris
ankaŭ la Rusan lingvon ("rekvizit") origine kun la Germana
priteatra signifo, sed mi ne scias pri la nuna amplekso
de ties signifokampo.

La uzo de la vorto plivastiĝis ankaŭ al la pli ĝeneralaj

* akcesoraĵo(j), ilaro, helpiloj (en la plenumado de io)

En nia ĉiutaga lingvaĵo oni povas uzi la vorton por signifi
preskaŭ "umaro, aĵaro". Angle oni eble dirus en tia okazo
"paraphernalia".

Mi ne scias, ĉu vere la vorto estis uzata kun aliaj
signifoj ol la Zamenhofa, priteatra. Tiun ni povas facile
forrekomendi.

Renato formulis rekomendon, kiu diras unualoke

-> (en ĝenerala senco laŭ iuj lingvoj) ec-o,
bezon-at-a ec-o;

Mi postulus pliajn pruvojn, ke iu fakte uzis la vorton
kun tia senco, antaŭ ol meti tion kiel la unuan signifon,
kvazaŭ ni opinius, ke ĝi estas *la* Zamenhofa signifo, kaj
do fakte rekomendus tian signifon, se iu volas nepre uzi la
vorton. Por mi sufiĉus montri anstataŭaĵon por la
PIVa-Zamenhofa signifo.

Nun mi tamen trovis en la Tekstaro unu ekzemplon (laŭ mi vere
strangan): Parolante pri Mauro Nervi, Aldo de' Giorgi
diris, ke tiu estas

* “monstre kalejdoskopa verkisto”, “kiu posedas ĉiujn
rekvizitojn por elstari plej brile”, “jam plene majoritata
literatoro”

Sed tio jam ŝajnas al mi pli Itala ol Esperanta teksto kaj
prefere Italoj diru, kiel esprimi tion en Esperanto.

Amike
Harri


Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2014, 11:47:04 AM8/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
|   Por mi sufiĉus montri anstataŭaĵon por la PIVa-Zamenhofa signifo.
Mi ne insistas, ke oni metu anstataŭaĵon ankaŭ por la alia singifo.  Mi ne povis trovi ekzemplojn de uzo de tio, krom en la vortaro de Minnaja, kiu ankaŭ inventis du ekzemplojn de uzo.

Kion diras Antonjo?

Antonio De Salvo

unread,
Aug 17, 2014, 11:55:38 AM8/17/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel italo, en la ekzemplo de de' Giorgi mi dirus "cxiujn bezonatajn ecojn/ kvalitojn".
Laux mi, ne (cxiam) suficxas diri "bezonajxo", kiel registrite de Wells.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Harri Laine
Inviato: domenica 17 agosto 2014 17:20
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: rekvizit-o (Z)

Antonio De Salvo

unread,
Aug 17, 2014, 11:59:08 AM8/17/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne uzas “rekvizito” en la senco registrita de Minnaja. Kvankam io simila ekzistas (ankaux) en la angla

m.requirement; requisite; (qualifica) qualification: requisito indispensabile, prerequisite; requisiti d'ammissione, requisites for admission; requisiti di servizio, service requirements; i requisiti di un buon giornalista, the requisites of a good journalist; (banca) requisiti patrimoniali, capital requirement (sing.); Uno dei requisiti richiesti è la laurea in chimica, one of the requirements is a chemistry degree; avere i requisiti necessari per qc., to possess the necessary qualifications for st.; to qualify for st.; to be eligible for st.; avere tutti i requisiti per fare carriera, to have all the requisites to succeed professionally; soddisfare a tutti i requisiti, to meet all the requirements.

 

laux mi temas pri termino ne komprenebla internacie.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 17 agosto 2014 17:47


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) rekvizit-o (Z)

 

Harri:

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages