Mi ne estas fakulo pri kuirarto, sed sxajnas al mi ke “stufajxo” estas atingita gxuste “per” vaporo, ne “sen” gxi.
Laux mia modesta sperto de simpla mangxanto, la kuiro okazas danke al la vaporo enfermita en la kovrita poto. Ne sen kauxzo, en la germana kaj en la franca oni utiligas terminojn, kiuj rilatas al “sufoko”, do lauxvorte “sufoke kuiri” (schmoren *, cuire à l’étouffée **).
Etimologie, la vorto devenas el la latina ex-tufare, kiu entenas la koncepton “vaporo”; jen kial mi utiligas “vaporkuiri”.
Historie, la vorto estas ligita kun “stufa” (= stovo), cxar en pasinteco oni metis la kuirotan mangxajxon sur la hejman stovon, kiu tiel havigis samtempe varmon kaj kuiradon (je malalta fajro kaj dum longa tempo).
Gxis
Antonio De Salvo
· Komparu: schmorhitze = sufoka varmo:
· La komenca é egalas al s (komparu étoile = stelo), do kvazaux “stouffée”
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: martedì 18 agosto 2015 00:23
A: la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - STUFI
Ŝajnas, ke "sen'vapor'ig'e kuir'i" taŭgus anstataŭ "stufi", ĉu ne ?
Amike, Pjer.
Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:
>Mi ne trovas la vorton en niaj listoj nek en la Akademia Vortaro. C'u ni
>iam diskutis pri g'i?
>
>Renato
>Longe kuiri viandon en fermita kaserolo kun malmulte da akvo, tre modere
>varmigante por konservi ĝian tutan sukon:
>
>Hodiaŭ mi stufis viandon en ĝia suko.
>Mi tre ŝatas stufitan bovaĵon kun legomoj.
>Tie ni manĝis tre bongustan stufaĵon.
>Stufujo estas poto por stufi viandon.
--
Etimologie, la vorto devenas el la latina ex-tufare, kiu entenas la koncepton “vaporo”; jen kial mi utiligas “vaporkuiri”.
Dankon pro la klarigo.
Do, unu plia kialo por havi “stufi”, tiel evitante miskomprenojn.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: martedì 18 agosto 2015 11:07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: STUFI
La klarigo de Anna montras grandan diferencon inter vaporkuirado kaj stufado. En vjetnama kuirarto, oni stufas anason, porkpiedon ktp.sed oni vaporkuiras glurizon au salikokon (por kuiri la salikokon antaŭ sekigi ĝin por konservado). Laŭ la vjet-esperanta vortaro de Nguyen Minh Kinh, stufi estas sinonimo de "kuireti", "longtempe kuiri". Miaopinie, tiaj tradukoj reflektas nur parton de la metodo. Profitante de la okazo, mi demandas al vi, ĉu en Esperanto estas verbo kiu povas traduki la vjetnaman vorton "lùi" [luj].? Laŭ difino: lùi signifas rosti per profunda kaŝado de kuirotaĵo en varmega cindro. Oni rostas laŭ tiu maniero sukerkanon, dolĉan pataton. La tiel rostita manĝaĵo estas pli bongusta ol la manĝaĵo kuirita laŭ normala metodo. (la sciencistoj klarigas, ke okazas ŝanĝo de unu molekulo de sakarozo en du molekuloj de fruktozo). Por reveni al stufi, ĉu la linio stufi --> kuireti, longtempe kuiri oportunas? Mi dubas, sed ne kapablas trovi pli taŭgan alternativon. Amike, Thu
'Cu eblas la vorto "boletadi"? Mi pensas ke la angla vorto estas
"simmer"= to boil gently, to be near boiling or breaking out".
"boletadi" estus la ekvivalento de la angla "simmer".