Grosjean Mireille:
>Kion vi opinias pri la silfera esprimo: transnacia?
Mi opinias ke:
1) ne temas pri silfera originalajxo (la itala radikala partio, ankaux en ties esperantlingvaj prezentoj, jam de longega tempo nomas sin “transnacia”);
2) “transnacia” estas alia afero ol internacia; gxi fakte montras, ke la koncepto preteriras tiun de nacio, lando, popolo ks (ekzemple, estas fakte “transnaciaj” la tiel diritaj “multnaciaj kompanioj”); iamaniere, gxi proksimas al “supernacia”;
3) plia afero estas “sennacia”, kiu prifajfas la koncepton mem de “nacio”.
Konklude: mi ne tusxus la vorton “internacia” (kiu, cetere, apartenas ekde la komenco al la “lingvo internacia”).
Gxis
Antonio
Saluton!Kion vi opinias pri la silfera esprimo: transnacia?
inter|naci|a ~ inter|ŝtat|a, inter|land|a, inter|gent|a, plur|ŝtat|a, plur|land|a, plur|gent|a
Adam proponi:inter|naci|a ~ inter|ŝtat|a, inter|land|a, inter|gent|a, plur|ŝtat|a, plur|land|a, plur|gent|a
Se ni havos tian linion, tiam certe estu la aldona klarigo "(kiam ne temas pri rilato inter nacioj, sed pri pli ĝenerala uzo de la vorto)" antaŭ la signo "~". Aldone, laŭ mi gravas havi en la listo la alternativon "tutmonda", ĉar oni ja nemalofte aŭdas "internacia" en okazoj, kie klare plej taŭgus "tutmonda". Eble ĝi eĉ estu en la unua pozicio.
Kio estas la diferenco inter la vortoj kun "inter" kaj la vortoj kun "plur" ĉi-kaze? Por mi la diferenco tute ne klaras. Se ne estas klara diferenco, ĉu indas listigi la formojn kun "plur"?
Adam, nia franca anteulo Privat uzis laŭ mi tre trafan esprimon: INTERPOPOLA.AmikeTomaso
Adam proponi:
inter|naci|a ~ inter|ŝtat|a, inter|land|a, inter|gent|a, plur|ŝtat|a, plur|land|a, plur|gent|a
Se ni havos tian linion, tiam certe estu la aldona klarigo "(kiam ne temas pri rilato inter nacioj, sed pri pli ĝenerala uzo de la vorto)" antaŭ la signo "~". Aldone, laŭ mi gravas havi en la listo la alternativon "tutmonda", ĉar oni ja nemalofte aŭdas "internacia" en okazoj, kie klare plej taŭgus "tutmonda". Eble ĝi eĉ estu en la unua pozicio.
Kio estas la diferenco inter la vortoj kun "inter" kaj la vortoj kun "plur" ĉi-kaze? Por mi la diferenco tute ne klaras. Se ne estas klara diferenco, ĉu indas listigi la formojn kun "plur"?
plur/a/j --> kelk/a/j (mal/mult/a/j)[Pro malobeo de mia komputoro mi ne povas anstatauigi la simbolon "-->" per la pli bela unupeca, nek la intervorterajn streketojn per la meze altaj punktoj, kiujn ni uzas en nia tabelo.]
Fra Simo:
La radiko "plur/" ne esdtas Fundamenta kaj neniom utilas apud "kelk/". De kelkaj jaroj mi ghin ne plu uzas, kaj je tio mi tre bone fartas. Mi proponas la jenan paragrafon :
plur/a/j --> kelk/a/j (mal/mult/a/j)
[Pro malobeo de mia komputoro mi ne povas anstatauigi la simbolon "-->" per la pli bela unupeca, nek la intervorterajn streketojn per la meze altaj punktoj, kiujn ni uzas en nia tabelo.]
Verdire, mi sentas “pluraj” kiel sinonimo de “multaj” (esence: pli ol unu).
Gxis
Antonio
La auxtomata korektilo sxangxis “sinonimon” al “sinonimo” (pro koincido de “sinonimo” kun itala samsignifa vorto). Kompreneble, oni bonvolu legi:
mi sentas kiel sinonimon.
Gxis
Antonio
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 20 luglio 2009 1.15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: internacia
> Verdire, mi sentas “pluraj” kiel sinonimo de “multaj” (esence: pli ol unu).
Mi ne. Se iu havas 6 manfingrojn, tio estas konsiderinde pli ol unu,
sed tamen malmulte da.
Se iu havas 5 milionoj da ewroj, tio estas kelkaj, sed tamen multaj
Pluraj=pli ol unu
kelkaj= pli ol unu sed malpli ol dek
Cetere, kio signifas "plurenca"? (iu uzis gxin cxi liste)
gxis, Ronaldo
La radiko "plur/" ne estas Fundamenta kaj neniom utilas apud "kelk/".
Francisko:
La radiko "plur/" ne estas Fundamenta kaj neniom utilas apud "kelk/".
Tamen "plur/" estas oficiala,
2009/7/21, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:Francisko:
La radiko "plur/" ne estas Fundamenta kaj neniom utilas apud "kelk/".
Tamen "plur/" estas oficiala,
Oficialigiteco ne tro imponu al ni. Ankau "viper/" (apud la Fundamenta "vipur/" !), "admiralitat/", "afust/", "alkemi/" (apud la jama samsignifa "alhhemi/" !), "bosk/", "ekzakt/" kaj multaj aliaj neutilajhoj estis oficialigitaj. (Mi konsentas,ke oficialigiteco estas io priatentinda, sed nur por elekti inter du cetere egalaj kandidatoj, kaj nur tiam, kiam Fundamentajhoj ne sufichas.)
kaj mi ne opinias ke ĝi samsignifas kun "kelk/": "Kelk/" indikas nedifinitan kvanton, kiu estas negranda sed ankaŭ ne tre malgranda. "plur/" indikas nedifinitan kvanton pli grandan ol unu.
"plur/" aparte taŭgas por vortfarado ĉe iom abstraktaj konceptoj: Ekzemple "plurlingvulo" laŭ mi ne estas anstataŭigebla per "kelklingvulo", ĉar "plurlingvulo" signifas ke temas pri iu persono, kiu parolas pli ol unu lingvon, dum "kelklingvulo" igus min pensi pri persono, kiu parolas kelkajn lingvojn, do verŝajne pli ol du,
CHu do iam ajn iu el ni renkontis la adjektivon "plur/a/j" aplikita al nur du homoj au ajhoj ?! Tion mi ne facile kredus.
CHu do iam ajn iu el ni renkontis la adjektivon "plur/a/j" aplikita al nur du homoj au ajhoj ?! Tion mi ne facile kredus.
Se oni parolas pri unuopa aro, kaj scias ke ĝi konsistas el du elementoj, oni ja kutime ne uzus la vorton "pluraj" por paroli pri la elementoj de tiu aro. Tamen oni ne nur parolas pri unuopaj aroj, kaj oni ne scias la precizan grandecon de ĉiuj aroj pri kiuj oni parolas.
Se mi diras ekzemple "ĉiuj miaj familianoj parolas plurajn lingvojn", mi parolas pri pluraj aroj samtempe (nome pri la aro de lingvoj parolataj de mia frato, pri la aro de lingvoj parolatas de mia patro, pri la aro de lingvoj parolataj de mia patrino ktp). Povas esti ke iu en mia familio parolas nur du lingvojn, sen ke tio iel kontraŭas tion kion mi diris. Ankaŭ povas esti, ke unu familianoj parolas 20 lingvojn, sen ke tio kontraŭas tion kion mi diris. Sed se inter miaj familianoj estas kaj du-lingvulo kaj 20-lingvulo, mi ne tiel facilanime dirus "ĉiuj miaj familianoj parolas kelkajn lingvojn", ĉar tio laŭ mi pensigas ke ili ĉiuj parolas inter tri kaj ses lingvojn ekzemple (dependas iom de la kunteksto kompreneble).
ekzemple en usono "unu nacio sub Dio" estas alia nacio ol "cxeroka nacio"
Io simila validas por "sxtato": ewropa sxtato estas alia sxtato ol
usona aw brazila (kaj nigxeria?)
"lando" fine ankaw ne estas unusignifa... mi preferus enkonduki novan
vorton por naciecejo (gxenerale agnoskata legxe sendependa naci-sxtato)....
gxis, Ronaldo
inter|naci|a ~ inter|ŝtat|a, inter|land|a, inter|gent|a, plur|ŝtat|a, plur|land|a, plur|gent|a
(Ankaŭ variaĵoj kun 'mult-' povas taŭgi.) Kompreneble mi ne pensas, ke indas malrekomendi tiel firme establitan vorton, sed iom da eksperimentado en okazoj, kiam aliaj esprimoj estas pli trafaj estus bonvena.
Kion vi opinias pri la silfera esprimo: transnacia?
versxajne nova radiko, se la kunmetajxo estas tro longa
> Laŭ mi, kiam necesas aparte multe da precizeco, oni povas diri "laŭleĝe
> sendependa naciŝtato" por la de vi priparolata afero. Sed plej ofte ne
> necesas tiom da precizeco, kaj oni povas uzi pli koncizajn esprimojn,
> ekzemple "sendependa ŝtato", "naciŝtato" aŭ eĉ simple "lando".
gxis venas pli bona propono, mi uzos nacisxtato
> Certe ne estas bezono por nova radiko ĉi-kaze.
pri tio eblas kvereli (sed mi ne emas)
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net
Certe ne estas bezono por nova radiko ĉi-kaze.pri tio eblas kvereli (sed mi ne emas)