flaŭn-o kaj similaĵoj

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 4, 2011, 11:45:47 AM11/4/11
to °listo 'lbl'
Mi memoras, ke iam ni diskutis tre arde kaj ne trovis konsenton pri flaŭn-o kaj similaj terminoj.

Nun Markos diras:

>   Nia linio pri "pudingo" estu ŝanĝata de
puding·o [1oa] → aven·kaĉ·o
al
puding·o [1oa] (en la senco de mola deserto kies ĉefa ingredienco estas lakto) → flaŭn·o
("Flaŭno" jam estas en nia listo de oficialigindaj radikoj kun ĉi tiu signifo.)

Ek al la nova batalo!

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Marcos Cramer

unread,
Nov 6, 2011, 9:59:39 AM11/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
Nia antaŭa diskuto pri tiuj vortoj okazis post kiam mi proponis "flaŭno" en nia diskutlisto oficialiginfaj-radikoj en Aprilo ĉi-jare. La propono estis bazita sur artikolo de Petro de Smedt en Lingva Kritiko: lingvakritiko.com/2007/07/18/sidante-en-pudingo-mi-alvokas-miajn-savantojn

Resume, la artikolo atentigas pri ega internacia ĥaoso pri la signifoj de vortoj similsonaj al "puding", kaj pri responda ĥaoso en la Esperanta uzo de "pudingo" fare de diverslandaj Esperantistoj. Kiel solvon li proponas uzi "pudingo" nur en la PIV-a senco, do por deserto, kies ĉefa ingredienco estas faruno, prepariĝas en muldilo kaj ne iĝis firma torto. Por la senco germana-nederlanda-usona de "pudingo" (do por mola deserto kies ĉefa ingredienco estas lakto) li rekomendas la vorton "flaŭno", kies PIV-a difino estas "Dolĉaĵo farita el miksaĵo de ovoj, lakto, sukero (kun iafoje iom da faruno), kiun oni kuiras ĝis ankoraŭ mola, malfirma stato".

Mia propono havis kiel sekvon, ke ni listigis "flaûno" en nia listo de oficialigindaj radikoj: bonalingvo.org/index.php/Radikoj_oficialigindaj . Sekve estas logike nun ankaŭ en SSV sekvi la rekomendojn de Petro de Smedt, do havi la jenan linion:


puding·o [1oa] (en la senco de mola deserto kies ĉefa ingredienco estas lakto) → flaŭn·o

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2011, 4:30:59 PM11/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


>   puding·o [1oa] (en la senco de mola deserto kies ĉefa ingredienco estas lakto) → flaŭn·o

Mi ĝustigis laŭe.

ro-esp

unread,
Nov 8, 2011, 4:40:29 PM11/8/11
to la bona lingvo
On Nov 6, 3:59 pm, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Nia antaŭa diskuto pri tiuj vortoj okazis post kiam mi proponis "flaŭno" en
> nia diskutlisto oficialiginfaj-radikoj en Aprilo ĉi-jare. La propono estis
> bazita sur artikolo de Petro de Smedt en Lingva Kritiko:
> lingvakritiko.com/2007/07/18/sidante-en-pudingo-mi-alvokas-miajn-savantojn

Sxajnas al mi ke li konfuzas nederlanda "pdding" kun nederlanda "vla",
kaj lia vortaro konfimas tion. La distingo estas ke "vla" (por la
vanila speco iuj uzas la vorton "flavo") principe trinkeblas, sed
pudding ne

> Kiel solvon li proponas
> uzi "pudingo" nur en la PIV-a senco, do por deserto, kies ĉefa ingredienco
> estas faruno, prepariĝas en muldilo kaj ne iĝis firma torto. Por la senco
> germana-nederlanda-usona de "pudingo" (do por mola deserto kies ĉefa
> ingredienco estas lakto) li rekomendas la vorton "flaŭno", kies PIV-a
> difino estas "Dolĉaĵo farita el miksaĵo de ovoj, lakto, sukero (kun iafoje
> iom da faruno), kiun oni kuiras ĝis ankoraŭ mola, malfirma stato".

nek por vla nek por pudding necesas ovo

> Mia propono havis kiel sekvon, ke ni listigis "flaûno" en nia listo de
> oficialigindaj radikoj: bonalingvo.org/index.php/Radikoj_oficialigindaj .
> Sekve estas logike nun ankaŭ en SSV sekvi la rekomendojn de Petro de Smedt,
> do havi la jenan linion:
>
> puding·o [1oa] (en la senco de mola deserto kies ĉefa ingredienco estas
> lakto) → flaŭn·o

Mi ankoraw ne scias de kie venas tiu vorto, kaj kiel ajn, gxia difino
por mi estas tro nebula

gxis, Ronaldo N

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages