paŭt·i, kusp·i

6 views
Skip to first unread message

Pjer

unread,
Apr 13, 2012, 4:07:10 AM4/13/12
to la bona lingvo
Paŭti : Dum teatrspektado mi ne komprenis tiun vorton, eĉ malgraŭ la
konteksto,
certe mi komprenintus pli facile : malkontentumi.
Fakte PIV difinas: Montri malbonhumoron, malkontentiĝon. Ĉu ni
proponos:
Paŭt·i -> mal·kontent·um·i
Anstataŭ kuspi mi pensas pri:
fald·lev·i (faldlevi pantalonon por ke ĝi ne enkotiĝos, tiel estis en
la teatraĵo)
aŭ: re·e·n·fald·i, aŭ: fald·um·i.
Kion la aliaj opinias.
Amike, Pjer.

Johan Derks

unread,
Apr 13, 2012, 6:56:46 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Paŭti :
> Dum teatrspektado mi ne komprenis tiun vorton, eĉ malgraŭ la konteksto,
certe mi komprenintus pli facile: malkontentumi.
Fakte PIV difinas: Montri malbonhumoron, malkontentiĝon. Ĉu ni proponos:
Paŭt·i -> mal·kontent·um·i

Kara Pjer,
La vorto 'malkontentumi' estas ne-komprenebla por mi en tiu senco.
Ghi tute ne esprimas la signifon en la nederlanda de: pruilen, en la angla
de: pout, ktp.
Lau mi ghi signifas la specifan montradon de malkontentetigho, kion en
"TheFreeDictionary" estas priskribita kiel
v.intr.
1. To exhibit displeasure or disappointment; sulk.
2. To protrude the lips in an expression of displeasure or sulkiness.
3. To project or protrude.
v.tr.
1. To push out or protrude (the lips).
2. To utter or express with a pout.
n.
1. A protrusion of the lips, especially as an expression of sullen
discontent.
2. A fit of petulant sulkiness. Often used in the plural with the.

Pri 'kuspi' (angle: cusp) mi trovas:
1. A point or pointed end.
2. Anatomy
a. A pointed or rounded projection on the chewing surface of a tooth.
b. A triangular fold or flap of a heart valve.
3. Mathematics A point at which a curve crosses itself and at which the two
tangents to the curve coincide.
4. Architecture The point of intersection of two ornamental arcs or curves,
such as the inner points of a trefoil.
5. Astronomy Either point of a crescent moon.
6. A transitional point or time, as between two astrological signs.

Ni jhus havis la kazon de Vastalto, kiu proponas (decido ankorau ne estas
atingita) "ekskomuniki" la vorton feroca.
Poste venis kvazau-averto de Corsetti kontrau rajp(ig)i.
Mi demandas min kiun salonetan ludon ni ludas.
Mi ne scias, kiun celon Claude Piron havis kun sia "La bona lingvo" (mi
devus relegi),
sed ech se li favorus la starigon de "nigra listo" kun chiuj vortoj kiaj la
jhus menciitaj, mi estus fajre kontrau tio.

Mi ne scias kiun nivelon de regado de la lingvo vi atingis, sed estu
konvinkita,
ke oni neniam atingas la nivelon de kompleta regado, tiel en Esperanto kiel
en ajna alia lingvo.
Oni estas la tutan vivon lernanto. Do ankau vi lernu kaj akceptu, ke homoj
antau vi, pli edukitaj,
havis siajn motivojn por enkonduki tiujn vortojn.
Se vi volas ekskomuniki ilin, tiam venu kun funditaj argumentoj: gheneralaj
argumentoj,
esploro de pluraj vortaroj, de Tekstaro de Esperanto, de ReVo ktp.

Kaj skribu 'kunteksto' anstatau 'konteksto'. Se vi volus enkonduki tiun
vorton novvorto, mi estus kontrau ..................


Amike,


Johan Derks


----- Original Message -----
From: "Pjer" <pjer-...@voila.fr>
To: "la bona lingvo" <la-bona...@googlegroups.com>
Sent: Friday, April 13, 2012 10:07 AM
Subject: (la bona lingvo) paŭt·i, kusp·i


Anstataŭ kuspi mi pensas pri:
fald·lev·i (faldlevi pantalonon por ke ĝi ne enkotiĝos, tiel estis en
la teatraĵo)
aŭ: re·e·n·fald·i, aŭ: fald·um·i.
Kion la aliaj opinias.
Amike, Pjer.

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2012, 7:12:04 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Johan,

vi maljuniĝas (same kiel mi).

Bonvolu reagi pli trankvile. Ni ne "ekskomunikas" vortojn sed trankvile rezonas pri ĉiu el ili. Nun ni diskutu pri paŭti kaj kuspi, prefere en apartaj tem-linioj.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Apr 13, 2012, 7:55:55 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
ReVo plusendas de "paŭti" al "fari diklipon", kiun ĝi difinas jene: "Montri malkontentiĝon, antaŭenigante la lipojn; buŝpintigi." Mi tre ŝatas ĉi tiun solvon de ReVo.

La vorton "kuspi" mi neniam antaŭe aŭdis. ReVo donas pri ĝi (simile al PIV): "
Klini aŭ faldi ion kontraŭ la natura direkto: kuspi la harojn de kato, la randojn de ĉapelo, sian pantalonon; la malvarmo kuspas la foliojn; brosi kuspe ĉapelon, veluron; ŝi ofte surhavis jakon strikte zonitan, garnitan per kuspitaj manikoj ." En ses el la sep lingvoj kun tradukoj en ReVo, estas pli ol unu traduko, kaj la plej multaj tradukoj estas plurlingva. Neniu lingvo havas unusolan unuvortan tradukon. Tio konfirmas mian senton, ke temas pri tre stranga koncepto, por kiu oni tute ne bezonasunusolan unuvortan esprimon.

Parolante pri pantalono, se la kunteksto klarigus ke ne temas pri faldado de nesurmetita pantalono, mi dirus simple "faldi la pantalonon". Se la kunteksto ja permesas tian miskomprenon, mi dirus "faldi la finon de la pantalono" aŭ "faldlevi la pantalonon".

Pri la reago de Johan al Pjer mi tute miris: Jam delonge estas la kutima labormetodo en ĉi tiu diskutlisto, ke iuj homoj raportas vortojn, kiujn ili ie renkontis kaj opinias eble evitindaj, por diskuti pri ili kun la aliaj kaj eble fine havi linion en SSV. Kial la homoj, kiuj laŭ nia delongaj kutimoj faras tiajn proponojn, nun subite devas suferi tiajn atakojn de Johan?

Amike,
Markos

José Antonio Vergara

unread,
Apr 13, 2012, 8:23:29 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

> Mi demandas min kiun salonetan ludon ni ludas.

(...)


> Oni estas la tutan vivon lernanto. Do ankau vi lernu kaj akceptu, ke homoj
> antau vi, pli edukitaj,

> havis siajn motivojn por enkonduki tiujn vortojn. (...)

Mi subtenas tiun starpunkton de Johan. Mi ne konsentas pri la sinteno
de Renato, char nenecese ekstrema, kvazau la lingvo ne estus vivanta
nek evoluinta: "La plej ĝenerala regulo estas: ĉiuj vortoj, kiuj estas
nek Fundamentaj nek oficialaj, estas suspektindaj. Ni analizu ilin
unuope."

Amike,

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Apr 13, 2012, 8:49:28 AM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:
> Mi ne konsentas pri la sinteno de Renato, char nenecese ekstrema, kvazau la lingvo ne estus vivanta nek evoluinta: "La plej ĝenerala regulo estas: ĉiuj vortoj, kiuj estas nek Fundamentaj nek oficialaj, estas suspektindaj. Ni analizu ilin unuope."
Nu, en ordo! Mi sekvas tiun principon, kvankam ofte ni, analizinte, konkludas, ke oni oficialigu la koncernatan radikon. Kiel vi formulus la principon laŭ kiu vi trovas vortojn, kiujn vi volus anstataŭigi?

José Antonio Vergara

unread,
Apr 13, 2012, 1:33:08 PM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel vi formulus la
> principon laŭ kiu vi trovas vortojn, kiujn vi volus anstataŭigi?

Bedaurinde mi estas tro malsana nuntempe por klaridee elpensi mian
propran sintenon.
Mi nur havis la impreson ke -tiel vortumita- via principo shajnas
esti iom reakcia. Pardonon pro tiu vorto, char mi scias ke vi chiam
estis kaj plu estas rugha revoluciulo! ;o)

Johan Derks

unread,
Apr 13, 2012, 2:07:35 PM4/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
> Jam delonge estas la kutima labormetodo en ĉi tiu diskutlisto, ke iuj homoj raportas vortojn, kiujn ili ie renkontis kaj opinias eble evitindaj, por diskuti pri ili kun la aliaj kaj eble fine havi linion en SSV. Kial la homoj, kiuj laŭ nia delongaj kutimoj faras tiajn proponojn, nun subite devas suferi tiajn atakojn de Johan?
 
Mi opinias, ke la labormetodo en la-bona-lingvo estas ne-efika, char ne ekzistas norma maniero por proponi vortojn.
Chiu kiu volas povas raporti kiun ajn vorton, ech ne-progresintoj.
Kelkfoje mi jam proponis pli sisteman aliron por efikigi la diskutadon, kiu prenas de multaj homoj tro multe da tempo.
Krom pri efikeco temas pri efektiveco. Kiun celon ni fakte atingas ?
Se ni nur estas hobiistoj, la afero restu inter hobiistoj kaj neniam havos eksteran efektivecon,
sed se oni opinias, ke iu celo devos esti efektivigita, oni eklaboru al ghi en efika maniero.
Programisto kaj scienculo kiel Marcos mem - ankau mi, sed mi estas malpli lerta programisto kaj hezitis, char la konsisto de la listanaro estas tro nekonata al mi -
povus facile desegni iujn kondichojn al kiuj vortopropono devas obei.
La regulo de Renato, kiun José Antonio kontestas: "La plej ĝenerala regulo estas: ĉiuj vortoj, kiuj estas nek Fundamentaj nek oficialaj, estas suspektindaj. Ni analizu ilin unuope." estas vere ridinda. (Chu li citis au parafrazis?)
Ni ne estas reformantoj kaj ne devas establi tiun impreson che aliaj. Novvortoj estas principe libere enkondukeblaj.
 
La afero farighas pli delikata, se la metodo de diligenta proponanto estas, ke li proponas vorton, char li trovis ghin en teksto de samlistano.
Anstatau adresi lin/shin rekte (prefere ech eksterliste) li mencias ghin au - malpli grave, sed tamen ankau iom malghentile, por paroli kun Anna -
adresas tiun personon en la tria persono, kiel nun faris Marcos.
Fine oni povas demandi sin, chu uzado de la persona pronomo 'ni', kontraste al la alparolato,
kion faras kaj Vastalto kaj Renato, estas la ghusta metodo por diskuti.
 
Ekstreme nigriga estas la teksto de Vastalto:
Tiel funkcias ĉi tiu retlisto.
........................
Se vi volas labori en ĉi tiu retlisto, vi bezonas kutimiĝi al ĝia labormaniero.
(Li komencis tiun anatemon per 'Kara Johan', stranga kontrasto)

responde al miaj ne-malafablaj demandoj:
 
>Mi ne povas superrigardi, chu tiu iom hazarda elekto
> de 'viktimaj' vortoj estas efektiva agomaniero.
>Kial ni ne elektu sisteme chiujn novvortojn en ekzemple Monato ?
>Au evoluigu gheneralajn, ne-rigorajn, regulojn lau kiuj oni traktu vortojn,
>kiuj havas ion komunan,
>ekzemple la vortojn finighantajn je iu fremda sufikso?
>Tro ofte diskutantoj ne diskutas, sed donas finopinion, dum en chi-tiu kazo
>nur Anna diskutis kun mi.
Pri kuspo kaj pauti mi rimarkigu jene:
Mi miras, ke partoprenanto en chi-tiu listo kiu ne konas la vorton pauti nur,
char li ne komprenas ghin, sen konsultado de korpuso au autoritathavaj vortaroj proponas 'malrekomendon'.
Chu li/shi atendas ke chiam aliaj retlistanoj serchos la argumentojn por au kontrau ? Chu li ne faru iun preparan laboron ?
Kial li/shi tuj proponas malrekomendon anstatau simpligon ? Ni ne estas lingvo-policanoj, chu?
Ghuste pri chiutagaj situacioj, sentoj, endomaj, familiaj aferoj Esperanto bezonas adekvatan vortaron kaj pauti donas tion.
Mi havas neniun bezonon anstatauigi ghin per buŝpintigi.
Se oni pautas, oni kutime ne pintigas, sed malsuprenfaldas la malsuperan lipon, certe ne la bushon.
Fari diklipon estas bona anstatauanto, sed chu ekzistas regulo, ke Esperanto ne havu sinonimojn ?
Tekstaro de Esperanto havas 13 trafojn, ne malmulte por relative malofta vizaghogesto.
 
Pri kuspo mi miras, ke vi, Marcos, estimata scienculo (mi forgesis en kiu fako),
facile konkludas el "En ses el la sep lingvoj kun tradukoj en ReVo, estas pli ol unu traduko, kaj la plej multaj tradukoj estas plurlingva. Neniu lingvo havas unusolan unuvortan tradukon.", ke "temas pri tre stranga koncepto, por kiu oni tute ne bezonas unusolan unuvortan esprimon."
Tre ne-scienca metodo de jughado. Mi konas la vorton el matematiko, kie ghi signifas ghuste, kion mi citis el "TheFreeDictionary":
"A point at which a curve crosses itself and at which the two tangents to the curve coincide."
(punkto, kie kurbo krucighas sin kaj kie la du tanghantoj koincidas.)
Esence kuspo estas kvazauangulo de grado nulo, kies kruretoj estas ambau kurbitaj. Char tiu formo renkontighas en multaj situacioj,
la vorto pruntighas al pluraj plimulte sciencaj (anatomio, dentoscienco, arhhitekturo, astronomio, astrologio) fenomenoj.
Do tute ne stranga koncepto, sed tre fekunda radiko.
 
Cetere, Marcos, chu vi povas ekzkate montri, en kiu maniero mi atakis la proponinton Pjer?   
Chu en "La vorto 'malkontentumi' estas ne-komprenebla por mi en tiu senco."  ?
Chu en "Mi ne scias kiun nivelon de regado de la lingvo vi atingis, sed estu konvinkita, ke oni neniam atingas la nivelon de kompleta regado, tiel en Esperanto kiel en ajna alia lingvo."  ?
Mi vere ne vidas kie.
Mia kritiko ne rigardas la personojn, sed la metodo (vidu antaue) kaj sendisciplinecon.
 
 

 
 
 

Marcos Cramer

unread,
Apr 14, 2012, 7:05:27 AM4/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Johan,

Programisto kaj scienculo kiel Marcos mem - ankau mi, sed mi estas malpli lerta programisto kaj hezitis, char la konsisto de la listanaro estas tro nekonata al mi -
povus facile desegni iujn kondichojn al kiuj vortopropono devas obei.

Mi jam antaŭ unu kaj duona jaro prezentis ĉi-liste poentosistemon, per kiu oni povus pli sisteme juĝi la vortojn. Sed ĉar estas sufiĉe laborige apliki la poentosistemon al iu vorto, neniam la ideo estis devigi ĉiujn uzi la poentosistemon antaŭ ol fari proponon ĉi-liste. La sistemo ĉefe taŭgas por esti aplikata al vortoj, pri kiuj ni jam diskutis, sed ĉe kiuj ni havas dubojn aŭ ne atingas interkonsenton pri tio, ĉu listigi la vorton kun "→", kun "~" aŭ tute ne.

Kelkfoje mi jam proponis pli sisteman aliron por efikigi la diskutadon, kiu prenas de multaj homoj tro multe da tempo.

 Vi kritikas, ke la nuna diskutado prenas tro multe da tempo de multaj homoj. Sed laŭ mia impreso ĉia sistema aliro prenas ankoraŭ pli da tempo. Ĉiuokaze, la praktiko laŭ mi pruvas ke la homoj estas sufiĉe pretaj investi multe da tempo laŭ la nuna labormetodo, sed ne estas tre pretaj kutimiĝi al pli sistemeca labormetodo.
 
Se ni nur estas hobiistoj, la afero restu inter hobiistoj kaj neniam havos eksteran efektivecon,
sed se oni opinias, ke iu celo devos esti efektivigita, oni eklaboru al ghi en efika maniero.
 
Laŭ mia impreso la tuta Esperanto-movado estas ĉefe hobiista afero. Ankaŭ PIV, ReVo kaj la plej multaj nacilingvaj vortaroj estis kreitaj en plejparte hobiista maniero. Precipe pri la demando, kiujn vortojn enpreni en la vortaron kaj al kiuj aldoni la markon "(evi)", la redaktistoj de PIV miaimprese tute ne laboris sisteme. Kaj tiu demando ja estas tio, kio aparte gravas al ni, ĉar, eĉ se la redaktistoj de PIV tion ne nepre intencis, la Esperantistoj ĝenerale emas konsideri ĉiun vorton, kiu aperas en PIV sen "(evi)" kiel rekomenditan vorton.

Do hobiista laboro certe povas havi eksterajn efikojn ene de la Esperanto-movado.

Kompreneble estus bonege, se la laboro de nia listo povus esti kondukata pli profesiece. Sed kun la nuntempaj homaj kaj materiaj fortoj de la Esperanto-movado, tio bedaŭrinde povas esti nura revo.

Krom pri efikeco temas pri efektiveco. Kiun celon ni fakte atingas ?
 
Ni daŭre plibonigas SSV-on, kiu laŭ mi estas tre utila listo. Aldone ni per niaj diskutoj multe klerigas unu la alian: Mi havas la impreson ke mi multege lernis per la nun jam preskaŭ kvinjara partoprenado en ĉi tiu diskutlisto.


> Mi ne scias, kiun celon Claude Piron havis kun sia "La bona lingvo" (mi devus
> relegi), sed ech se li favorus la starigon de "nigra listo" kun chiuj vortoj kiaj la
> jhus menciitaj, mi estus fajre kontrau tio.

Pardonu, sed la ĉefa celo de ĉi tiu diskutlisto estas la plibonigo de SSV. Se por vi SSV estas "nigra listo", kaj se vi forte kontraŭas tian nigran liston, tiam eble ĉi tiu vere ne estas la ĝusta listo por vi.

La afero farighas pli delikata, se la metodo de diligenta proponanto estas, ke li proponas vorton, char li trovis ghin en teksto de samlistano.

Ankaŭ tio jam estas delonge kutima afero en nia diskutlisto, sen ke homoj antaŭe aparte ofendiĝis pro tio.
 
Ekstreme nigriga estas la teksto de Vastalto:
Tiel funkcias ĉi tiu retlisto.
........................
Se vi volas labori en ĉi tiu retlisto, vi bezonas kutimiĝi al ĝia labormaniero.
(Li komencis tiun anatemon per 'Kara Johan', stranga kontrasto)

Kial "ekstreme nigriga"? Vastalto simple forgesis konsideri la alternativon, ke anstataŭ ke vi kutimiĝu al la ĝis nun kutima labormeniero de nia listo, vi povus kontribui al ŝanĝado de ĝi. La listo certe estas malferma al proponoj por ŝanĝado de nia labormaniero. Sed aliflanke, vi devas konsideri ke nia labormaniero estiĝis dum jaroj de kunlaborado, kaj ke ĝenerale ni tenis tre amikan etoson en nia diskutoj. Se vi prezentas viajn ŝanĝproponojn kiel nepraĵojn kaj forte kritikas la ĝisnunan labormanieron, vi do nature ricevas kontraŭojn.

Pri "kuspi" / "cusp" vi skribis:
 
Mi konas la vorton el matematiko, kie ghi signifas ghuste, kion mi citis el "TheFreeDictionary":
"A point at which a curve crosses itself and at which the two tangents to the curve coincide."
(punkto, kie kurbo krucighas sin kaj kie la du tanghantoj koincidas.)
Esence kuspo estas kvazauangulo de grado nulo, kies kruretoj estas ambau kurbitaj. Char tiu formo renkontighas en multaj situacioj,
la vorto pruntighas al pluraj plimulte sciencaj (anatomio, dentoscienco, arhhitekturo, astronomio, astrologio) fenomenoj.
Do tute ne stranga koncepto, sed tre fekunda radiko.

Mi kritikis la vorton en tiu senco en kiu Pjer renkontis ĝin kaj en kiu ĝi estas difinata en ReVo. Pri ia matematika signifo ni ĝis tiam tute ne estis babilintaj. Laŭ mia sento temas pri tute apartaj sencoj, eĉ se PIV listigas ilin sub la sama kapvorto kaj provas prezenti ilin kiel sence ligitajn.

Kaj kial vi devis tiom rapidi kritiki min pro "tre ne-scienca metodo de jughado"? Se vi havas iun kontraŭargumenton, simple menciu vian kontraŭargumenton, sen tiaj atakaj rimarkoj. Poste vi povas atendi la kontraŭargumentojn por vidi, ĉu via sento, ke mi juĝis tre nescience, estis ĝusta aŭ ne.
 
 Cetere, Marcos, chu vi povas ekzkate montri, en kiu maniero mi atakis la proponinton Pjer?   

Vi skribis ekzemple jenon: "Se vi volas ekskomuniki ilin, tiam venu kun funditaj argumentoj: gheneralaj argumentoj, esploro de pluraj vortaroj, de Tekstaro de Esperanto, de ReVo ktp."

Pjer nenion diris pri ekskomunikado, sed simple laŭ la kutimo de ĉi tiu listo proponis ion por SSV. Estas kutimo de nia listo ke ni provas komune veni al konkludo pri vorto, baziĝantaj nin sur nian lingvosenton kaj se necese sur vortarojn kaj tekstarojn. Sed ne estas kutimo postuli de la origina proponinto fari tutan esploron antaŭ sia komenca propono.

Se vi ne ŝatas nian labormetodon, vi povus komenci novan fadenon por pribabili la labormetodon. Sed kritiki unuopulon kiu laŭ nia kutima labormetodo kontribuis al la listo por mia sento estas iaspeca atako.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Apr 14, 2012, 8:59:22 AM4/14/12
to la bona lingvo
Johan Derks> wrote: Mia kritiko ne rigardas la personojn, sed la
metodo (vidu antaue) kaj sendisciplinecon.

Pri sendisciplecon mi adresas pardonpetegojn al vi, fakte mi uzis la
simbolon: ->
nur por proponi SSV-on, sen pripensi chu: = , chu:->, mi nur atentis
ke oni ne jam
oficialigis ghin.
> Cetere, Marcos, chu vi povas ekzkate montri, en kiu maniero mi atakis la proponinton Pjer?
Same kiel vi mem esprimis aliloke, la :"kara Pjer" kontrastis kun via
reago, kiun mi sentis ne kare.
Sen la reagoj de Renato kaj Marcos, eble tio instigus min ne plu
partopreni al diskutoj cî-tie.
Tamen, feliche mi partoprenis antaùe kun vi en diskutoj, kie mi ne
ricevis tian senton.

J. D.> Mi miras, ke partoprenanto en chi-tiu listo kiu ne konas la
vorton pauti nur,
> char li ne komprenas ghin, sen konsultado de korpuso...
J. D.> Chiu kiu volas povas raporti kiun ajn vorton, ech ne-
progresintoj.
Chi tie, chu vi ne antaùjugâs! Kompreneble mi komprenis la sencon
danke al vortaroj post la spektado.
Sed precize estus pli interese, se mi komprenis dum la teatrado, des
pli câr temis pri traduko de
franca verkajho, kaj la franca estas mia gepatra lingvo. Pli precize
la tradukanto uzis "paùti" por signifi
ne "faire la moue = pintigi la lipojn, eble pli precize laù mi
malsupreniri nur la superan lipon kaj la brovojn ", sed
"bouder = montri sian malkontenton, mieni malkontente, se renfrogner =
per novvorto preskaù
aùtism·et·i ".(Bouder" k "faire la moue" estas tradukoj de Waringhien.
Jes ja, responde al viaj konsiloj,
mi estas preta lerni de plikompetentaj homoj ech dum mi dubas, same
kiel Piron, pri la suficha enirado
de tiuchi kompetentulo en la internan strukturon de E-o).
Nun, post la klarigo de la franca originala vorto, chu vi ankoraù
opinias nekomprenebla: malkontentumi, anstataù
paùti por la tiea uzado?
Videble "paùt" venas de la angla lingvo! Chu mi devas koni ankaù la
anglan por kompreni Ean tradukon
de la mia lingvo? Chu iutage vi devos koni la chinan por kompreni
teatrajhon originale verkita en via
gepatra lingvo, kiam china kompetentulo enigos novvorton en la
entradukon?


> Se ni nur estas hobiistoj, la afero restu inter hobiistoj kaj neniam havos eksteran efektivecon...
Konsentite pri metodo,
> ... sed estu konvinkita, ke oni neniam atingas la nivelon de kompleta regado, tiel en Esperanto kiel
en ajna alia lingvo.
Chu E-o por vi estas kiel ajna nacia lingvo? Plie chu E-o estas nur
afero de homoj, kiuj majstras multajn lingvojn?
Persone mi neniam sukcesis scipovi la anglan, chefe pro fonetika
misaùdon, sed la scipovon de E-o estas
atingebla por mi, kondiche ke ghi ne ighos tiel malfacila kiel la
naciaj lingvoj. Mi multe agas por instrui
nian lingvon, sed mi ne plu volas aùdi (feliche, laumaniere kiel mi
instruas ghin mi nun ne plu audas tion):
" Finfine Esperanto ne estas facila" tio signifas "ghi estas tiel
malfacila ol iu ajn lingvo".
Fakte, kiel klarigis Piron en La Bona Lingvo, ni bezonas internacian
lingvon kun SSVojn por chiuj homoj,
ne temas pri ekskomuniko de vortoj, temas pri neceseco havi ne tro
ampleksan vorttrezoron (Oni devas
kompreni vorton en la senco de Z., t.e. vortunuo) por la Bona Lingvo,
la fakuloj povas inter ili uzi pli da
vortunuoj, se nepre necesas.
> La regulo de Renato, kiun José Antonio kontestas: "La plej ĝenerala regulo estas: ĉiuj vortoj, kiuj estas nek Fundamentaj nek oficialaj, estas suspektindaj. Ni analizu ilin unuope." estas vere ridinda.
Post kion mi diris vi komprenos, ke por mi ghi tute ne estas ridinda.
Chu vi ne kompatos homojn, kiuj neniam povos scipovi fremdajn lingvojn
kaj neniam majstri internacian lingvon?
Chu ili ne rajtos atingi facilan internacian komunikrimedon?

Pri "Kusp" Kompreneble mi instruis matematikon, fizikon, kaj tiu vorto
povas utili tiusence, tamen ech pritiufake oni
povus diri per SSVojn, sed en la citita uzo fakte, vi konsentis kun mi
pri: faldlevi, do en ordo!

> Kaj skribu 'kunteksto' anstatau 'konteksto'. Se vi volus enkonduki tiun
>vorton novvorto ...
Kompreneble mi ne volas, ne timu, mi estus tute mallogikulo!
Sed precize okazis interesa afero.
Mi ne pretendas chiam tutmajstri la lingvon, chefe pro la maniero kiel
mi komencis lerni ghin,
kiel oni instruis al mi. (Mi kelkfoje tro dubas)
Spontane mi ja pensis "kunteksto", sed, câr mi estis iom laca kiam mi
tajpis, kaj precize
pro la ampleksa enigo de novvortoj mi korektis al konteksto, pensante
tiumomente ke
oni oficialigis tiun vorton kaj por ne aspekti chi tie tro
Fundamentalisto.
Mia erareto estas bona ekzemplo por montri kiamaniere la enigon
de novvorto ekde kiam estas nuanco, malsimileco en tia aù alia lingvo,
malfaciligas la scipovon
de nia lingvo por ne fakuloj.

Mi komprenis ke chefe mian tro fruan: ->, incitis vin, mi esperas ke
nun la afero estas pritiupunkte pli klara.
Kompreneble ni diskutas kaj eble malkonsentas pri kelkaj aliaj
punktoj,
tamen mi amike salutas vin, ghis.
Pjer.

Johan Derks

unread,
Apr 14, 2012, 2:27:40 PM4/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Pjer,

Vi skribis:


> Mi komprenis ke chefe mian tro fruan: ->, incitis vin, mi esperas ke nun
> la afero estas pritiupunkte pli klara.
Kompreneble ni diskutas kaj eble malkonsentas pri kelkaj aliaj punktoj,
tamen mi amike salutas vin, ghis.
Pjer.

Vi tre bone konkludis, sed oni ne povas vidi mian fortan reagon kunlige kun
la antauaj montroj de malrekomendemo de vortoj.
Tial mi uzis la vortojn 'ekskomuniki', 'lingva polico'.
La tuta SSV-projekto, almenau la facila maniero en kiu pluraj kontribuantoj
pensas povi doni jughon pri fojfoje jam enradikighintaj vortoj,
kvazau ili volas krei novan vortaron, ne plachas al mi.
Libera kreado de novvortoj estas kontrau la spirito de la Fundamento de
Esperanto, sed ankau senargumenta malrekomendado. (Antauparolo)

Kiam mi vidas novan proponon por malrekomendo, mi sentas min devigita
ekstudi la proponon, serchi argumentojn por kaj kontrau.
Mi laboras kaj la proponinto nur atendas. Kial li/shi mem ne serchis chiujn
avantaghojn kaj malavantaghojn de malrekomendo?
Kaj se oni ne pretas fari tion, tiam ne tuj proponu la ekstremon. Ghi ne
estas saloneta ludo!
Kaj certe ghi ne estu statistika sumo de la subjektivaj opinioj de kelkopo!
Oni povas atendi Marcos, char li finfine venas kun argumentoj, sed lau mi
ili ofte estas sufiche subjektivaj ("Mi neniam audis tiun vorton") kaj/au
unuflankaj.
Se chiu donas antaue siajn argumentojn, oni ankau povas evoluigi - por si
mem au por la grupo - diversajn specojn de argumentoj.
Jam denove tro longe skribinta.

Se mi ofendis vin, mi pardonpetas kaj eble Renato kaj Marcos prave
intervenis, sed tiam mia konscieco estis tute alia.
Kion Vastalto postulis: ke mi adaptighu al la kutimoj de la grupo, mi certe
ne faros. Mi nur klopodos konvinki, ke ili farighu aliaj.

Amike,

Johan Derks

Vastalto

unread,
Apr 14, 2012, 7:36:13 PM4/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan,

Kiel vi estas malkomprenema homo!
Mi neniam postulis vin, sed simple konsilis al vi.
Mi ne diris "vi devas...", sed diris "vi bezonas..."
Cxu vi ne komprenas la nuancojn?

Cetere vi plufoje citis min kun via tordita kompreno en la
mesaĝoj adresitaj al aliaj membroj. Ĉu tio ĉi estas deca
kondutmaniero laŭ vi?
Vi jam rifuzis interparolon kun mi en la mesaĝo de la 13a
de aprilo. Sed vi daŭrigas plendon kontarŭ mi en aliaj
mesaĝoj. Tio ĉi estas perfekte maldeca ago kontraŭ mi.

Vi estas novulo en tiu ĉi listo. Vi plendas ne komprenante
la kutimon de tiu ĉi listo. Vi akuzas per tre fortaj vortoj
incitaj, kiujn la akuzito neniam uzis.

Mi konsilas, ke vi ĉesu la kalumnion kontraŭ mi kaj refoje
konsideru la aferon trankvile.

Vastalto


"Johan Derks" <derk...@tiscali.nl> skribis:

Vastalto

unread,
Apr 14, 2012, 8:18:17 PM4/14/12
to la bona lingvo
Vastalto <vasta...@gmail.com> wrote:
> Mi konsilas, ke vi ĉesu la kalumnion kontraŭ mi kaj refoje
> konsideru la aferon trankvile.

Mi korektas:

Mi postulas, ke vi ĉesu la kalumnion kontraŭ mi, kaj
konsilas ke vi refoje konsideru la aferon trankvile.

Johan Derks

unread,
Apr 15, 2012, 3:05:55 AM4/15/12
to la-bona...@googlegroups.com


Johan,

Vastalto

--

Johan Derks

unread,
Apr 15, 2012, 4:35:26 AM4/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
Sinjoro Vastalto,
 
Mi estas Johan Derks, nederlandano, 72 jaroj.
Mi proponas, ke vi alghustigu viajn pluajn informojn pri mi - 'novuleco' ktp - che aliaj personoj.
Dume mi invitas vin ankau klarigi kiu vi mem estas.
Mi ne konas viajn nomojn, aghon kaj devenon.
En mia kulturo scii la personan kaj familian nomon estas kondicho por iom pli bone konatighi.
Bedaurinde en la amasmedioj multaj partoprenantoj havas alian opinion au ne vere interesighas pri konatigho.
 
Mi, en via situacio, neniam kuraghus 'konsili' ion al alia homo, se mi ne tre bone scias, kiu li estas.
Konsili oni faras al iu kiu petas konsilon au eble al iu kiu estas pli malaltranga.
Se oni faras konsilon sen invito, oni metas sin sur pli alta shtupo.
 
Je la 13a de aprilo mi skribas nur mesaghon, precipe direktitan al Anna:

Chu mi bone komprenis vin, Anna, ke vi pretas konsideri pluajn argumentojn
pri la (mal)taugeco de "feroca", .............?

Char mi jam akceptis uzi - en la kontestata kazo - la vorton 'sovagha', mi
ne nun havas pluajn rimarkigojn.................

Mi ne konas iun ajn mesaghon, lau kiu mi rifuzis diskuti kun vi.

Nia diskuto stagnis, post mia mesagho de la 12a de aprilo, en kiu mi skribis:

Kara Vastalto,

Vi tute prave, el via propra starpunkto, proponas malrekomendi 'feroca'.

 

Tamen mi preferas, ke

1. homoj donu, se eble, gheneralan argumenton pri malrekomendo,

do argumento, kiu diras pli ol "Tiu vorto ne plachas al mi."

Ne ekzistas iu regulo, ke tiu kiu kontrauas malrekomendon devas doni argumenton pli

ol tiu kiu proponas malrekomendon.

Jes, lau la Antauparolo al la Fundamento Zamenhof fakte skribas, ke ni nur uzu fundamentajn vortojn al ne-konatuloj

kaj ke, ghenerale, ni richigu la lingvon nur per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo

Mi ne kontrolis chu la sep trafoj en Tekstaro de Esperanto estas uzitaj de autoritathavaj personoj au ne

(En Monato skribantoj ofte ne estas autoritathavaj, mi opinias).

Tia agomaniero en nia epoko estas netenebla, chu ?

La vortaristoj farighis la plej autoritathavaj, bedaurinde.

Mi povas vivi tre bone sen 'feroca', sed ekzistas ne malmultaj vortoj en SSV, kiuj lau mi suprajhe

ekapartenis al la malrekomenditoj au pri kiuj mi havas suspekton,

ke post profunda traktado, surbaze de gheneralaj argumentoj, mi elektos akcepton (ne preferon !).

 

2. Vi trafis mian 'feroce' kaj reagis, Renato trafis mian 'rajpigi' kaj reagetas.

Mi ne povas superrigardi, chu tiu iom hazarda elekto de 'viktimaj' vortoj estas efektiva agomaniero.

Kial ni ne elektu sisteme chiujn novvortojn en ekzemple Monato ?

Au evoluigu gheneralajn, ne-rigorajn, regulojn lau kiuj oni traktu vortojn, kiuj havas ion komunan,

ekzemple la vortojn finighantajn je iu fremda sufikso? 

Tro ofte diskutantoj ne diskutas, sed donas finopinion, dum en chi-tiu kazo nur Anna diskutis kun mi.

Tiu mesagho estas intencita por veki iun komprenon che vi pri mia forta rezisto.

En ghi estis pluraj implicitaj demandoj. Vi ne reagis al tiuj demandoj.

Mi ne intencis prezenti miajn ŝanĝproponojn kiel nepraĵojn (Marcos), simple ne povis kompreni,

ke vi au Pjer tiel aplombe kaj sen argumento (lau 'la kutimo') faras proponojn por malrekomendi. 

Mi konsentas ke mi povintus shanghi mian fruan frazon al vi al:

Chu vi, Vastalto, char vi proponas malrekomendi iun vorton, kiu estas pli-malpli
konata (kvin trafoj en Tekstaro de Esperanto), havas iun argumenton
kontrau ghi: malbelsoneco, komplikeco, tro forta influo de iu lingvo, abundo
da sinonimoj ktp. ?

kaj al Pjer (citiloj chirkau 'ekskomuniki' necesas, sed malaperis pro malshato) :

"Se vi volas "ekskomuniki" ilin, chu vi tiam ne povus veni kun funditaj argumentoj:

gheneralaj argumentoj, esploro de pluraj vortaroj, de Tekstaro de Esperanto, de ReVo ktp."

Tio estas mia eraro, sed de la akuzo pri atakoj restas malmulte.
 
Vi nomas min novulo. Ofte estas grave ke venas iu novulo, kiu ne konas la fortecon de la kutimo,
char sen tiuj novuloj vi restos grupo kun ĝenerale tre amika etoso (Marcos),
sed en kiu estas granda risko de perdo de efikeco kaj efektiveco.
(Mi komprenas se iuj ne komprenas pri tiuj lastaj vortoj.
Ili eble esploru pri aliaj tekstoj de mi en Esperantujo.)
 
Johan

 

 

----- Original Message -----
From: "Vastalto" <vast...@gmail.com>
Sent: Sunday, April 15, 2012 1:36 AM
Subject: Re: (la bona lingvo) paŭt·i, kusp·i

> skribis:
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

Marcos Cramer

unread,
Apr 15, 2012, 9:46:47 AM4/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Johan,

vi skribis:

Konsili oni faras al iu kiu petas konsilon au eble al iu kiu estas pli malaltranga.
Se oni faras konsilon sen invito, oni metas sin sur pli alta shtupo.

Por mi estas strange vidi ke ni du, venantaj el tiel similaj kulturoj (nederlanda kaj germana) tamen havas tiom malsamajn konceptojn pri konsilado. Laŭ miaj ĉiutagaj spertoj, oni povas tute bone konsili seninvite al samranguloj, ekzemple al familianoj, amikoj aŭ kolegoj. La situacio inter partoprenantoj de diskutlisto laŭ mia sento estas komparebla al la situacio inter kolegoj kunlaborantaj samrange en sia laborejo.

Amike,
Markos

Johan Derks

unread,
Apr 15, 2012, 11:25:27 AM4/15/12
to la-bona...@googlegroups.com
Doni honestan respondon al tio mi ne povas en publika retdiskutlisto.
Inspektu la alian mesaghon.
 
Amike,
Johan
----- Original Message -----
Sent: Sunday, April 15, 2012 3:46 PM
Subject: Re: (la bona lingvo) paŭt·i, kusp·i

--

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2012, 9:40:42 AM4/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio:
>   Bedaurinde mi estas tro malsana nuntempe
Bondezirojn de ni ĉiuj!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages