grateni

2 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 1, 2000, 3:04:03 AM1/1/00
to ED-LBLdiskutlisto
Pri tiu PIVa francdevena vorto, tamen uzata ankaŭ en la itala

Marcos Cramer skribis en la diskutlisto (oficialigindaj vortoj):
>> Eble oni povas ĝin diri per "kovre baki" aŭ ion similan...
>>
>> [eventuale mi proponus jenan difinon]
>> "kovri manĝaĵon per ingrediencoj (ekzemple buteritaj paneretoj aŭ raspita fromaĝo) kaj ĝin baki"
Rinaldo aldonis:
> Se ne alvenos taŭga ssv, mi preferus jenan difinon
> "baki kovrinte per ingrediencoj (buteritaj paneretoj, raspita fromaĝo aŭ aliaj)",
> por enfazi ke la ĉefa ago estas la bakado.
>
Ĉu eble
- grateni --> bake surkrustigi

J-K

Marcos Cramer

unread,
Dec 16, 2009, 3:48:06 PM12/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo skribis ke mi skribis en alia listo:

Eble oni povas ĝin diri per "kovre baki" aŭ ion similan...

Fakte, mi unue skribis pri la germana vorto "überbacken" kaj la fakto, ke ne eblas rekte Esperantigi tiun germana kunmetaĵon, kaj poste skribis: "Sed eble oni povas diri "kovre baki" aŭ ion similan."

Estas iom ĝene, kiam iu asertas citi onin, sed ŝanĝas la cititan tekston, kaj per tio igas ĝin negramatika. Mi certe ne skribus ion kiel la supre cititan frazon...

Rinaldo nun proponis:

grateni --> bake surkrustigi

Kial "surkrustigi"? Tio por mi signifus, ke oni metas ion sur iun kruston. Pri tio ĉi-kaze tute ne temas. Fakte oni ja kreas kruston per la bakado. Do eble oni povus diri "krustige baki". Tamen, se oni diras "krustige bakitaj nudeloj", oni povus pensi ke la nudeloj mem iĝis krusto, ne ke estiĝis krusto supre de ili (ekzemple el fromaĝo).

Eble kun iom da fantazio oni ankaŭ povus uzi "krustbaki". Ĉu la aliaj listanoj opinias, ke ĝi estus komprenata ĝuste?

Finfine, mi tamen ankaŭ emas akcepti la radikon "grateni". Do eble ni ja listigu ĝin inter la oficialigindaj radikoj kaj ne inter la evitindaj radikoj.

Amike,

Marcos

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 1, 2000, 4:56:02 AM1/1/00
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo proponis:
> grateni --> bake surkrustigi (fromaĵon aŭ paneretojn sur jam kuirita manĝaĵo)
>

M. Cramer respondis:
> Kial "surkrustigi"? Tio por mi signifus, ke oni metas ion sur iun kruston.
> Pri tio ĉi-kaze tute ne temas. Fakte oni ja kreas kruston per la bakado.
Ja: krei kruston per bakado (de fromaĵo aŭ paneretoj) supre de maĝaĵo,
jam kuirita ne necese per bakado.
"Surflugi" signifas flugi supre de io, ĉu ne?
Simile "surkrustigi" signifas "krustigi [fromaĵon, panerojn...] supre de
manĝaĵo"... kompreneble per bakado.
Sed la suba ĉefa manĝaĵo estis antaŭkuirita eble per boligo aŭ aliaj
manieroj.

Tamen mi povas misi.
J-K

Anna Lowenstein

unread,
Dec 17, 2009, 3:29:06 AM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
En la angla normale ne ekzistas la vorto "grateni". (En nova, tre ampleksa angla vortaro mi nun trovis la vorton "gratinate", sed mi neniam renkontis tiun vorton, kaj g'i ne trovig'as en malnovaj vortaroj.) Supozeble temas pri franca koncepto, c'ar en la angla oni kutime diras france "au gratin". Tio estas adverbo, do por formi verbon oni devas diri "cook/bake au gratin".

La traduko de "au gratin" en Esperanto laŭ mi estus "kun krusto" au' "kruste". La bakaj'o povus esti "krustaj'o" au' "krusto-bakaj'o" au' "bakaj'o kun krusto". Mi trovis du receptojn en la reto kun la titoloj: "Bone spicita legoma gratenaĵo" kaj "Delfenuja grateno" (oni rimarkas la dubon, ĉu diri "grateno" aŭ "gratenaĵo").

http://eo.wikibooks.org/wiki/Kuirlibro:Bone_spicita_legoma_gratena%C4%B5o

http://fagot.alain.free.fr/kuirado/Rpf05/html/VS12.php

La verbo ne aperas en la receptoj, sed donante instrukciojn en recepto, mi mem dirus, "Baku ĝis formiĝas krusto" (ne "gratenu la bakaĵon"). Se mi devus nomi tiujn du pladojn, mi verŝajne elektus nomojn de la speco "Krusta legom-bakaĵo" kaj "Delfenujo krustaĵo".

En unu el la receptoj la radiko aperas ankaŭ en la vorto "porgratena plado" dum la alia por la sama ujo havas "bakfornrezista ujo". Estas klare, ke la tradukintoj de la receptoj simple tradukis rekte el siaj respektivaj lingvoj. Kiel nomi tian pladon estas diskutinde, sed ĉiuokaze ne necesas la radiko "graten-".

Anna


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Inviato: sabato 1 gennaio 2000 10.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) grateni

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Dec 17, 2009, 5:13:23 AM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte ĉion mi provizorEGe registris:

graten·i → krust·bak·i, krust·um·i

Krust-um-i estas nur mia momenta elpenso, pri kiu mi tuj rezignas, se iu petas tion.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Dec 17, 2009, 10:42:41 AM12/17/09
to la bona lingvo
On 16 Dez., 21:48, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> se oni diras "krustige bakitaj nudeloj"

Bonvole helpu al mi kompreni la sistemon de tia bonlingvismo: Kial lau
ghi oni anstatauigu la unu vorton ne-oficialan kaj internacian (nome
"grateni", prenitan de la hebrea, japana, nederlanda kaj aliaj
lingvoj), sed ne la alian vorton ne-oficialan kaj internacian (nome
"nudelo", prenitan de la araba, chehha, finna kaj aliaj lingvoj)?

> Eble kun iom da fantazio oni ankaŭ povus uzi "krustbaki".

Se mi ne komprenos tiun sistemon, mi eble komencos frustrbaki :-)

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Dec 17, 2009, 1:46:25 PM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaux en la itala oni uzas la francan esprimon "gratin"; la "strangajxo" estas, ke la kuirmaniero estas prononcata laux la franca elparolo (do, gratèn), dum la derivita verbo estas "gratinare" lau la franca skribo.

Mi ne spertas pri kuirado, sed mi estas mangxanto, do mi bone scias, kiu estas la rezulto de tiu (por mi mistera) kuirado: mangxajxo (tomatoj, kapsikoj, terpomoj, mitilo ktp) kovrita per maldika tavolo da bakitaj paneretoj kaj spicajxoj.

Etimologie, la vorto venas el la franca verbo “gratter” (= grati, skrapi).

Laux la italaj vortaroj, la itala vorto responda al “gratin” estus "crosta" (= krusto), sed sincere mi neniam auxdis en praktiko, ke oni nomas tiamaniere gratenajxon: mangxajxoj "in crosta" (= en krusto) estas tute alia afero, ekzemple:

 

sxinko en krusto

Konklude, mi lasus “grateni”, cxar temas pri internacie konata termino.

Gxis

Antonio

 

 

image001.png

Leo De Cooman

unread,
Dec 17, 2009, 3:03:31 PM12/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara J-K,
via mesaĝo montras sendodato 1/01/2000
Ĉu la horloĝo de via komputilo estas ankoraŭ en ordo? Povas esti, ke la
baterio mortis.
Vi povas kontroli tion sendante mesaĝon al vi mem.
Amike salutas
Leo


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU skribis:

> ------------------------------------------------------------------------
>
>
> Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
> Checked by AVG - www.avg.com
> Version: 8.5.427 / Virus Database: 270.14.110/2568 - Release Date: 12/16/09 08:02:00
>
>

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 18, 2009, 7:35:41 AM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon Leo: ĉiam helpopreta, vi

> via mesaĝo montras sendodato 1/01/2000
> Ĉu la horloĝo de via komputilo estas ankoraŭ en ordo? Povas esti, ke la
> baterio mortis.
>
Ĉu estas ŝanĝebla baterio ene de la komputilo, tion min sciis
Mi jam ĝisdtigis ĝin... sed samtempe mi havas da problemoj en en la
unuaj paŝoj de BIOS

Ĝis, J-K

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Dec 18, 2009, 8:21:21 AM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pardonpetas... mi konvinkiĝis ke temas pri privata mesaĝo
J-K

Leo De Cooman

unread,
Dec 18, 2009, 12:46:03 PM12/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU skribis:
> Ĉu estas ŝanĝebla baterio ene de la komputilo, tion min sciis

Tio dependas de la tipo de komputilo. En mia Makintoŝ el 1994 estis
aparta nereŝagebla baterio por la horloĝo. En iuj malnovaj komputiloj mi
trovis reŝargeblan baterion. Intertempe oni povas ankaŭ uzi
kondensatoron (malgrandegaj laŭ dimensioj, sed kun grandegaj kapacito)
dum la elektronika cirkvito konsumas multe malpli da kurento...

> Mi jam ĝisdtigis ĝin... sed samtempe mi havas da problemoj en en la
unuaj paŝoj de BIOS

Tio foje okazas, sed kutime estas solvebla, almenaŭ, se BIOS mem ne
estas nutrata de la sama baterio. Kiu estas via komputilo?

Mi nur tre hazarde trovis viajn mesaĝojn: ili troviĝis tute supre en la
listo, kiu montras la ricevitajn mesaĝojn laŭdate.

Amike salutas
Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages