celebr-i = fest-i
do, ankaŭ ĉi tiu ne ŝajnas aparta kialo por mallaŭdo.
amike
renato
> ni havas la linion:
> celebr-i = fest-i
cxu denove mi misinterpretas la "="on?
Mi agnoskas ke temas pri nuanco aw ecx ewropa(?) distingo, sed
cxu homoj *celebras* naskigxdaton, jubileon, diplomitigxon?
gxis, Ronaldo
amike
Renato
celebr-i = fest-i, eventuale ni povus aldoni "(solen-)fest-i".
Renato
Eliro 5,1
permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto;
Eliro 5,3
permesu, ke ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio;
Eliro 12,14
tiu tago estos por vi memorajxo, kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin;
Eliro 34,22
feston de semajnoj faru al vi en la komenco de rikoltado de tritiko, kaj feston de kolektado de fruktoj en la fino de la jaro;
Levidoj 23,32
de vespero gxis vespero festu vian sabaton;
Levidoj 23,39
kiam vi kolektos la produktajxojn de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj;
Nombroj 9,2
la Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo;
Nombroj 29,12
festu feston al la Eternulo dum sep tagoj;
Readmono 16,13
feston de lauxboj faru al vi dum sep tagoj;
1 Samuelo 9,12
hodiaŭ la popolo alportas bucxoferon sur la altaĵo;
1 Regxoj 8,65
Salomono faris tiam feston antaŭ la Eternulo;
2 Kronikoj 30,13
kolektigxis en Jerusalem multe da popolo, por fari la feston de macoj;
Esza 3,4
ili solenis la feston de lauxboj;
Ezra 6,16
la Izraelidoj faris kun gxojo la sanktigon de tiu domo de Dio;
Ezr 6,22
ili en gxojo solenis la feston de macoj;
Ester 9,21
Mordehxaj sendis leterojn al cxiuj Judoj, ke ili akceptu por si, ke ili festados cxiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar;
Ester 9,28
tiuj tagoj devas esti memorataj kaj festataj en cxiuj generacioj;
Psalmo 34,4
gloru la Eternulon kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon;
Psalmo 35,18
mi gloros Vin en granda kunveno, meze de multe da popolo mi Vin lauxdos;
Psalmo 106,1
gloru la Eternulon, cxar Li estas bona;
Jesaja 30,29
kantado estos cxe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo;
Jesaja 43,21
tiu popolo, kiun Mi kreis por Mi, por ke gxi rakontu pri Mia gloro;
Nahxum 1,15
festu, ho Judujo, viajn festojn;
Zehxarja 14,19
tio estos puno de cxiuj nacioj, se ili ne iros por festi la feston de lauxboj.