vringli

9 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo de Padova.IT.EU

unread,
Jan 6, 2016, 10:57:33 AM1/6/16
to la bona lingvo
Marcel skribis
>   Mi tute samopinias kun Leo, ke ne ekzistas bezono oficialigi 'ci tiun
vorton. La vorto ver'sajne elvenas el la germana aw el la nederlanda
lingvo. kvankam 'gi ekzistas ankaw en la angla, kie oni ne prononcas
la "w".
Mi male opinias ke ĉiuj  neoficialaj neologismoj aperantaj ĉu en internaciaj vortaroj aŭ terminaroj (PIV, Vikipedio ktp) aŭ en la plej grava landa vortaro (ekzemple tiu de Minnaja en la itala), ĉiam devas esti listigataj en la SSV-listo... ne tiom gravas el kiu ligvo ĝi devenas.

JoKo

ro-esp

unread,
Jan 6, 2016, 6:41:17 PM1/6/16
to la bona lingvo
Mi male opinias ke ĉiuj  neoficialaj neologismoj aperantaj ĉu en internaciaj vortaroj aŭ terminaroj (PIV, Vikipedio ktp) aŭ en la plej grava landa vortaro (ekzemple tiu de Minnaja en la itala), ĉiam devas esti listigataj en la SSV-listo... ne tiom gravas el kiu lingvo ĝi devenas.

Mi opinias ke la SSV-listo enhavu NUR tiujn vortojn (oficialajn aw neoficialajn) por kiuj vere ekzistas pli bona alternativo. Esperanto ja estas kaj estu vivanta lingvo, ne artefarita njuwspiko

                                                           gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jan 7, 2016, 6:10:33 AM1/7/16
to la-bona...@googlegroups.com
N. Ronaldo:
Mi opinias ke la SSV-listo enhavu NUR tiujn vortojn (oficialajn aw neoficialajn) por kiuj vere ekzistas pli bona alternativo.
Kompreneble, kvankam la boneco de iu alternativo estas persona takso, kaj oni ĝin povas eltiri nur post diskuto.

Ekzemple pri "vringi" De Salvo faris kontentigajn proponojn:
  • Premtordi: premtordi lavitajxojn;
  • Eltordi: eltordi monon;
  • Tordpremi: tordpremi citronon.
Sed Leo kaj Marcel opiniis ke ne indas listigi la vorton, ĉar esence malofta.

Miaopinie la malofteco ne estas kialo por ne listigi vorton
... sufiĉas ke
- la vorto troviĝu "aŭ
en iu internacia vortaro (PIV, Vikipedio ktp) aŭ en la plej grava landa vortaro";
- kaj ke kompreneble la proponita SSV estu pli bona alternativo
JoKo



Leo De Cooman

unread,
Jan 7, 2016, 9:13:49 AM1/7/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 7/01/2016 om 12:10 schreef Johano Karlo Rinaldo:
Sed Leo kaj Marcel opiniis ke ne indas listigi la vorton, ĉar esence malofta.

Se mi bone memoras, la kialo por mi estas, ke ekzistas pli klaraj "fortradukoj", ne pro tio, ke la vorto estas malofta.

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages