> Do, mi antaŭĝojas legi viajn opiniojn.
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Gxi enhavas cxiun oficialan vorton (FUN, OAj) kaj cxiun vorton el
bonalingvo.org. Eblas ke la sama vorto estas en la libro plurfoje, kaj
ankaux estas aliaj eraroj. La antauxparolo estas tute nefinita.
Gxis,
Pace.
On Nov 10, 2:27 pm, Silvia Garnero <silg...@tin.it> wrote:
> Kara Pace Verda, via ideo estas bonega, bovoludauxrigi gxin. Korajn Salutojn. Silvia Garnero.
>
> Il giorno 09/nov/2011, alle ore 21:55, Pace Verda <paceve...@gmail.com> ha scritto:
>
>
>
>
>
>
>
> > Saluton,
>
> > Jen mia ideo. Mi/ni kreos vortaron, kiu estos presebla (aŭ haveble en
> > PDF por ekz. iPad-oj). Ĉi tiu vortaro eble nomiĝos "Bona Vortaro" kaj
> > enhavos la vortojn el la SSV de bonalingvo.org, kaj ankaŭ la
> > oficialajn vortojn (el la Fundamento kaj la OAj). Eble en la vortaro
> > ankaŭ estos la oficialigindaj vortoj de bonalingvo.org. Tiel la
> > bonvortoj estos kune en unu listo.
>
> > Jam mi kreis ekzemplon per LaTeX. Vidu la jenan PDF-on:
> >https://docs.google.com/open?id=0B1qpO4Y66DuuMGZjMzg0MGEtYTRhZC00YmM3...
Mi bedaŭras nur ke la vortaro ne entenas la signifojn de la oficialaj
vortoj (fundamentaj kaj oficialaj aldonoj).
Tial, je la nuna stato, temas pri aldona vortaro utila por simpligi la
lingvon uzante nur oficialajn radikojn. Tiukaze la ordinara
esperantisto bezonas havi ĉemane ankaŭ kroman elesperantan vortaron.
Aldoni la signifojn el la "Akademia Vortaro" kaj la trasitivecon (aŭ
ne-) de la verboj sume ne devus esti tiom peza kroma laboro.
La ordinara esperantisto ja bezonas ununuran kompletan vortaron...
tiam ni vere povos forgesi PIV... Kvankam PIV restos grava verko pro
ĝiaj grandnombraj kaj gravaj ekzemploj.
Kompreneble, se la vortaro enhavus ankaŭ la signifojn de la oficialaj
vortoj, utilus
- evidentigi per dika litertipo la listigitajn oficialajn kapvortojn,
- kaj lasi per normala litertipo (aŭ pli malgranda formato) la ne
agnoskitajn kapvortojn... kiel diri ke ili estas negravaj, eĉ
malrekomendindaj.
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
Bedaŭrinde ne estas (laŭ mia scio) oficialaj difinoj por la
fundamentaj kaj OA-aj vortoj. Nur en la 8-a kaj 9-a OA estas oficialaj
difinoj, kaj ilin mi metis en la vortaro (baldaŭ mi demandu al la
Akademio ĉu mi rajtas fari tion). Ideale, la vortaro enhavos difinojn
por ĉiu vorto, sed tiu estas grandega laboro--kiu eble okazos estonte.
Vi pravas ke nun, Esperantistoj bezonas alian (kutiman) vortaron kune
kun tiu kiun mi kreis. Sed mi kredas ke tiu vortaro havas gravan
rolon. Mi iom eksplikis ĝin en la plej freŝa versio (ligo sube). Ankaŭ
en versio 0.0.5 la enhavtabelo estas funkcianta (ekz. kun iPad kaj
Adobe Acrobat Reader, kaj aliaj PDF-legiloj). La vortlisto mem ne
ŝanĝis ekde 0.0.3, sed mi baldaŭ kreos 0.0.6, kiu havos malpli da
eraretojn. Bonvolu legi la antaŭparolon kaj diru al mi kion vi pensas,
sed sciu ke 0.0.5 estas frua kaj nefinita versio, kaj multaj gravaj
ŝanĝoj okazos antaŭ ol "publika" versio pretos.
Jen versio 0.0.5: https://docs.google.com/open?id=0B1qpO4Y66DuuM2MxNGMxNWYtMDc0Zi00Y2FkLWI3ZWEtNjBkZGYxNTkyZjY5
Sekve, mi volas aldoni "bonlingvajn" fakvortojn al la vortaro (ekz.
komputilaj, medicinaj). Ĉu iu scias pri listoj de tiaj vortoj? Ankaŭ
estonte, volontaj kunlaborantoj povos helpi min ŝanĝi la vortaron,
verŝajne pere de Google Docs.
PV (pace...@gmail.com)
> ...Mi iom eksplikis ĝin ...Bonvolu legi la antaŭparolon kaj diru al mi kion vi
> pensas,
Kvankam mi havas malfacilaĵojn en la informadiko, mi certe tion faros
laŭ mia eblo kaj certe raportos.
Por fari tion grandan - kaj gravan - laboron, multe kuraĝigas
konsideri la finan rezulton, kiu ja estas grandioza.
> Sekve, mi volas aldoni "bonlingvajn" fakvortojn al la vortaro (ekz.
> komputilaj, medicinaj). Ĉu iu scias pri listoj de tiaj vortoj? Ankaŭ
> estonte, volontaj kunlaborantoj povos helpi min ŝanĝi la vortaron,
> verŝajne pere de Google Docs.
Pri la kuputilaj radikoj mi konsilas la KOMPUTEKOliston
http://komputeko.net/index_eo.php
Bonan laboron al PV (Pace Verda)... ne konfuzende kun Plena Vortaro
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
-
Jen kelkaj pripensaĵoj: ekzistas du grandaj kategorioj de vortaroj:
tradukaj kaj klarigaj. Kiam mi ĵus lernis Esperanton mi precipe bezonis
tradukan vortaron. Bedaŭrinde tiu ne atentigis pri oficialeco de vortoj.
Nun mi havas pli malfacilan taskon: eviti neoficialajn vortojn. Bonŝance
mia programo helpas min tuj indikante la oficialecon sur mia ekrano.
Pripensindas, kiu kategorio plej utilas: ĉu traduka, uzata de
komencantoj, ĉu klariga, uzata de progresintoj. Kompreneble ekzistas
interrilato inter ambaŭ kategorioj.
Lastatempe mi foje aldonas al la tradukoj en la listo fortradukojn post
signo > sed tio estas nur provizora solvo por eviti traserĉon de la
SSV-listo en interreto.
La donitaĵoj troviĝas en 628-kilobitoka txt-dokumento, kiun mi volonte
sendos al listanoj, kiuj deziras havi ĝin.
Amike salutas Leo
Jes!
Amike salutas Leo
Mi daŭre prilaboras la Bonan Vortaron. Ankaŭ mi sendis mesaĝon al la
Akademio demandante ĉu mi rajtas uzi la oficialajn difinojn en la
vortaro. Bedaŭrinde semajnoj pasis kaj mi ne ricevis respondon. Do
eble mi devos malmeti la difinojn.
Se vi havas iom da tempo, la antaŭparolo bezonas kontroladon. Ĝi
sekvas tiun ĉi mesaĝon. Bonvole sendu al mi sugestojn, kaj diru al mi,
kie mi eraris.
Pace
---
Antaŭparolo
Pri la libro
Ekzistas movado en Esperantujo, kiu kredas, ke Esperanto povas esti
riĉa sen senfina aldono de novaj radikoj al la vortaro. Anstataŭ,
eblas priskribi novajn konceptojn per kunmetaĵoj, kies signifoj
videble rilatas al la elementoj. Kun malpli da neklaraj radikoj,
Esperanto kapablas pli sukcese plenumi sian rolon kiel internacia
lingvo, ĉar ĝi estas pli simpla, klara kaj komprenebla. En sia libro,
La Bona Lingvo, Claude Piron klarigis tiujn ideojn. La samnoma grupo
(La Bona Lingvo) nun laboras rete, kreante liston da maluzindaj
vortoj, kiuj enhavas novajn radikojn. Ili elpensas pli simplajn
vortojn por rekomendi. La projekto nomiĝas la Simpla Samsignifa
Vortaro (SSV). La grupo malavare havebligas la liston de la vortoj per
la retejo http://bonalingvo.org, per malfermita permesilo.
Bona Vortaro (BV) estas nun konstruata projekto. La libro parte
baziĝas je la SSV, kiu ankaŭ estas daŭre konstruata. Necese, tiu ĉi
libra versio de la enhavo de la SSV estas malfreŝa, kaj lastatempa
versio de la enhavo troviĝas en la retejo http://bonalingvo.org, kies
aŭtoroj ĝin malavare havebligis per malfermita permesilo. Ĉi tiu libro
do estas havebla pro uzo de la sama permesilo, pri kiu vi povas legi
en suba sekcio. Por vidi ĝisdatigitan version de la SSV, bonvole
vizitu la retejon. Aldone, pli nova versio de tiu ĉi libro eble estas
havebla interrete.
Pri la vortoj
La kapvortoj, kiuj troviĝas en tiu libro, apartenas al kvar
kategorioj:
1. Oficialaj vortoj ([fun], [1oa], [2oa] ... [9oa])
2. Evitindaj vortoj, ekz. novaj radikoj aŭ malsimplaj vortoj (kun ->)
kaj vortoj kun analizebla samsignifa esprimo (kun ~)
3. Oficialigindaj vortoj (estonte)
4. Skemismaj vortoj (estonte)
Unue, estas la oficialaj vortoj de Esperanto. Ĉi tiuj vortoj estas aŭ
en la Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto aŭ el unu el la
naŭ Oficialaj Aldonoj. Pere de noto apud la vorto, vi scios tiun, en
kiu akto iu vorto oficialiĝis. Apud vortoj el la Fundamento estas
[fun]. Apud vortoj el Oficialaj Aldonoj estos ekzemple [1oa] por
vortoj el la unua oficiala aldono, [2oa] por tiuj el la dua, kaj tiel
plu. Plej ofte la oficialaj vortoj staras sole, sen simpla samsignifa
anstataŭo. Sed iufoje estas sugesto pri alternativo, kiu eble estas
pli simpla kaj facile komprenebla. En la lastaj OAj, ankaŭ estas
difinoj oficialaj. Tiuj difinoj aperas en la BV.
La dua kategorio kaptas la celon de la projekto ĉe http://bonalingvo.org.
La vortoj en tiu kategorio estas novaj radikoj (neologismoj),
neoficialaj, kiuj havas pli simplajn samsignifajn vortojn. Plej ofte
apud tiuj vortoj estas la jena simbolo: ->. Ekzemple, en la vortaro vi
trovos la jenon:
lanta -> malrapida
Tiu signifas ke anstataŭ lant', uzu malrapid'. Sed ankaŭ povus ĉeesti
la jena simbolo: ~, kiu signifas, ke alian vorton eble vi preferus.
Foje, ankaŭ estas pli simpla samsignifa vorto apud oficialaj vortoj.
Tiukaze, la sama simbolo aperos (~). Kiam estas oficiala difino, ĝi
aperos post la samsignifa vorto.
Ĝis nun, ne estas kapvortoj en la lastaj du kategorioj, sed eble
estonte. En la tria kategorio estas la skemismaj vortoj, kiuj estas
kunmetaĵoj de oficialaj radikoj, kaj ties senco estas sufiĉe klara.
Tiuj vortoj foje estas difinitaj. La kvara kategorio enhavas tiujn
vortojn, kiuj, laŭ la grupo La Bona Lingvo estas oficialigindaj.
Kiel uzi la libron
La BV estas utila por almenaŭ du uzoj. Unue, ĝi permesas al homoj,
kiuj volas verki aŭ paroli Esperanton, konfirmi, ĉu la vortoj, kiujn
ili elektas, estas oficialajn, kaj nekaze, ĝi sugestas aliajn
vortojn.
Pro la manko de difinoj por la plejmulto da vortoj, la dua uzo de tiu
libro estas malpli grava. Tamen, tiuj homoj, kiuj legis aŭ aŭdis
vorton, kiun ili ne komprenas, eble povos trovi la signifon de tiu
vorto. Se la vorto estas neoficiala aŭ novradika, eble estas pli
simpla alternativo, kiun la leganto komprenas. Foje ankaŭ estas
difino. Sed plej ofte, la BV, en ĝia nuna formo, estas plej utila,
kiam ĝi estas uzata kune kun tradicia Esperanta vortaro.
Aŭtoroj kaj Fontoj
La BV enhavas kapvortojn el pluraj fontoj. La projektestro kreis tiun
libron sub la nomo Pace Verda (retpoŝto: pace...@gmail.com, Twitter:
@PaceVerda). Jen la fontoj de la kapvortoj, la difinoj, kaj la
rekomendoj:
- Oficialaj vortoj kaj difinoj: La vortoj de la Fundamento de
Esperanto kaj de la Oficialaj Aldonoj estas enretaj kaj haveblaj je
http://www.akademio-de-esperanto.org. La fundamentajn vortojn verkis
Zamenhof, kaj la Oficialajn Aldonojn kreis la Akademio.
- La listo de novradikaj kapvortoj ka la bonvortaj rekomendoj devenas
de http://www.bonalingvo.org. La retejon redaktas Anna Lowenstein kaj
Renato Corsetti, sed tuta komunumo kunlaboras pri la Simpla Samsignifa
Vortaro. Ilia laboro videblas rete: https://groups.google.com/forum/#!forum/la-bona-lingvo.
Kopirajto
Ĉi tiu libro disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-
Samkondiĉe 3.0 Neadaptita <http://creativecommons.org/licenses/by-sa/
3.0/deed.eo> kaj laŭ la Ĝenerala Publika Permesilo 2.0 de GNU <http://
www.gnu.org/licenses/gpl-2.0.html>.
> Ankaŭ mi sendis mesaĝon al la Akademio demandante ĉu mi rajtas uzi la oficialajn difinojn en la vortaro. Bedaŭrinde semajnoj pasis kaj mi ne ricevis respondon. Do eble mi devos malmeti la difinojn.
Jen la lasta versio de la "Bona Vortaro", kun 7,916 kapvortoj:
https://docs.google.com/open?id=0B1qpO4Y66DuuNzEwYjY5N2YtMmMxYS00Y2U0LWJiZTYtMGFjOTA2ZDgwNmUz
(alklaku la ligon por vidi kaj elsxuti).
Ĝi enhavas malpli da erarojn, kaj la antaŭparolo estas plena. La
enhavtabelo funkcias sur iPad kaj aliaj PDF-legiloj. Se vi trovas
erarojn, bonvole atentigu min.
Nur estas la oficialaj vortoj kaj la vortoj de la SSV, sed mi pensas
ke tiu cxi estas tre utila (almenaux por mi). Estonte, la vortaro eble
enhavos bonlingvajn kunmetajxojn kiel kapvortojn, kaj eble
"ofialigindajn vortojn", kaj iam espereble ankaux difinojn.
Se iu volas labori kun mi pri tiu projekto, bonvole sendu retmesagxon.
Gxis,
Pace
On Dec 6, 3:05 am, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Pace Verda:> /> Ankaŭ mi sendis mesaĝon al la
> > Akademio demandante ĉu mi rajtas uzi la oficialajn difinojn en la
> > vortaro. Bedaŭrinde semajnoj pasis kaj mi ne ricevis respondon. Do
> > eble mi devos malmeti la difinojn./
>
> Tute ne. La Akademio estas laŭdifine malrapida rilate al pripensado, sed
> en la fino venos favora respondo. Mi skribos al vi aparte.
>
> Amike
>
> Renato
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
mi vidis en la litero Ĉ, ke la oficialaj difinoj de la Akademio estasmismetitaj: "ĉimpanzo" havas tiun de "ĉino" kaj tiel plu.https://docs.google.com/open?id=0B1qpO4Y66DuuNzEwYjY5N2YtMmMxYS00Y2U0LWJiZTYtMGFjOTA2ZDgwNmUz
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
Mi bedaŭras pro la eraroj.
Eric
On Dec 6, 2:02 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> ATENTU: Pace Verda!
>
> Mi ne scias ĉu nur en mia ekzemplero sed en>https://docs.google.com/open?id=0B1qpO4Y66DuuNzEwYjY5N2YtMmMxYS00Y2U0...
>
> mi vidis en la litero Ĉ, ke la oficialaj difinoj de la Akademio
> estasmismetitaj: "ĉimpanzo" havas tiun de "ĉino" kaj tiel plu.
>
> Amike
>
> Renato
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
On Dec 6, 2:02 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> ATENTU: Pace Verda!
>
> Mi ne scias ĉu nur en mia ekzemplero sed en>https://docs.google.com/open?id=0B1qpO4Y66DuuNzEwYjY5N2YtMmMxYS00Y2U0...
>
> mi vidis en la litero Ĉ, ke la oficialaj difinoj de la Akademio
> estasmismetitaj: "ĉimpanzo" havas tiun de "ĉino" kaj tiel plu.
>
> Amike
>
> Renato
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
Mi volas danki la geamikojn kiuj helpis min kun la projekto. Nun la
novaj eldonoj aperos per la jena retpaĝo: https://sites.google.com/site/bonavortaro/.
Mi ĵus aldonis version 0.0.8 (https://docs.google.com/open?
id=0B1qpO4Y66DuuNWQxZWUwYmUtODE0Yi00MTljLWEzZjAtNmNkNTA4MTYxMzlj), kiu
enhavas plurajn korektojn, do mi rekomdendas, ke ĉiu, kiu uzas antaŭan
version, elŝutu la novan.
Ĝis,
Pace Verda
Mi trafoliumis la Bonan Vortaron kaj mi tre sxatis gxin kaj pro ties
intenco kaj pro ties formo.
Tamen...estas io unuavide malgranda kaj negrava kio gxenas min, la
titolo: Bona Vortaro. Mi ja scias ke gxi venas de la verko La bona
lingvo kaj tiel plu sed leganta gxin mi ne povas eviti malagrablan
senton agacan, malsimpatian sintenon, kiu kontagxigxas al la tuta
vortaro. Kompreneble estas subjektiva afero mia, sede tamen, ni ne
malvalorigu tiajn aspektojn emociajn. Ja reklamarto (=marketiko)
konsideras gxin baza afero. Se ni vere volas krei simpatian sintenon
kaj altiri homojn al niaj postuloj ni ja devus preni en konsideron
tiun emocian flankon. Gxi ne kreu disigojn (inter bonuloj kaj
malbonuloj) sed male, gxi helpu al komuna kreemo.. Tial mi rekte
proponas alian nomon, pli simpatia laux mi: Facila Vortaro.
Fartu bone,
Pablo.
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pablo
Inviato: giovedì 8 dicembre 2011 11.12
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Bona Vortaro
Saluton,
Fartu bone,
Pablo.
--
> Se ni vere volas krei simpatian sintenon
> kaj altiri homojn al niaj postuloj ni ja devus preni en konsideron
> tiun emocian flankon.
Mi korektas min. Anstataux "postuloj" mi volis diri "tezo",
"starpunkto". Mi eraris pro influo de mia gepatra lingvo.
Pablo.
Sendube.
Amike salutas Leo
Mi provis uzi la titolon "Vortoj por Esperanto Simpla", sed mi decidis
fine ne uzi ĝin, ĉar eĉ lingvo kiu uzas nur la fundamentaj vortoj ne
estas "simpla" (sed ja pli simpla). Samas je "facila". Ankaŭ mi ne
ŝatas la vorton "vortlisto", ĉar ne simple temas pri listo. En la
libro, estas ankaŭ rekomendoj kaj difinoj apud kelkaj vortoj. Kaj eble
estonte la kvanto da difinoj kreskos. Kion vi pensas pri "Vortoj de la
Bona Lingvo", aŭ eble "Bonaj Vortoj: Eroj de la Bona Lingvo", "Bona
Vortaro: Manlibro por la Bona Lingvo", ktp.
Multe da samideanoj elŝutis la PDF kaj gratulis nin pro la projekto.
Ŝajnas ke mia celo, kiu estis reklami kaj disdoni vian bonan verkon,
ekplenumiĝas.
Amike,
Pace Verda
https://sites.google.com/site/bonavortaro/
Tio pensigis min pri "klara lingvo" (iam radioprogramo en Flandrujo).
Amike salutas Leo
> Multe da samideanoj elŝutis la PDF kaj gratulis nin pro la projekto. Ŝajnas ke mia celo, kiu estis reklami kaj disdoni vian bonan verkon, ekplenumiĝas.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
Kaj kion vi pensas pri "Bonlingvaj Vortoj". Estas simpla titolo, kaj
se la verko iam iĝos vortaro, ne necesos reŝanĝi la titolon.
Pace
Kaj kion vi pensas pri "Bonlingvaj Vortoj".
Jes. Aŭ Klarlingvaj aŭ pli mallonge "Klaraj vortoj"
Amike salutas Leo