"denove"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 18, 2009, 6:31:32 PM5/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kun granda ŝoko mi ĵus trovis la jenan linion en nia listo:

de·nov·e → re·e, nov·e

Mi ne memoris ke ni iam diskutis pri tiu vorto. Sed "denove" estas Fundamenta kunmetaĵo (to troviĝas en tiu formo kaj kun tiu signifo en la Fundamento de Esperanto). Ni mem multe uzas ĝin en niaj diskutoj. Ĝi estas tre ofta vorto en la reala lingvo, kaj ĝi tute ne estas kontraŭ-logika.

Do ni certe ne malrekomendu la vorton. Laŭ mi, ni tute ne bezonas linion pri ĝi. Maksimume ni povus havi linion kun "~", sed nur se estas bonaj argumentoj por tio.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 19, 2009, 1:38:07 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi ne memoris ke ni iam diskutis pri tiu vorto.
Fakte ni ne diskutis pri ĉiuj vortoj en la listoj. Ĉi tiu venas el unu el la originaj listoj.

ĝi tute ne estas kontraŭ-logika.
Verŝajne ne ĉiuj samopinias pri tio. Eble la elemento "de-" ne estas logike klarigebla en la signifo, kiun ĝi havas multajn fojojn.

Maksimume ni povus havi linion kun "~", sed nur se estas bonaj argumentoj por tio.
Mi tuj ŝanĝis al ~, kaj la debato estas malfermita.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
May 19, 2009, 5:36:34 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/5/19 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Kun granda ŝoko mi ĵus trovis la jenan linion en nia listo:

de·nov·e → re·e, nov·e

Mi ne memoris ke ni iam diskutis pri tiu vorto. Sed "denove" estas Fundamenta kunmetaĵo (to troviĝas en tiu formo kaj kun tiu signifo en la Fundamento de Esperanto).
     CHu vere ?  Lau la (N)PIV ghi estas Zamenhofa, sed ne Fundamenta. Mi mem ne alie memoras.  En la Universala Vortaro mi trovas ghin nek s. v. "nov/", nek s. v. "re". Relegi la Ekzercaron mi ne povas hodiau.
 
Ni mem multe uzas ĝin en niaj diskutoj. Ĝi estas tre ofta vorto en la reala lingvo, kaj ĝi tute ne estas kontraŭ-logika.
     La oftecon mi ne neas. Ankau mi ghin multfoje uzis, kvankam mi chesis ghin uzadi.
     La logikecon mi ne kaptas. La vorto impresas al mi kiel francajho (el "de nouveau" <donuvo'>). Mi scias, ke ankau en kelkaj aliaj lingvoj oni lauvorte same diras, sed tio neniel estas decidiga argumento pri taugeco en Esperanto.
 
Do ni certe ne malrekomendu la vorton.
      Pripensinde !  Mi balotus por malrekomendo.
Laŭ mi, ni tute ne bezonas linion pri ĝi. Maksimume ni povus havi linion kun "~", sed nur se estas bonaj argumentoj por tio.
     Mi konsentas, ke, pro sia firma Zamenhofeco kaj sia kutimeco, ghi ne estas por ni la plej urghe foriginda achajho. GHi ja estas en Esperanto io "klasika". Ni do povus ne havi paragrafon pri ghi. Sed, char tian ni jam havas, mi opinias, ke tie la simbolo "~" estus erariga, char ghi signifus, ke la vorton ni opinias aprobebla.

Marcos Cramer

unread,
May 19, 2009, 7:02:24 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko respondis al mi:

>> Sed "denove" estas Fundamenta kunmetaĵo (do troviĝas en tiu formo kaj kun tiu signifo en la Fundamento de Esperanto).

>
> CHu vere ?  Lau la (N)PIV ghi estas Zamenhofa, sed ne Fundamenta. Mi mem ne alie memoras.  En la Universala
> Vortaro mi trovas ghin nek s. v. "nov/", nek s. v. "re". Relegi la Ekzercaron mi ne povas hodiau.

Jen la du uzoj de "denove" en la Ekzercaro de la Fundamento:

La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis.
La juna vidvino fariĝis denove fianĉino.

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
May 19, 2009, 7:14:35 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉi tiu diskuto ŝajnas al mi havi neniun rilaton kun la lingvo, kiun ni ĉiuj parolas. La sugesto, ke la vorto “denove” ne taŭgas, eble estus havinta sencon en 1890. Nia tasko ne estas reinventi Esperanton.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 19 maggio 2009 13.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: "denove"

Renato Corsetti

unread,
May 19, 2009, 10:08:29 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

La sugesto, ke la vorto “denove” ne taŭgas, eble estus havinta sencon en 1890. Nia tasko ne estas reinventi Esperanton.

Certe ne, sed ankaŭ ne perforte devigi homojn uzi formojn, kiujn ili sentas kontraŭlogikaj. [Se oni volas tion, mi konsilas lerni la anglan aŭ la araban]

Konsiderante ĉion eble la signo ~ bone spegulas la du poziciojn: "Denove" estas bona vorto kontraŭ "se vi ne volas uzi ĝin, uzu ion alian".

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
May 19, 2009, 10:25:47 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> Ĉi tiu diskuto ŝajnas al mi havi neniun rilaton kun la lingvo, kiun ni ĉiuj parolas. La sugesto, ke la vorto “denove” ne taŭgas, eble estus havinta sencon en 1890. Nia tasko ne estas reinventi Esperanton.

Tamen plurfoje en la pasintaj monatoj mi ricevis la
impreson, ke la celo vere estas reinventi Esperanton,
au almenau tre proksima al tio. Tio, ke "denove"
aperas en la diskuto estas nur unu ekzemplo.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Direktoro de la Sekcio pri la Ghenerala Vortaro

Renato Corsetti

unread,
May 19, 2009, 11:19:49 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Tio, ke "denove"
> aperas en la diskuto estas nur unu ekzemplo.
>
"Denove " ree/denove aperas en la diskuto, ĉar Marcos malkovris ĝin en
la listo, kien ĝi envenis ĉar iu alia en la pasinteco havis dubojn pri
ĝi (eĉ ne valoras esplori el kiu listo ĝi venas).

Oni ne mortigas raciajn dubojn per la perforto de la uzado, kaj eĉ se ni
mortigus ilin nun, ili reaperus en posta generacio. Mi persone ne volas
reinventi Esperanton, sed volas kontribui teni ĝin simpla kaj logika.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
May 19, 2009, 11:20:48 AM5/19/09
to la bona lingvo
On 19 Mai, 16:25, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Tamen plurfoje en la pasintaj monatoj mi ricevis la
> impreson, ke la celo vere estas reinventi Esperanton,
> au almenau tre proksima al tio. Tio, ke "denove"
> aperas en la diskuto estas nur unu ekzemplo.

Alia ekzemplo estas "koncedi": Ghi ja estas oficiala (inkluzive de
Esperantlingva difino).

Per io tia oni kompromitas la bonlingvismon kaj al chi ties
kontrauuloj rekte pasigas la pilkon.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
May 19, 2009, 11:34:01 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Per io tia oni kompromitas la bonlingvismon kaj al chi ties
> kontrauuloj rekte pasigas la pilkon.
>
Certe tia risko ekzistas kaj estas malfacile resti maltrans la limo. Pri
"koncedi" ni povas redebati, se la nuna registraĵo ne estas bona.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
May 21, 2009, 2:24:13 PM5/21/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/5/19, Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>:

Ĉi tiu diskuto ŝajnas al mi havi neniun rilaton kun la lingvo, kiun ni ĉiuj parolas. La sugesto, ke la vorto “denove” ne taŭgas, eble estus havinta sencon en 1890. Nia tasko ne estas reinventi Esperanton.

     Nia tasko ne estas ree krei Esperanton, kvazau tiu ne ekzistus. Kontraue, ghi estas lau nia povo revenigi al Esperanto la lingvajhon de homoj dirantaj pri si, ke Esperanton ili uzas. Nu, Esperanton difinas unuflanke la Fundamento de Esperanto, aliflanke la intenco havi lingvon senesceptan kaj klaran. Aliaj kriterioj nur estas priatentindaj, kiom tiujn du ili ne kontrauas.
     Io tion kontrauanta ighas Esperanta (= "bonalingva") nek per sia ofteco en tekstoj (ofte okazas, ke speciale la plej achaj dirmanieroj subite ighas oftegaj : tion ankau pri la lingvo franca mi chiutage konstatas), nek per rekomendo fare de iu famulo au de iu akademio.
     Bedaurinde ekzistas en la Fundamento kelkaj nepraj malglatajhoj, kaj kelkaj mirigajhoj, pri kiuj demando levighas, chu ili ne estas tiaj. Spite al la Fundamento, ni ne povas rekomendi, ekzemple, ke ion trikitan oni nomu "trikoto", au ke ina dia estajho estu nomata "deino". GHis venos ia kontentiga respondo al la hieraua demando de Fabio ("Samkiel aliaj, mi tute ne komprenas, logike, la rolon de "de" en la kunmetaĵo") mi ne plene certos, chu "denove" ne estas simile malrekomendinda.
     CHar al mi la Fundamenteco tre imponas, mi tamen skribis hodiau vespere, ke ni ghin ne malrekomendu. Post repripenso, mi alighas al la propono de Renato, ke ni ghin, almenaue, klarigu, post la simbolo "~", helpe al homoj, kiuj ghin ne komprenus.
 
On 19 Mai, 16:25, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Tamen plurfoje en la pasintaj monatoj mi ricevis la
> impreson, ke la celo vere estas reinventi Esperanton,
> au almenau tre proksima al tio. Tio, ke "denove"
> aperas en la diskuto estas nur unu ekzemplo.

Andreas Kueck, reage al la jhus citita linioj, ankau en la 19-a de Majo :
 
Alia ekzemplo estas "koncedi": Ghi ja estas oficiala (inkluzive de
Esperantlingva difino).
 
     Pri "konced/i" mi hodiau havas nenian opinion. Sed tio, ke ghi aperas en la Oka Oficiala Aldono, en kiu aperas speciale multaj ne-akcepteblajhoj, neniel inklinigas min al aprobado.

 

 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages