U turn

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2011, 12:49:13 PM5/2/11
to °listo 'lbl'
Nur por informo al la denatintoj: la usona demandinto inter ĉiuj proponoj preferas la jenajn:

'returniĝejo/re-turniĝo'

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2011, 12:58:12 PM5/2/11
to la-bona...@googlegroups.com
Nur por informo al la debatintoj: la usona demandinto inter ĉiuj proponoj preferas la jenajn:'returniĝejo/re-turniĝo'

mar...@melburno.org.au

unread,
May 4, 2011, 9:25:35 AM5/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Noto: NE ekzistas en oficiala Esperanto la radikoj kaj signifoj
"regres" kaj "retro". Sed ni necese uzas ilin, char oficialaj
kunmetoj tro trelongas.
Se oni tagon post vizito al avino pluan fojon VIZITAS shin, oni
REVIZITAS shin. ("re" = ripeti la saman agon).
Oni iras de punkto A al punkto B (antauen). Se tagon poste oni iras
de A al B, oni REIRAS de A al B.
Se oni iras de B al A dorsen, "ridardante" al B, oni REGRESAS de B al A.
Se, kontraue, oni iras de B al A fronten al A, do turnighinte, oni
RETROIRAS de B al A. Oni NE povas REIRI de B al A se oni ankorau
neniam iris de B al A, char REIRI estas simpla ripeto.
Do post veturo el A al B, oni turnighas por retroiri al A, oni do
retroturnighas. "Returni" signifus fari la saman turnon duan fojon.
Estas nauzige, ke la europaj Esperantistoj (precipe de la latinidaj
lingvoj), anstatau paroli internacie, uzas en Esperanto sian propran
malpraktikan sistemon de du malsamaj signifoj por "re-". Tio devas
tormenti azianojn.
La nura ebleco por la signifo de "uoturnigho" estas "retroturnigho"
kaj "retroturnejo".
Kun amikaj salutoj, Marcel.

> Nur por informo al la debatintoj: la usona demandinto inter ĉiuj
> proponoj preferas la jenajn:'*returniĝejo/re-turniĝo*'

>
> Amike
>
> Renato
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato....@esperanto.it
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages