judaismo

1 view
Skip to first unread message

adam....@gmail.com

unread,
Feb 22, 2008, 5:36:11 AM2/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 2/20/08, Pilar Otto <pil...@online.no> wrote:
> Similaj miksitaj konceptoj vaste regas cxe "naivuloj" (realaj
> lingvouzantoj?) pri "juda": oni erare nomas la religion judaismo "judismo"
> aux "judeco"

Mi neniam renkontis 'judeco' kiam temas pri religio, sed mi konsideras
'judaismo' malkonsilinda nacilingvaĵo anstataŭ 'judismo'. Estas nur
unu religio (vaste konsiderata) ligita kun la juda etno. Etne judaj
anoj de aliaj religioj estas unuopaj, kaj nereligiaj aŭ malreligiaj
etnaj judoj ofte festas la religie judajn festojn pro kulturaj kialoj.

Ni jam havas la linion:

judaism-o = jud-ism-o

Mi preferus '=-->' ĉi tie (ĉar 'judaismo' estas el la 3-a OA.)

> oni nomas Israelon "juda sxtato"

Tio estas priskribo, ne ĝia nomo.

Mi ne scias sufiĉe pri la situacio en Barato por diri, kiel indas agi tiukampe.
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2008, 6:22:58 AM2/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

Ni jam havas la linion: judaism-o = jud-ism-o Mi preferus '=-->' c'i tie (c'ar 'judaismo' estas el la 3-a OA.)

Mi adaptis la linion.

Cetere, kiel oni diras "judismo/judaismo/la juda religio" en viaj lingvoj?

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Anna Lowenstein

unread,
Feb 22, 2008, 5:16:47 PM2/22/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi estas s’okita pro la malkovro, ke la vorto “judaismo” aperis en la 3a OA. Tia formo povus esti kreita nur de iu, kiu tute ne komprenas la principojn de vortfarado en Esperanto.

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 22 febbraio 2008 12.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) judaismo

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2008, 5:25:18 PM2/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Tia formo povus esti kreita nur de iu, kiu tute ne komprenas la principojn de vortfarado en Esperanto.

...sed bonege konas la eu'ropajn lingvojn.

amike

renato

Pilar Otto

unread,
Feb 22, 2008, 5:44:03 PM2/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Cetere, kiel oni diras "judismo/judaismo/la juda religio" en viaj
> lingvoj?

Norvege: La vorto, kiun mi lernis en la lernejo, estas "jødedom". "-dom"
estas sufikso parenca al la angla "-dom" kaj la germana "-tum", signifanta
abstraktan econ, do la traduko estus "judeco"; sed "kristanismo" estas
"kristendom". Nun tamen oni pli ofte parolas pri "det mosaiske trossamfunn"
(la mozea kredo-soci(et)o). En vortaroj estas registritaj ankaux "mosaisme"
kaj "judaisme".

Otto

Tom Juval

unread,
Feb 23, 2008, 2:26:35 AM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Cetere, kiel oni diras "judismo/judaismo/la juda religio" en viaj lingvoj?

En la hebrea "jehadut" - same kiel "judeco" (kaj ankaŭ same kiel
"judaro"). (La sufikso "-ut" similas al la E-a "-ec-", sed havas
pliajn uzojn, ŝajne.)

Amike,

Tom.

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2008, 2:59:38 AM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
"jehadut" - same kiel "judeco" (kaj ankau' same kiel "judaro").

dankon, tom!

renato

HIROTAKA Masaaki

unread,
Feb 23, 2008, 3:42:34 AM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

>Cetere, kiel oni diras "judismo/judaismo/la juda religio" en viaj lingvoj?

En la japana,
"judaja-kjoo" = juda religio,
"judaja-seisxin" = juda spirito.

Aldone la japana "judaja" signifas Judean landon, de kiu devenas ankaux
"judaja-jxin" = judo, judeano,
"judaja-minzoku" = juda gento.

Amike,

HIROTAKA Masaaki (Vastalto)

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2008, 3:56:29 AM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
"judaja-kjoo" = juda religio,
"judaja-seisxin" = juda spirito.
"judaja-jxin" = judo, judeano,
"judaja-minzoku" = juda gento.

Dankon, Hirotaka! Ec' la japana estas pli regula ol Esperanto!

Cetere, HIROTAKA Masaaki (Vastalto), kiu estas la tau'ga formo por nomi vin per nur unu el la tri vortoj per kiuj vi subskribas?

Amike

Renato

HIROTAKA Masaaki

unread,
Feb 23, 2008, 5:15:14 AM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

>Cetere, HIROTAKA Masaaki (Vastalto), kiu estas la tau'ga formo por
>nomi vin per nur unu el la tri vortoj per kiuj vi subskribas?

Nu, permesu al mi iom klarigi pri la nomoj.
"HIROTAKA Masaaki" estas mia reala nomo en reala vivo.
"Hirotaka" estas familia nomo, kaj "Masaaki" estas persona nomo.
Dume "Vastalto" estas mia plumnomo en reta vivo. Vastalto estas
lauxlitera (lauxideograma) esperantigo de mia familia nomo
"Hirotaka".

"hiro" = vasta
"taka" = alta

Jam pli ol 20 jarojn mi uzadas la plumnomon en la reto, escepte
de okazoj, kiam oni akceptas nur realan nomon. La plumnomo tre
placxas al mi.
Tial mi estos tre gxoja, se oni nomos min Vastalto. Tamen mi ne
postulas, ke oni nepre nomu min tia. Do bonvolu elekti laux via
placxo.

Amike,

HIROTAKA Masaaki (Vastalto)

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2008, 5:29:52 AM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, vastalto!

renato

adam....@gmail.com

unread,
Feb 23, 2008, 12:32:10 PM2/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 2/23/08, Tom Juval <toc...@gmail.com> wrote:
> En la hebrea "jehadut" - same kiel "judeco" (kaj ankaŭ same kiel
> "judaro"). (La sufikso "-ut" similas al la E-a "-ec-", sed havas
> pliajn uzojn, ŝajne.)

Tamen la parto antaŭ la sufikso -ut ne estas memstara vorto por 'judo' aŭ 'juda'.

En la jida ĝi estas יידישקייט jidiŝkejt (aŭ אידישקייט idiŝkejt), laŭvorte 'judeco'.

Tom Juval

unread,
Feb 26, 2008, 4:27:04 AM2/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tom:

> > En la hebrea "jehadut" - same kiel "judeco" (kaj ankaŭ same kiel
> > "judaro"). (La sufikso "-ut" similas al la E-a "-ec-", sed havas
> > pliajn uzojn, ŝajne.)

Adamo:

> Tamen la parto antaŭ la sufikso -ut ne estas memstara vorto por 'judo' aŭ 'juda'.

Ĝi jes estas la vorto (kaj por 'judo' kaj por 'juda'), iomete ŝanĝita
(el 'jehud-i') pro la kunmetado (tio estas normala afero en la hebrea
- ofte la formo de vorto ŝanĝetiĝas kiam sufikso aldoniĝas).

(Mi fakte eraretis: laŭ la vortaro la vorto estas 'jahadut' - kiu
havas pli da gramatika senco, kvankam homoj kutime elparolas ĝin kiel
'jehadut'.)

Tom.

Harri Laine

unread,
Feb 26, 2008, 11:03:29 AM2/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Cetere, kiel oni diras "judismo/judaismo/la juda religio" en viaj
> lingvoj?

En la finna gxi estas *juutalaisuus*.
(Tio analizeblas proksimume juuta-lais-uus Juda+ano+eco. Tamen, vorto
"Juuta" ne ekzistas: la filo de Jakobo estas nomata Juuda en la finna,
sed la vorto kun "t" plene adaptigxis al la finna sonsistemo.)

Aliaj rilataj vortoj finnaj:

- juutalainen (judo aux juda)
- Israel (Israelo)
- israelilainen (israelano, israela)
- heprea (la hebrea lingvo)
- heprealainen (hebreo; uzata preskaux nur en la titolo "Letero al la
hebreoj" en la kristana Biblio)

Min surprizis la sciigo de Otto, ke en Norvegujo oni pli kaj pli
parolas pri "la Mosea kredo". Tia vorto trovigxas ankaux en la finna,
sed gxi sxajnas al mi ege malnovigxinta. Gxi estas tiom nekutima, ke
mi ne scias kian stilnivelon gxi havis, aux cxu la finnaj judoj eble
nun ecx konsiderus gxin malplacxa (ili mem nomas sin "juutalainen";
pri la finnaj judoj vidu http://www.jchelsinki.fi/ (fi sv an).

La vorto "heprea" (hebrea lingvo) estas uzata ankaux metafore pri io
tute ne komprenebla, sed tio ne enhavas malsxatan nuancon, nur
akcentas malfacilecon, nekompreneblecon. Oni povas tiel diri ekz. pri
matematiko aux hxemiaj formuloj.

--
Harri

Pilar Otto

unread,
Feb 27, 2008, 2:48:45 AM2/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Margxenaj notoj.

Harri:


> Min surprizis la sciigo de Otto, ke en Norvegujo oni pli kaj pli
> parolas pri "la Mosea kredo". Tia vorto trovigxas ankaux en la finna,
> sed gxi sxajnas al mi ege malnovigxinta. Gxi estas tiom nekutima, ke
> mi ne scias kian stilnivelon gxi havis, aux cxu la finnaj judoj eble
> nun ecx konsiderus gxin malplacxa (ili mem nomas sin "juutalainen";

En Norvegujo (almenaux en Oslo, sed mi supozas, ke en la tuta lando) la
adeptoj de tiu religio insistas nomi sin "la mozea kred-soci(eto)"
(eklezio?). La kialo estas, laux mia kompreno, ke ne cxiuj judoj apartenas
al tiu religio.

> La vorto "heprea" (hebrea lingvo) estas uzata ankaux metafore pri io
> tute ne komprenebla, sed tio ne enhavas malsxatan nuancon, nur
> akcentas malfacilecon, nekompreneblecon. Oni povas tiel diri ekz. pri
> matematiko aux hxemiaj formuloj.

En tiaj kuntekstoj oni norveglingve diras "tio estas (tute) greka por mi",
versxajne memorajxo el la praktiko en la mezepokaj monahxejoj: cxe grekaj
citajxoj en latinlingva teksto oni kutimis noti: "Graecum est, non legitur"
(estas greke, oni ne legas). Hispanlingve oni diras "tio al mi sonas cxine".
Lauxdire la grekoj nomas nekompreneblajxon turka. Kaj kion diras la danoj,
eble malestime, pri io, kio sxajnas nekomprenebla kaj sensenca? "Det er det
rene Volapük" (estas la pura Volapuko)!

Otto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages