Nederlande "burcht" = fortikigita kastelo sed ne simpla kastelo.
Mi volas nur alporti donitaĵojn.
burg-o --> (fortik-a) kastelo, fortik-ajx-o
Bons’ance oni ne bezonas apartan, senrilatan radikon por c’iu variaj’o de la sama koncepto, alie la lingvo farig’us vere nelernebla. Pensu, kiom da malsamaj objektoj ni nomas “tablo” (vidu la aldonitan bildon), sed neniu (g’is nun) proponis, ke oni havu apartan vorton por ronda tablo, kvadrata tablo, unukrura tablo ktp. Ankau’ inter tasego da tuja kafo kun lakto kaj malgranda itala nigra kafo apenau’ ekzistas simileco, tamen ni nomas ambau’ “kafo”.
Lau’ mi en la plejmulto da kuntekstoj sufic’as la simpla vorto “kastelo”. (“En la urbo estas bela kastelo” ktp.) Lau’necese oni povus aldoni adjektivon au’ alian priskriban esprimon.
Kore,
Anna
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 12 novembre
2008 15.02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re:
burg-o
> Lau’ mi en la plejmulto da kuntekstoj sufic’as la simpla vorto
> “kastelo”. (“En la urbo estas bela kastelo” ktp.) Lau’necese oni
> povus aldoni adjektivon au’ alian priskriban esprimon.
Ni havas ankaux la vorton "palaco", kiu estas same fundamenta kiel
"kastelo".
Mi neniam komprenis, cxu estas esenca diferenco inter "palaco" (laux
PIV "granda luksa domo de regxo, regnestro, nobelo, ricxulo aux grava
administracio") kaj la dua, nefortikigita senco de "kastelo" (PIV:
"luksa grandsinjora domego en la kamparo"). Sxajnas esti simple tiel,
ke oni nomas "palaco" nur tiujn domegojn, kiuj en la euxropaj lingvoj
havas nomon similan (palace, palazzo, Palast...). Mi ne scias, kiel
oni elektas nomon por ekzemple araba, japana au ĉina "luksa domego".
La ekzisto de "palaco" laux mi senvalorigas la uzon de "kastelo" por
io nefortigikita. "Burgo" estas nenecesa kaj cxiam anstatauxigebla per
"kastelo", okaze de nepra precizemo per "fortikigita" aux "fortikajxa
kastelo".
Harri
Kiujn aliajn sencojn, ekster la signifokampo kastelo/fortikajho, povas havi la vorto "burgo" en Esperanto?
(La fakto ke la itala "borgo" povas signifi "vilaĝo" neniel tuŝas la signifon de la Esperanta "burgo".)
Mi neniam komprenis, cxu estas esenca diferenco inter "palaco" (laux PIV "granda luksa domo de regxo, regnestro, nobelo, ricxulo aux grava administracio") kaj la dua, nefortikigita senco de "kastelo" (PIV: "luksa grandsinjora domego en la kamparo").
Bons’ance oni ne bezonas apartan, senrilatan radikon por c’iu variaj’o de la sama koncepto, alie la lingvo farig’us vere nelernebla.
Marcos:
Kiujn aliajn sencojn, ekster la signifokampo kastelo/fortikajho, povas havi la
vorto "burgo" en Esperanto?
(La fakto ke la itala "borgo" povas signifi "vilaĝo" neniel
tuŝas la signifon de la Esperanta "burgo".)
Renato:
Kiel la posta mesaĝo de Antonio hazarde sed tre
oportune pruvis, por italaj esperantistoj "burgo" havas ĉiujn
signifojn de "borgo". Mi ne defendas tion, sed kritikas tion, sed
la situacio estas tia. Ĉiukaze mi forigos tiun pecon en "burgo".
Mi respondas:
laux fidinda etimologia vortaro, la radiko “burg-” estas atestita en la latina (en la formo “burgum”) jam en la jaro 185 p.K., kiel sinonimo de “castellum parvulum”.
Tamen, oni konsideru, ke la latina “castellum” ne egalis al “kastelo”, sed al “malgranda fortikigita loko”, kiel malpligrandigo de “castrum” (= militista kampadejo). Tial, ekzemple, kiam en Mateo 9,35 estas dirite “Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj VILAGXOJN”, en la latina teksto estas dirite “circuibat Iesus omnes civitates et CASTELLA”.
Jen kial en la itala la vorto “borgo” (kripligo de burgum) egalas al “fortikigita/ sxirmita vilagxo/ urbeto”, kontraste kun “nesxirmita/ kampara vilagxo”. Oni komparu ankaux la unuan libron de Samuelo 6,18, kie oni distingas inter “urboj fortikigitaj” kaj “nesxirmitaj vilagxoj”.
Entute, en Italio (kaj en Francio) oni emfazis precipe la logxantaran aspekton, la komunan vivon en nekampara vilagxo, tiom ke naskigxis la vorto “burgxulo” por indiki tiajn MEZKLASAJN vilagxanojn.
La germana “Burg”, kontrauxe, devenanta el la pragermana “burgus” = fortikajxo, emfazis precipe la ekziston de fortikigaj rimedoj, kaj evoluis al la precipa signifo “kastelo”, tiom ke naskigxis la vorto “Burggraf” = burgo-grafo, por indiki NOBELAN kastelestron.
Sxajne (almenaux laux PIV) en esperanto estis transprenita la germana signifo, do “kastelo”.
Kurioze, jen peco el la unua cxapitro de la romano “La Gefiancxoj” de Alessandro Manzoni, kun traduko de Battista Cadei, kie estas apudmetitaj la italaj vortoj “borgo” (urbeto, vilagxo) kaj “castello” (kastelo):
Lecco, la principale di quelle terre, giace poco discosto dal ponte, alla riva del lago: un gran BORGO al giorno d'oggi, e che s'incammina a diventar città. Ai tempi in cui accaddero i fatti che prendiamo a raccontare, quel borgo, già considerabile, era anche un CASTELLO,
Lecco, kiu estas la cxefa el tiuj lokoj, kusxas ne tre distance de la ponto, cxe l’ bordo de la lago; nuntempe gxi estas URBETO, survoje farigxi urbo. En la epoko, kiam okazis la eventoj, kiujn ni komencas rakonti, tiu VILAGXEGO, jam konsiderinda, estis ankaux KASTELHAVA,
Gxis
Antonio De Salvo
Do, eĉ sen niaj listoj en la jaro 185 p. K. ili alvenis al la sama konkludo.“burgum” jam en la jaro 185 p.K., kiel sinonimo de “castellum parvulum”.
Nu jes, la mezepokaj homoj deziris - kaj bezonis - protekton, do ili
eklogxis apud kastelo,kiu povis doni al ili tian protekton. Tiel eble
formigxis kelkaj urboj. Ne pro hazardo multaj germanaj urbonomoj finigxas
per -burg. "Bürger" origine signifas "kastelano", sed poste farigxis
"urbano", "civitano" kaj "burgxo".
Otto