flankajxoj

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 19, 2008, 4:31:54 PM11/19/08
to la-bona...@googlegroups.com
> kiam montrigxas necese sxangxi subite ventoflankon

"sxangxi ventoflankon" law mi simple ne eblas

> En la itala, la cxefaj karakterizoj de torento estas gxia neregula
> akvokvanto (de nula dum somero, gxis abundega dum vintro)

Mi akceptas "nula" nur kiel ordinalo...kiel matematikistoj uzas gxin ktp
Por la senco de la latina "nulla" esp-o simple ne (jam?) havas vorton

gxis, Ronaldo

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 19, 2008, 8:00:04 PM11/19/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> Mi akceptas "nula" nur kiel ordinalo...

Tio estas tute senbaza, kaj historie erara.

La origina formo estas "nulo" - O-vorto, kiu nomas ciferon.
Sekve la A-formo "nula" ne estas ordinalo, sed ordinara A-vorto.

Nur longe poste la Akademio aprobis uzon de la nuda radiko
"nul" kvazau ghi estus kardinalo (baza nombrovorto) simila
al "unu", "du", "tri" k.t.p. Sed plu restas la O-vorto
"nulo" kaj la regule kreita A-formo "nula", kiu plu estas
plene regula kaj ne-ordinala A-vorto.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Antonio De Salvo

unread,
Nov 19, 2008, 8:10:46 PM11/19/08
to la-bona...@googlegroups.com

1) Antonio:

> kiam montrigxas necese sxangxi subite ventoflankon

Ronaldo:


>"sxangxi ventoflankon" law mi simple ne eblas

vi pravas: pli precize oni dirus "alventan flankon"
Antonio


2) Antonio:


> En la itala, la cxefaj karakterizoj de torento estas gxia neregula
> akvokvanto (de nula dum somero, gxis abundega dum vintro)

Ronaldo:


>Mi akceptas "nula" nur kiel ordinalo...kiel matematikistoj uzas gxin ktp
>Por la senco de la latina "nulla" esp-o simple ne (jam?) havas vorton

Zamenhof:
>la utileco estos preskaux nula (laux PIV)
> bruo potenca, nula esenco (Proverbaro)

Eventuale, cxu taugus "nenia"?
Gxis
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Nov 20, 2008, 3:52:14 AM11/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| Mi akceptas "nula" nur kiel ordinalo...kiel matematikistoj uzas gxin ktp
Por la senco de la latina "nulla" esp-o simple ne (jam?) havas vorton
Kio pri "nenio" aŭ "senefika"? Ĉu mi ne komprenas la senco de "nulla"?

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 20, 2008, 4:19:25 AM11/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> "sxangxi ventoflankon" law mi simple ne eblas

Nu, ĉio estas relativa, ĉu ne? Ĉi-kaze miaopinie temas pri la ventoflanko
relativa al la ŝipo.

Amike salutas
Leo

Nicolas Gaufillet

unread,
Nov 20, 2008, 7:02:33 AM11/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,

kio pri "nenioma" anstatauh "nula" ?

Amike, Niko

2008/11/20 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>



--


l'esperanto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/

ro-esp

unread,
Nov 21, 2008, 6:27:58 AM11/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
From: "Nicolas Gaufillet"

> kio pri "nenioma" anstatauh "nula" ?

nu, eble "neniom da" , se vi kaptas la nuancon


2008/11/20 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

> Ronaldo:
>
> > Mi akceptas "nula" nur kiel ordinalo...kiel matematikistoj uzas gxin
> > ktp


> *Por la senco de la latina "nulla" esp-o simple ne (jam?) havas vorton*


>
> Kio pri "nenio" aŭ "senefika"? Ĉu mi ne komprenas la senco de "nulla"?


Kom mi scias, gxi havas la sencon de angla "no" (sed ne de "ne"), NL-e
"geen" DE-e "kein". sur jugxeja muro foje legeblas "sine iustitia nulla pax"
T.e. "sen justi/eco **** paco"

pri la argumento ke "nul" ne estis normala cifero: esperanto ne havas
esceptojn escepte de..
Kiumaniere la matematikistoj do priparolu pri la afero sen uzi la vorton
"nula"?

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2008, 2:08:15 PM11/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
T.e. "sen justi/eco **** paco"
sen justeco neniu paco
sen justeco ne estas paco

amike

renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages