--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
>Sed kion oni proponus anstatauxe?
Mi ne vere havas ideon. En la araba temas pri unu el tiu onomatopeaj
duobligitaj vortoj: harhar (por la verbo) au' harir por la substantivo.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Katoj blekas diversmaniere, ne ĉiam ronrone. Eble la vorto "ronroni"
estas tamen akceptebla, malgraŭ la marko ĉe PIV?
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di adam....@gmail.com
Inviato: sabato 27 ottobre 2007 21.38
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: ronroni
Vere mi tre sxatas la onomatopean "ronroni".
Bone ankaux pri "kracxospiri".
Kaj Z. iom strange diris "la kato sxpinas".
... tamen mi ne estas lingvofakulo
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
>Kaj Z. iom strange diris "la kato sxpinas".
Mi kontrolis en la vortaroj kaj trovis la kialon. La itala "fare le
fusa" havas la saman etimologion.
S'ajnas ke la bruo memorigas la bruon de s'pinilo (fusa = mezepoka
pluralo de fuso en la itala).
Tamen ni c'iuj volas teni "ronroni". Maksimume mi povas aldoni la
ekvivalenton "= sxpini".
Tio s'ajnus al mi tre stranga! Eventuale oni povus diri "Murmuri kiel
s'pinrado" au' simile.
Anna
J-K:
>Kaj Z. iom strange diris "la kato sxpinas".
Mi kontrolis en la vortaroj kaj trovis la kialon. La itala "fare le
fusa" havas la saman etimologion.
S'ajnas ke la bruo memorigas la bruon de s'pinilo (fusa = mezepoka
pluralo de fuso en la itala).
Tamen ni c'iuj volas teni "ronroni". Maksimume mi povas aldoni la
ekvivalenton "= sxpini".
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
< renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Laux mi nenion. "Ronroni" estas same onomatopea kiel "miauxi". En la norvega
"ronroni" estas "male", infinitivo plursenca, sed mi supozas, ke la aktuala
signifo estas "mueli". En la sveda, laux mia scio, estas "spinna", kiu
signifas "sxpini". En la hispana estas "ronronear".
Mi reagas kontraux la PIVa "surdan", latinidismo por "senvocxa". "Surda" ja
signifas "sen auxdkapablo"!
Otto
" Bleki"Ne! "Katbleki" estus "miauxi".Otto
>En tiuj diskutoj mia baza demando cxiam estas: cxu oni bezonas pli
>da tempo por lerni la forigendajn neologismojn aux pli da tempo por
>alkutmigxi al la novaj signifoj por aliaj pli bazaj vortoj.
Tio certe estas unu el la problemoj, sed ofte, se la samsignifa
esprimo konsistas el konataj vortoj, devus esti pli facile kompreni
la sencon de la esprimo. Ne povas esti dubo, lau' mi, ke
infan-kuracisto estas pli facila ol pediatro.
Amike
Renato
>
>Detlef K
>
>
>On 10/28/07, Renato Corsetti
><<mailto:renato....@gmail.com>renato....@gmail.com> wrote:
>
>J-K:
>
> >Kaj Z. iom strange diris "la kato sxpinas".
>
>Mi kontrolis en la vortaroj kaj trovis la kialon. La itala "fare le
>fusa" havas la saman etimologion.
>
>S'ajnas ke la bruo memorigas la bruon de s'pinilo (fusa = mezepoka
>pluralo de fuso en la itala).
>
>Tamen ni c'iuj volas teni "ronroni". Maksimume mi povas aldoni la
>ekvivalenton "= sxpini".
>
>Amike
>
>Renato
>
>
>
>~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
>IT-00036 Palestrina, Italujo,
><<mailto:renato....@esperanto.it> renato....@esperanto.it>
>~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>
>
>
>
>--
>
>Esperanto Office Hours: Open Friday night to Tuesday at noon. Closed
>Wednesdays and Thursdays
>Esperanto
>grammar
><http://web.mit.edu/esperanto/courses/iap/textbook.pdf>http://web.mit.edu/esperanto/courses/iap/textbook.pdf
>
>TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada
>Auskultu: <http://www.radioverda.com>www.radioverda.com
>http://radioaktiva.esperanto.org.uy/
>Laux mi nenion.
Bone.
>En la sveda, laux mia scio, estas "spinna", kiu signifas "sxpini".
Do Zamenhof ne tute inventis.
>Mi reagas kontraux la PIVa "surda", latinidismo por "senvocxa".
>"Surda" ja signifas "sen auxdkapablo"!
Mi registris tion.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>> Kaj Z. iom strange diris "la kato sxpinas".
>
> Mi kontrolis en la vortaroj kaj trovis la kialon. La itala "fare le
> fusa" havas la saman etimologion.
Ankaux en la finna katoj nepre "sxpinas" kaj la deveno de la vorto
estas tute evidenta, se oni iam auxdis la sonon de radsxpinilo, kiun
cxiu kampara infano cxi tie konis antaux cent jaroj. Bildojn pri tia
sxpinilo kaj tia sxpinado, ankoraux praktikata kiel sxatokupo, vidu
ekz. cxi tie
http://www.kaspaikka.fi/savonlinna/KEHRAYSSIVUT/
http://www.kaspaikka.fi/savonlinna/KEHRAYSSIVUT/KEHRAAMINEN.htm
Sed versxajne tre malmultaj nunaj infanoj iam auxdis tiun teknikan
sonon, por ili "kehrätä" apenaux plu signifas ion alian ol la katan
plezurmurmuradon, kvankam la vorto ankoraux estas uzata en la
fadenfara senco, ankaux per la modernaj industriaj masxinoj.
Sxajnas ke en aliaj lingvoj la vortoj por "sxpini" havas tiom da aliaj
signifoj kaj precipe mankas la sona tradicio, ke ne plu eblas vere
revivigi la Zamenhofa uzon.
Por mi vortoj kiel "ronroni", "ululi", "hurli", "lirli", "susuri",
"murmuri", "tiktaki" ks. estas senproblemaj, eble pro tio, ke mia
propra lingvo estas plenplena de similaj sonimitaj vortoj, oni povas
krei tiajn preskaux senfine. Eble tial mi rilatas al ili kiel al
senpere kompreneblaj vortoj kaj ne vidas ion serioze diskutindan en
ili, cxu fundamentaj, cxu oficialaj, cxu momentaj proponajxoj. Tamen
jes, mi povas vidi problemon ekz. en iu PIV-a difino: ekz. PIV-2000
diras, ke strigoj ululas, kio sxajnas al mi stranga, cxar strigoj
faras diversajn sonojn, sed ululadon mi tute ne konsideras tipe striga
bleko.
Do, mi permesas al katoj ronroni.
Amike
Harri
>mi permesas al katoj ronroni.
Bone, kaj ni kun vi. (Cetere konfirmig'as, ke Zamenhof ne estis
senkiala en siaj inventoj)
Gratulojn pro la valora esploro "la bona lingvo".
J-K. Rinaldo el Pasdova.IT.EU
Mi ie legis ke "strigoj grakas" ... cxu?
J-K. Rinaldo el Padova.IT.EU