efervesko?

4 views
Skip to first unread message

Harri Laine

unread,
Jul 1, 2014, 4:12:06 AM7/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi legis en Vikipedio, pri Kongo, en la artikolo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Demokratia_Respubliko_Kongo

"Post kelkaj jaroj de naciista efervesko post la Dua Mondmilito la 4an
de januaro de 1959 la belga registaro anoncis agnoskon de la
sendependo de Kongo kaj decidis fiksi la daton de la 30a de junio de
1960 por la sendependo post negocado en Bruselo."

La frazo estas kritikinda jam simple pro nenecesa komplikeco, sed mian
atenton kaptis la vorto "eferveska", nekonata al mi. PIV havas la
radikon, en verba kapvorto "eferveski", kaj opinias ĝin evitinda:

efervesk/i (ntr) (evi) = ŝaŭmi

En la Tekstaro la radiko aperas kvinfoje. Unu el la fojoj eĉ ŝajnas
iel rilati al konkreta ŝaŭmado, la aliajn mi interpretas kiel ian
(junecan) fervoron aŭ (figuran) kirliĝon.

Ĉu jen io por nia listo?

Eble iuj el vi pli bone konas la vorton kaj povas proponi taŭgan
rekomendon. Aŭ ĉu la PIVa linio sufiĉas?

Amike
Harri




--
Harri LAINE

Renato Corsetti

unread,
Jul 1, 2014, 4:25:09 AM7/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Harri (citante PIV-on):
|  efervesk/i (ntr) (evi) = ŝaŭmi

|   Eble iuj el vi pli bone konas la vorton kaj povas proponi taŭgan rekomendon. Aŭ ĉu la PIVa linio sufiĉas?

En la itala tia vorto (effervescente) estas chefe uzata en la adjektiva formo kaj la senco estas 'vigl-a', 'vigl-e gaja', kaj pri kuraciloj 'solvighanta en akvo produktante veziketojn, kvazau ghi bolus'. Etimologie: el la latina "elboli". Kunligita, ekzemple, kun la esperanta vorto "fervoro".

Eble iu pli eferveska/vigla ol mi povas produkti pli kompletan linion.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Jul 4, 2014, 6:13:31 AM7/4/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
En la franca kiam temas pri figura senco, oni uzas "effervescence" lau la senco "(granda) agitiĝo, ekscitiĝo".
Amike, Pje.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jul 4, 2014, 10:55:41 AM7/4/14
to la-bona...@googlegroups.com
mi trankvile proponus: ekbolanta, ekboliĝanta, ekagitiĝanta.                                                                                       Amike,                                                                                                                                                                       Thu


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 4, 2014, 11:43:37 AM7/4/14
to la-bona...@googlegroups.com
En la itala la vorto precize indikas la stato de likvaĵo, kiu surface fariĝas
gaso... ĝenerale la vorto rilatas al vaporiĝanta akvo.
Nur figurasence oni povas ĝin uzi kiel homaj kvalitoj 'vigl-a', 'vigl-e gaja',
'ekscitita'.
Esence ĝi estas kemia kvalito, do scienca vorto.
Mi supozas ke estas simile en aliaj lingvoj.

Estas ankaŭ substancoj, kius pasas rekte de la solida konsisto al gasa konsisto.
Tiu miksa stato en la itala oni diras 'sublimazione' (angle sublimation).
Ankaŭ ci vorton oni uzas figurasence en psikologio.

J-K Rinaldo
> mi trankvile proponus: ekbolanta, ekboliĝanta, ekagitiĝanta.
>
> Amike,
>
> Thu
>
>
> 2014-07-04 17:13 GMT+07:00 Pjer <pjer-...@voila.fr>:
>
>> En la franca kiam temas pri figura senco, oni uzas "effervescence" lau la
>> senco "(granda) agitiĝo, ekscitiĝo".
>> Amike, Pje.
>>
>> Le mardi 1 juillet 2014 10:25:09 UTC+2, Renato Corsetti a écrit :
>>>
>>> En la itala tia vorto (effervescente) estas chefe uzata en la adjektiva
>>> formo kaj la senco estas 'vigl-a', 'vigl-e gaja', kaj pri kuraciloj
>>> 'solvighanta en akvo produktante veziketojn, kvazau ghi bolus'. Etimologie:
>>> el la latina "elboli". Kunligita, ekzemple, kun la esperanta vorto
>>> "fervoro".
>>>
>>> Eble iu pli eferveska/vigla ol mi povas produkti pli kompletan linion.
>>>
>>> Amike
>>>
>>> Renato
>>>
>>> ~~~
>>>
>>> *renato corsetti*
>>> *renato....@gmail.com*
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages