Geamikoj,
Antaŭ la novaj juraj kunvivaj kontraktoj inter homoj de sama sekso en multaj landoj, anstataŭ "ge" (kiu temas pri kuniĝo de malsamseksuloj), kiu prefikso jam estas uzata por difini peredziĝan paron de viro kun viro aŭ virino kun virino? Aŭ ĉu ĝi (ankoraŭ) e ekzistas en Esperantujo?
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Mi kredas, ke "ge" esprimas aron de personoj de ambaù seksoj sendepende de edzigho,
ekz. geamikoj, gefiloj...
Mi ankaù kredas, ke, en la germana, "ge" esprimas aro de ichaj aù inaj personoj aù ambaù, do sendepende de sekso.
gxis, Ronaldo N
Ronaldo.
--
Jean Claude:
| | Se "ge-" kun pluralo signifas viro kaj virino, "ge-" sen pluralo signifas viro aŭ virino.
Mi emas samopinii. “ge-patr-o” laŭ la analizmetodo de Pjer: tiu “(aĵ-o), kiu estas “patr” de ambaŭ seksoj, alivorte aŭ patro aŭ patrino, ĉar en la realo ne estas estaĵoj samtempe patro kaj patrino.
Mi ne scias, ĉu Pjer povas konsenti.
Amike
Renato
--------------
renato corsetti
Kiel oni nomas la personon kiu estas patro aŭ patrino?
Se "ge-" kun pluralo signifas viro kaj virino, "ge-" sen pluralo signifas viro aŭ virino.
| "Patro aŭ patrino" aŭ "gepatrano".
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org
--
--
Do la traduko de la franca vorto "fratrie" devas esti "gefratanaro".
> Renato: Mi ne scias, ĉu Pjer povas konsenti.
Mi konsentas kun Marcos, gepatrano, ankaù gefratano, estas klara.
Eble malgepatroj kaj malgefratoj estus uzeblaj.
Sed samgepatranaro aperas balastaĉe al mi.
Ronaldo.
Jen kio diras la Fundamento (UV):
, ne temas pri problemo rilatanta pluralojn aŭ singularojn.
Per si mem, ge signifas "la du seksoj kunigitaj".
Do, "ge" neniam povas esti uzata kiel seksneŭtriga prefikso...
gxis, Ronaldo N
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Marcos CramerVerzonden: zaterdag 15 juni 2013 13:48Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Chu ekzistas speciala prefikso por difini edzighecon de viro kun viro kaj virino kun virino?
Mi ankorau tute konsentas kun:Se "ge-" kun pluralo signifas viro kaj virino, "ge-" sen pluralo signifas viro aŭ virino.Tio estas la normala logiko de lingvouzanto, kiu unue lernis, ke gepatro signifas "patroj kaj patrinoj".La supozo de Marcos, ke lingvouzanto lernas unue ke gepatro signifas "patro" au "patrino" estas tute hipoteza kaj ege ne-vershajna.Ju pli oni striktmasonas la logikon de vortkreadop, des pli granda estas la risko, ke lingvouzanto ne plu komprenas.Por gardi facilan lerneblecon de la vorto por "patro au patrino", tre komunuza ideo, mi pledas por ghia derivado el "gepatroj" kaj ne inverse.
Pjer:
| Mi konsentas kun Marcos, gepatrano, ankaù gefratano, estas klara.
Pri tio ni ĉiuj consenta [sed la probelmo estas ke ‘gepatrano’ estas pli malbela ol ‘gepatro’].
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: PjerVerzonden: maandag 17 juni 2013 12:06
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) Chu ekzistas speciala prefikso por difini edzighecon de viro kun viro kaj virino kun virino?
Johan skribis > Ju pli oni striktmasonas la logikon de vortkreado, des pli granda estas la risko, ke lingvouzanto ne plu komprenas.
--
| Ĉar mia rolo kiel Akademiano estas defendi la tradician Esperanton kaj labori por unueca lingvouzo, mi certe ne propagandos ĉi tiun solvon.
Andrea:
| Bedaŭrinde mi devas elrevigi vin, kara Renato.
Vi ne sukcesas, ĉar ĉi tiu problemo estas jam tre debatita kaj la sola solvo, kiun parolantoj iomete alprenis estas ‘gepatro’. Ni daŭrigu la debaton.
| Cetere, kiel ne uzi "naskinto"???
aŭ ‘genrinto’-
| Ĉu ne eblus uzi novajn vortojn kiel,
ekzemple, "parento"?
Se vi volas uzi novan radikon, alprenu la araban “ŭalido” ankaŭ en la formo “valido”, sed mi ne konsilas tion, ĉar tio portus nun al vir-parento/vir-valido kaj parentino/validino. Do, necesas pensi kaj esperimenti.
| Ĉu vi rimarkis ke "gepatro" ekzistas jam en Wiktionary kaj en Wictionnaire ?
Resume:
gepatrano: ne
gepatrparano, gepatdupoano, gepatrarano: teorie akcepteblaj, sed ege ege strangaj
malido: ne
malfilo: jes
naskinto: jes
nova radiko: miaopinie tio estus la preferinda solvo
| La germana interlingvistika asocio GIL eldonas sian (*) germanlingvan version."
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Dankon, Lucas, pro via mesaĝo. Ĉar pasis iom da tempo de la diskuto pri ĉi tio, ĉu vi bonvolus resumi la proponon de Markos, kiun vi aprobas.
Amike
Renato
Dankon, Lucas, pro via mesaĝo. Ĉar pasis iom da tempo de la diskuto pri ĉi tio, ĉu vi bonvolus resumi la proponon de Markos, kiun vi aprobas.
Saluton,
Mi kredas, ke "ge" esprimas aron de personoj
de ambaù seksoj sendepende de edzigho,
ekz. geamikoj, gefiloj...
Mi ankaù kredas, ke, en la germana, "ge" esprimas
aro de ichaj aù inaj personoj aù ambaù, do sendepende de sekso.
"Geschwister" en la germana (kiel "fratrie" en la franca)
indikas aron de fratoj aù/kaj fratinoj.
Amike;
Daniel2013/4/16 Josenilton <jota...@gmail.com>
Geamikoj,
Antaŭ la novaj juraj kunvivaj kontraktoj inter homoj de sama sekso en multaj landoj, anstataŭ "ge" (kiu temas pri kuniĝo de malsamseksuloj), kiu prefikso jam estas uzata por difini peredziĝan paron de viro kun viro aŭ virino kun virino? Aŭ ĉu ĝi (ankoraŭ) e ekzistas en Esperantujo?
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Saluton!
Mi cerbumis... Kaj mi demandas: ĉu "vir-paro" kaj "virin-paro" estus kontentiga?
Frate, Leandro
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
| Mi cerbumis... Kaj mi demandas: ĉu "vir-paro" kaj "virin-paro" estus kontentiga?