"kaustika"

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jun 8, 2012, 8:59:46 AM6/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
PIV enhavas la neoficialan vorton "kaŭstika" kun la difino "tia, kia detruas la histojn". En ReVo, ĝia difino estas "brulanta, kaŭteriza, mordanta". Fakte, "kaŭteriz/i" estas Fundamenta, kaj laŭ la tieaj tradukoj (ekzemple la germana "ätzen") ĝi povus ŝajni bona bazo por tute eviti la neoficialan "kaŭstik/a". Aliflanke, ŝajnas ke "kaŭterizi" praktike estas uzata ĉefe en medicina senco de kontrolita detruado de histo per varmego aŭ foje per ĥemiaĵoj, dum "kaŭstika" estu uzata nur por ĥemiaĵoj detruantaj histon, kaj tio sendepende de tio, ĉu temas pri kontrolita medicina apliko, ĉu pri tute nekontrolita akcidento kun tia ĥemiaĵo aŭ simple pri eco de ĥemiaĵo sendepende de ia apliko.

Oni povas elturniĝi ankaŭ per metaforaj uzoj de bazaj radikoj kiel "mord/" aŭ "brul/" ("morda", "brula", "brulvunda" kaj simile), sed al mi ŝajnas preferinde ke oni havu ankaŭ iun nemetaforan manieron priskribi tiun econ de ĥemiaĵoj.

Ĉu eble la neoficiala "kaŭstika" estas oficialiginda?

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jun 8, 2012, 10:01:36 AM6/8/12
to la-bona...@googlegroups.com, lbl - Anna kaj Mati Pentus, lbl - Vastalto, lbl - Johan Kohler, lbl - Arko, Cho Chaoming, lbl - SONG Ho-young, lbl - Cvi Solt, lbl - Harri Laine, kjeŭ - ngoclan, lbl - Leo De Cooman
Markos:
>   Ĉu eble la neoficiala "kaŭstika" estas oficialiginda?
Ne, laŭ mi. En la araba oni diras kaj "morda" kaj "bruliga". Oficialigi tian radikon uzeblan nur kunla vorto "sodo", estas laŭ mi signo de nebridebla eŭropcentreco.

Cetere, kiel oni diras "kaŭstika" kaj "kaŭstika sodo" en la ĉina, japana, vjetnama, ktp. ?

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Vastalto

unread,
Jun 8, 2012, 10:49:43 AM6/8/12
to la-bona...@googlegroups.com
En la japana:

kaŭstika =
1. huŝoku-sei no (腐食性の)[~ mord+ec+a],
2. ka-sei no (苛性の)[~ sever+ec+a],
3. ŝooŝku-sei no (焼灼性の)[~ kaŭteriz+ec+a]

kaŭstika sodo = ka-sei sooda (苛性ソーダ)

Amike

Vastalto


Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:

Renato Corsetti

unread,
Jun 9, 2012, 2:45:53 PM6/9/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Vastalto!

Renato

Leo De Cooman

unread,
Jun 10, 2012, 6:22:47 AM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 8/06/2012 14:59, Marcos Cramer schreef:

Ĉu eble la neoficiala "kaŭstika" estas oficialiginda?
Laŭ mi, ne.

Cetere, ĉu iu komprenas jenan klarigon en PIV:
kaŭstiko Surfaco, kiu entenas lumradiojn refraktitajn aŭ reflektitajn.
?
La signifo de la radiko en "kaŭstiko"  ŝajnas al mi malsama de tiu en "kaŭstika". Tio ne taŭgas.

En la franca oni nomas la ĥemiaĵon KOH "potasse caustique". En la nederlanda ni diras "bijtende potas" (laŭvorte: mordanda potaso - potaso estas fundamenta kaj laŭ PIV signifas KOH).
Kompreneble la vorto "mordanta" estas metafora en tiu senco. En la nederlanda ĝi estas ofte uzata por indiki, ke iu substanco estas danĝera por histoj.

Ĉu taŭgas:   kaŭstika --> histodetrua, histodifekta
?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2012, 6:30:27 AM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
|   Ĉu taŭgas:   kaŭstika --> histodetrua, histodifekta?
Mi kredas, ke ni alproksimiĝas al la solvo pri "kaŭstika". Ni povus ankaŭ aldoni "morda" por pli normala uzo.

Amike

Renato Corsetti

unread,
Jun 10, 2012, 6:33:23 AM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Cetere, ĉu iu komprenas jenan klarigon en PIV:
kaŭstiko Surfaco, kiu entenas lumradiojn refraktitajn aŭ reflektitajn. ?
La signifo de la radiko en "kaŭstiko"  ŝajnas al mi malsama de tiu en "kaŭstika". Tio ne taŭgas.
Per tio malfermiĝas nova diskutfadeno pri la eventuala fortraduko de "kaŭstik-o", kiu al neteĥnikisto kiel mi ŝajnas tute ne rilata al "kaŭstika".

Leo De Cooman

unread,
Jun 10, 2012, 6:47:44 AM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 10/06/2012 12:30, Renato Corsetti schreef:
Leo:
|   Ĉu taŭgas:   kaŭstika --> histodetrua, histodifekta?
Mi kredas, ke ni alproksimiĝas al la solvo pri "kaŭstika". Ni povus ankaŭ aldoni "morda" por pli normala uzo.

Mi ĵus vidis, ke "histo" estas neoficiala.
Eble "hist" estas oficialiginda radiko.
En la nederlanda ni diras "weefsel" (laŭvorte "teksaĵo"), supozeble metafore.

Amike salutas Leo

Marcos Cramer

unread,
Jun 10, 2012, 6:48:17 AM6/10/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:

Eble "hist" estas oficialiginda radiko.

Mi emas konsenti.

Amike,
Markos

Pjer

unread,
Jun 10, 2012, 5:21:44 PM6/10/12
to la bona lingvo
Kaŭstika:
Ŝajnas ke brulvunda havas sencon tre simila al la grekdevena vorto:
Kaustikos.
Pjer.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages