Ekslibriso

2 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Aug 14, 2010, 3:58:06 AM8/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

Okazas diskuto en Facebook pri “Ekslibriso”, ĉar iu skribas, ke li trovis en La Bona Lingvo la proponon “Libromarko”. Alia proponas “Posedantomarko”.

 

Se mi legus en iu novelo aŭ romano: “Li malfermis la libron kaj trovis tie la libromarkon de la forpasinta grafo”, ĉu mi komprenus pri kio temas? Fakte, en la angla “bookmark” estas tiu indikilo, kiun oni lasas en la libro por retrovi sian paĝon, do mi verŝajne pensus pri tio.

 

Kaj se mi legus, “Li malfermis la libron kaj trovis tie la posedantomarkon de la forpasinta grafo”, mi pli bone komprenus, sed verŝajne mi pensus pri stampo aŭ simile, ne pri tiu folieto, kiun oni gluas en la unuan paĝon. Do, kiel solvi la aferon? Mi certe ne opinias, ke “ekslibriso” estas la ĝusta solvo!

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2010, 4:46:28 AM8/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne memroas, ĉu ni diskutis pri ekslibris-o.

 

Mi povus aldoni “posed-ant-o-mark-o”, sed eble ankaŭ “posed-ant-o-foli-o” aŭ “libr-o-foli-o” aŭ “libr-o-mark-foli-o” povus funkcii.

 

Kiel oni diras tion en aliaj lingvoj?

 

Amike

 

Renato

Andreas Kueck

unread,
Aug 14, 2010, 4:51:29 AM8/14/10
to la bona lingvo
On 14 Aug., 09:58, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:

> Do, kiel solvi la aferon? Mi certe ne opinias, ke “ekslibriso” estas la ĝusta solvo!

Laumiaopinie "ekslibriso" estas uzebla lau Regulo 15 = la ora regulo
de la bonlingvistoj ;-)

Se mi tamen volus eviti tiun fremdvorton, mi eble vortigus jene
(ekzempla frazo):

La "el la libroj de"-etikedo jam ne estis trovebla.

--
Andreas Kueck

Anna Lowenstein

unread,
Aug 14, 2010, 6:17:22 AM8/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Prenante la ideon de Andreas, ĉu “Posedanto-etikedo” (aŭ prefere “etikedo de la posedanto”)?
Mi pensas ankaŭ pri “posedanto-slipo”, “posedanto-folieto”.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andreas Kueck
Inviato: sabato 14 agosto 2010 10.51
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Ekslibriso

--
Andreas Kueck

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Aug 15, 2010, 10:23:31 AM8/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mia scio, la kutima Esperanta esprimo por traduki la anglan "bookmark" estas "legosigno".

Pro la influo de la angla lingvo (mi mem loĝis en Britujo dum ses jaroj), mi verŝajne estus kompreninta "libromarko" kiel "legosigno" kaj ne kiel "ekslibriso", se la kunteksto ne estus helpinta al mi. Sed antaŭ ĉi tiu diskuto mi eĉ ne sciis pri la ekzisto de ekslibrisoj (mi neniam vidis tian markon en libro), do jam pro tio mi verŝajne estus havinta malfacilaĵojn kompreni ĝin ĝuste. (Kompreneble ankaŭ "ekslibriso" mi ne komprenus antaŭ ĉi tiu diskuto).

Ĉiuokaze, mi ne konsideras "libromarko" malbona alternativo al "ekslibriso". Sed ankaû "posedantomarko" povas esti bona alternativo. Prefere ni menciu ambaŭ en nia linio pri "ekslibriso".

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Aug 15, 2010, 11:17:03 AM8/15/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

> Ĉiuokaze, mi ne konsideras "libromarko" malbona alternativo al "ekslibriso". Sed ankaû "posedantomarko" povas esti bona alternativo. Prefere ni menciu ambaŭ en nia linio pri "ekslibriso".

 

Nun ni provizore mencias ambaŭ kaj ankaŭ la lastan proponon de Anna “posedantoslipo”.

 

Amike

 

Renato

 

Pjer

unread,
Aug 15, 2010, 5:36:40 PM8/15/10
to la bona lingvo
Ĉu paĝmarko ne estus pli komprenebla ol libromarko? aŭ legadfinmarko?
paĝretrovilo? Kondiĉe, ke mi bone komprenis pri kio temas.

Anna Lowenstein

unread,
Aug 16, 2010, 2:03:45 AM8/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi preferus "paĝindikilo".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: domenica 15 agosto 2010 23.37


A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Ekslibriso

Ĉu paĝmarko ne estus pli komprenebla ol libromarko? aŭ legadfinmarko?


paĝretrovilo? Kondiĉe, ke mi bone komprenis pri kio temas.

--

renato corsetti

unread,
Aug 16, 2010, 2:41:18 AM8/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:

> Ĉu paĝmarko ne estus pli komprenebla ol libromarko? aŭ legadfinmarko?
paĝretrovilo? Kondiĉe, ke mi bone komprenis pri kio temas.

Fakte vi pensas pri alia aĵo. Ekslibriso estas folieto kun subskribo aŭ bildo, kiun oni engluas en librojn por montri ke ili apartenas al difinita homo.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Aug 16, 2010, 2:43:41 AM8/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Mi preferus "paĝindikilo".

Ni ne bezonas linion pri tio, krom se ekzistas aliaj manieroj malpli bonaj nomi tiun aĵon en Esperanto.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages