Pri "vakero"

0 views
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Feb 28, 2008, 7:59:57 PM2/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Dankon al Renato por la bonvenigo !  Pri miaj rimarkoj sub la "Oficialecindikoj" mi ne konsciis, ke tiuj aperos kiel unu ordinara mesagho. Mi obeeme strebos al mesaghoj mallongaj kaj unutemaj, kvankam tio iel malsimplige  la mesaghojn plimultigas.
_________________________
 
     Chu mi prave divenas, ke "=" signifas : "ankau jene oni povas diri", dum "-->" signifas : "la antaue venantan formon ni rekomendas ne uzi, sed anstatauigi per la jena" ?
 
     Se tiel estas, ni nepre devas post "vakero" havi la duan el tiuj simboloj, ne la unuan. Ja "vakero" estas el la hispana same ne-enlasebla ne-tradukitajho kiel estus "kovbojo" el la angla au "vashero" au "buviero" el la franca.
 
     Mi en la nuna momento preferus tradukon per "(rajd/ant/a )bov/((ar/)o/gard/)ist/o", se per la krampoj rondaj oni atentigas, ke la interkrampajn partojn oni uzu au ne uzu lau la kunteksto kaj lau la precizo de la signifo. En terminaron mi enmetus la formon plenan. Por ofta menciado de tiaj homoj en iu rakonto mi rekomendus la plej mallongan.
 
 
2008/2/27, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Bonvenon al Francisko Simonnet[...]!

Ni kutimas en c'i tiu listo trakti lau'eble mallonge lau'eble nur unu vorton en c'iu mesag'o. Mi lau'grade dividos vian alian longan mesag'on (vi rajtas je g'i, c'ar vi j'us envenis) en plurajn unuopajn mesag'ojn, kiujn mi respondos lau'grade.

Nun pri vakero kaj vesterna.

Ni havas la jenajn liniojn en niaj listoj:

vaker-o = rajd-bov-ist-o, (rajd-ant-a) bov-ist-o, bov-gard-ist-o
[...]En la unua ni proponas kelkajn alternativojn al "vakero", interalie "bovisto", kiun vi mem proponis.

Renato Corsetti

unread,
Feb 29, 2008, 3:58:59 AM2/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Chu mi prave divenas, ke "=" signifas : "ankau jene oni povas diri", dum "-->" signifas : "la antaue venantan formon ni rekomendas ne uzi, sed anstatauigi per la jena" ?

Jes.


Se tiel estas, ni nepre devas post "vakero" havi la duan el tiuj simboloj, ne la unuan.

Fakte uzi la unuan au' la duan estas c'iam malfacila decido. Nun ni havas la unuan (=). Kion opinias la aliaj listanoj?


Mi en la nuna momento preferus tradukon per "(rajd/ant/a )bov/((ar/)o/gard/)ist/o"

Tio estas tre malfacile enmetebla. Ni kutimas abundi je samsignifaj'oj.

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

ts

unread,
Feb 29, 2008, 8:59:11 AM2/29/08
to la bona lingvo
> >Se tiel estas, ni nepre devas post "vakero" havi la duan el tiuj
> >simboloj, ne la unuan.
>
> Fakte uzi la unuan au' la duan estas c'iam malfacila decido. Nun ni
> havas la unuan (=). Kion opinias la aliaj listanoj?

Ankau lau mi devus esti ->
char se oni pensas, ke ne estas problemo uzi "vakero" tiam
kial oni ne uzu "bergxero" au ion similan anstatau shafisto?

Thierry

frasimo

unread,
Feb 29, 2008, 5:55:55 PM2/29/08
to la bona lingvo


On Feb 29, 9:58 am, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Francisko:
>
> >Chu mi prave divenas, ke "=" signifas : "ankau jene oni povas diri",
> >dum "-->" signifas : "la antaue venantan formon ni rekomendas ne
> >uzi, sed anstatauigi per la jena" ?
>
> Jes.
[...]
> >Mi en la nuna momento preferus tradukon per "(rajd/ant/a
> >)bov/((ar/)o/gard/)ist/o"
>
> Tio estas tre malfacile enmetebla. Ni kutimas abundi je samsignifaj'oj.
>
> Amike
>
> Renato
__________________
Chu do ni devas skribi en la jena formo ?!!
"vaker/o" --> "rajd/ant/a bov/ar/o/gard/ist/o", "bov/ar/o/gard/ist/o",
"bov/o/gard/ist/o", "bov/ist/o"
Francisko

Marcos Cramer

unread,
Feb 29, 2008, 6:05:24 PM2/29/08
to la-bona...@googlegroups.com

Chu do ni devas skribi en la jena formo ?!!
"vaker/o" --> "rajd/ant/a bov/ar/o/gard/ist/o", "bov/ar/o/gard/ist/o",
"bov/o/gard/ist/o", "bov/ist/o"

Lau mi la sufikso "ar" ne vere necesas chi-kaze, char el la kunteksto jam klaras, ke bovgardisto gardas plurajn bovojn. (Memoru ke antauelemento en kunmetajho povas esti interpretata au singulare au plurale; ghi ne nepre bezonas esti interpretata singulare).

Mi do listigus la vorton jene:

vaker/o --> (rajd-ant-a) bov-gard-ist-o, (rajd-ant-a) bov-ist-o

Nun ke ni uzas "-->" por VAKER/, chu estas akcepteble daure uzi VAKER/ en unu el la alternativoj al "vesterno"? Lau mi ni ne uzu radikojn, kiujn ni forte malrekomendas (do per "-->"), en alternativoj al aliaj radikoj.

Marcos


 

                                     Francisko

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2008, 3:14:42 AM3/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


vaker/o --> (rajd-ant-a) bov-gard-ist-o, (rajd-ant-a) bov-ist-o

Bone!


Lau mi ni ne uzu radikojn, kiujn ni forte malrekomendas (do per "-->"), en alternativoj al aliaj radikoj.

Bone.

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2008, 3:09:56 AM3/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Chu do ni devas skribi en la jena formo ?!!
"vaker/o" --> "rajd/ant/a bov/ar/o/gard/ist/o", "bov/ar/o/gard/ist/o",
"bov/o/gard/ist/o", "bov/ist/o"

Jes, pli mapli. Ni ankorau' ne alfrontis la problemon pri la signoj / au' - kaj pri la krampoj ( ).

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages