Serio de vortoj pri komputiloj aferoj

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 22, 2011, 4:58:41 AM9/22/11
to °listo 'lbl'
En brazila listo Affonso Soares demandis pri la traduko al la portugala de la sekvaj vortoj trovitaj en Monato:

kindlo
tekokomputilo
cifereca televidilo
iPado
tabulkomputilo, posxlegilo, legoplato – tablet
posxtelefona reto
sendrata reto
vifio – wifi
resxargo de akumulatoro
elektronika inko
ekrano likvakristala

Nun la diskuto estas ankaŭ pri la vortoj mem en Esperanto. Kion ni povas konsili pri la unuopaj vortoj?

Amike

Renato

 
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Johan Derks

unread,
Sep 22, 2011, 6:31:36 AM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ghojas, ke iu komprenas ke la kreado de vortaro kun pridiskutindaj vortoj havas nur limigitan valoron, se oni ne atentas pri la ofteco kaj aktualeco de tiuj vortoj.
Tamen antau ol komenci tralabori chi-tiun listeton mi konsilas al la submetinto referi sin al la retejo http://komputeko.net/index_en.php, kie la laborgrupo antau kvar jaroj jam kolektis amason da komputilaj vortoj.
 
Plue mi proponas, ke personoj kiuj volas submeti iun vorton au ech grupon da ili al la grupo vortoj faru unue propran esploron en aliaj vortaroj, precipe retaj, kiuj jam donas indikojn pri la taugeco de la vorto kaj eblaj alternativoj. Estas malshparo de energio, se tiuj kiuj volas diskuti devas chiuj unuope kolekti tiajn informojn antau ol doni pripensitan respondon.
 
Amike,
 
Johan Derks
 
 
----- Original Message -----
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
Sep 22, 2011, 9:11:25 AM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com

kindlo

Tio estas Esperantigita varnomo, prefere do "Kindlo".
 
tekokomputilo

Pri "teko" ni havas la linion

tek·o → dokument·uj·o, valiz·et·o, paper·uj·o, man·sak·o

kaj pri "tekokomputilo" la jenan:

tek·o·komput·il·o → port·ebl·a komput·il·o

Por "tekokomputilo" mi kutime diras "sinkomputilo" (kontraste kun "tablokomputilo", ĉar sinkomputilon oni povas meti sur sian sinon anstataŭ sur tablon; ĉiuokaze, la uzo de "sino" memorigas pri la uzo de "lap" en la angla kaj relative internacia esprimo "laptop"). Kompreneble "portebla komputilo" estas pli facile komprenebla ankaŭ por persono kiu neniam aŭdis iun tian esprimon, sed ĝi estas iom tro longa kaj iom maltro preciza: Ja nuntempe ekzistas diversaj specoj de porteblaj komputiloj (ekzemple ankaŭ la retkomputiletoj, kiuj havas tre limigitan aparataron, sed per kiuj tamen eblas fari la kutimajn komputilajn laborojn pere de retservoj, kiuj transprenas plejparton de la komput- kaj memor-bezono). Pro tio mi aldonus ankaŭ "sinkomputilo" al la linio pri "tekokomputilo".

La linio pri "teko" laŭ mi estas en ordo, krom ke mi verŝane forstrekus la lastajn du alternativojn.
 
cifereca televidilo

Tute bona kaj bonlingveca esprimo.
 
iPado

Esperantigo de varnomo. La stranga litergrandigado estis transprenita senŝanĝe de la origina formo "iPad". Laŭ mi tiu Esperantigo akcepteblas, sed eble iuj kontestas tion, kaj tiam supozeble preferus "Ipado".
 
tabulkomputilo, posxlegilo, legoplato – tablet

Por "tablet computer" mi dirus "tabulkomputilo", "platokomputilo", "komputotabulo" aŭ "komputaplato". "Poŝlegilo" kaj "legoplato" por mi estas esprimoj por alia afero, nome tio kion oni angle nomas "e-reader" aŭ "e-book-reader" (la Kindlo estas tia poŝlegilo).

posxtelefona reto
sendrata reto

Tute bonaj esprimoj. La dua bone taŭgas kiel Esperantigo de "wireless lan" ("wlan").
 
vifio – wifi

Wi-Fi estas varmarko por laŭ certaj normoj certigitaj sistemoj por sendrataj retoj. Tamen en la angla oni ofte uzas "Wi-Fi" kiel ĝeneralan esprimon por sendrataj retoj. Tiam laŭ mi preferindas en Esperanto simple paroli pri "sendrata reto" (aŭ laŭbezone pri "sendrata konekto", "sendrateco" aŭ simile). Kiam oni tamen vere celas la varmarkon, oni povus Esperantigi ĝin kiel "Vifio" (ĉi-okaze mi malpli emas konservi la originan strangan litergrandigon, ĉar tio laŭ mi nur havus sencon se oni ankaŭ konservus la streketon, sed streketo laŭ mi en Esperanto preferinde nur uziĝu ĉe vorterolimoj kaj ne ene de unu Esperantigita nomo).

resxargo de akumulatoro
elektronika inko

Bonaj esprimoj.
 
ekrano likvakristala

Mi dirus "ekrano fluidkristala", sed verŝajne krom Francisko kaj mi neniu plu diras "fluida" por tiu materi-stato, kiun la plejmulta nomas "likva".

Amike,
Marcos 

Renato Corsetti

unread,
Sep 22, 2011, 9:29:19 AM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Marcos!

Mi ĝenerale konsentas pri viaj rimarkoj.

Esperantigo de varnomo. La stranga litergrandigado estis transprenita senŝanĝe de la origina formo "iPad". Laŭ mi tiu Esperantigo akcepteblas, sed eble iuj kontestas tion, kaj tiam supozeble preferus "Ipado".
Kion fakte signifas iPad?

antonio...@tiscali.it

unread,
Sep 22, 2011, 11:08:15 AM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com

Renato demandis, kion signifas iPAD.

Mi tradukas el itala vortaro:

iPad® (itala elparolo aiˈpad, angla elparolo aɪpæd/)
[angla vorto, kunmetita per i(nternet) kaj (writing) pad ‘bloko (por notoj)’ 2009]
Komerca nomo de iu tabulkomputilo, kapabla reprodukti multrimedajn enhavojn kaj konektigxi al Interreto.

 

Gxis

Antonio

 

Marcos Cramer

unread,
Sep 22, 2011, 11:09:58 AM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

> Kion fakte signifas iPad?

Kiel skribite, ĝi estas varnomo. Mi kutime ne parolus pri signifo de varnomo, same kiel mi ne parolus pri signifo de propra nomo.

Ĉiuokaze, temas pri varnomo de tabulkomputiloj* de la firmao Apple [ ápl ]. Per la surmerkatigo de la iPadoj Apple kreis novan specon de ciferecaj iloj. Antaŭaj iloj kiujn oni povus klasigi kiel tabulkomputilojn estis signife limigitaj laŭ sia funkcipovo kompare kun la iPado kaj kaj la novaj ĝin imitantaj tabulkomputiloj.

Amike,
Markos


* Tabulkomputilo estas tabulforma portebla komputilo kun tuŝekrano, kiu estas pli granda ol ol poŝtelefono kaj laŭ sia funkcipovo simila al tablokomputilo aŭ sinkomputilo. Oni kutime uzas surekranan virtualan klavaron anstataŭ materian klavaron por enigi datumojn en ĝin.

Renato Corsetti

unread,
Sep 22, 2011, 2:18:08 PM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio kaj Marcos!

Ŝajnas ke "tabul-komputilo" estas la vorto.

Silvia Garnero

unread,
Sep 22, 2011, 2:31:04 PM9/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi deziras scii cxiam pri komputilaj aferoj kiel vi tradukus la italan vorton spammatore, nome kiu sin trudas en ies elektronika posxto. Mi tradukis gxin per la vorto de mi inventita Spamisto, cxu tio tauxgas? Dankon pro via respondo kaj Amikajn Salutojn. Silvia Garnero.
--

Andrea Fontana

unread,
Sep 23, 2011, 6:31:17 AM9/23/11
to la bona lingvo
Tutcerte Silvia!
Fakte, spam'ist'o taksendas tute oficiala vorto de EO.

Gxin tute bone konsistigas 3 "vortoj" (laux la largxsenca uzo
Fundamenta de la vorto "vorto"), kiel preskribite en la komenco de la
Fundamenta Ekzercaro.
La dua kaj la tria estas rekte enhavataj en la Fundamento
La unua vorto estas tute pravigebla kaj pravigenda surbaze de obeenda,
nesxangxenda, oficiala kaj deviga por cxiuj regulo de la Fundamento:
la dekkvina regulo (vidu en la retejo de la Akademio de Esperanto)...

Alternativo kunmetisma povas esti "trud'mesagx'ist'o" aux
"mesagx'trud'ist'o".
Tamen "spam'ist'o" estas tute same bona, kaj ecx pli preciza: fakte
mesagxtrudisto povas esti iu, kiu altrudas mesagxojn per ordinara
papera posxto (ekzemple por reklamadaj celoj), aux homo kiuj trudas
mesagxojn (ekzemple registritajn reklammesagxojn) per telefono, dum
spamisto nur laboras komputile per elektronika posxto...

Cetere, tie cxi la apliko de la 15a regulo, kaj la okulfrapa
internacieco de la vorto "spam", kauxzis tion, ke vi - kara - tute ne
inventis la vorton "spamisto": male, gxi estas vastege uzata en
interreto. Ekzemple, sercxante per Guglo (alia vorto pravigebla
15regule, ankaux cxar temas pri varnomo...), per la tri vortoj
"spamisto kaj estas" ("kaj estas" utilas por forigi rezultojn
neesperantlingvajn), mi jxus trovis en interreto 103000 rezultojn!!!

Tiu ja oficiala vorto de EO, do, estasa bonege konata de E-istoj en
interreto.

Amike
Ancxjo.


On 22 Set, 20:31, Silvia Garnero <silg...@tin.it> wrote:
> Mi deziras scii cxiam pri komputilaj aferoj kiel vi tradukus la italan vorton spammatore, nome kiu sin trudas en ies elektronika posxto. Mi tradukis gxin per la vorto de mi inventita Spamisto, cxu tio tauxgas? Dankon pro via respondo kaj Amikajn Salutojn. Silvia Garnero.
>
> Il giorno 22/set/2011, alle ore 10:58, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> ha scritto:
>
>
>
>
>
>
>
> > En brazila listo Affonso Soares demandis pri la traduko al la portugala de la sekvaj vortoj trovitaj en Monato:
>
> > kindlo
> > tekokomputilo
> > cifereca televidilo
> > iPado
> > tabulkomputilo, posxlegilo, legoplato – tablet
> > posxtelefona reto
> > sendrata reto
> > vifio – wifi
> > resxargo de akumulatoro
> > elektronika inko
> > ekrano likvakristala
>
> > Nun la diskuto estas ankaŭ pri la vortoj mem en Esperanto. Kion ni povas konsili pri la unuopaj vortoj?
>
> > Amike
>
> > Renato
>
> > --
> > Renato Corsetti
> > Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> > renato.corse...@esperanto.it

Renato Corsetti

unread,
Sep 23, 2011, 6:53:56 AM9/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea Fontana:
>   Alternativo kunmetisma povas esti "trud'mesagx'ist'o" aux
"mesagx'trud'ist'o".
Perfekte.

>   Tamen "spam'ist'o" estas tute same bona, kaj ecx pli preciza: fakte
mesagxtrudisto povas esti iu, kiu altrudas mesagxojn per ordinara
papera posxto (ekzemple por reklamadaj celoj), aux homo kiuj trudas
mesagxojn (ekzemple registritajn reklammesagxojn) per telefono, dum
spamisto nur laboras komputile per elektronika posxto...
Eble iom tro da cirkaŭparolado por pravigi la bezonon pri "spamisto".

>  Tiu ja oficiala vorto de EO, do, estas bonege konata de E-istoj en interreto.

Verdire ĉi tie ni difinas "oficialaj" la vortojn oficialigitajn de la Akademio.

Amike

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo

Masako TAHIRA

unread,
Sep 23, 2011, 9:10:08 AM9/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj diskutantoj pri "spamisto",

"Spamo" ne sxajnas internacia.
Fakte en japana interretejo pli kaj pli uzatas la vorto "spamo",
sed ne cxiuj konas la vorton. Iuj diras "rubmesagxo" anstataux
"spamo". Kiam mia amiko/neesperantisto demandis min "kio estas
spamo?" mi konsternigxis, cxar mi lernis la vorton en Esperantujo.
Mi subtenas "trudmesagxo" anstataux "spamo" kaj "trudmesagxisto"
anstataux "spamisto".

amike via
Masakato

Leo De Cooman

unread,
Sep 23, 2011, 3:06:47 PM9/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 23/09/2011 15:10, Masako TAHIRA skribis:

> Mi subtenas "trudmesagxo" anstataux "spamo" kaj "trudmesagxisto"
> anstataux "spamisto".
Ankaŭ mi neniam uzas la vorton "spamo", simple ĉar mi ne komprenas ĝin.

Amike salutas Leo

Andrea Fontana

unread,
Sep 25, 2011, 10:26:30 AM9/25/11
to la bona lingvo


On 23 Set, 12:53, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> wrote:
> Andrea Fontana:> >    Alternativo kunmetisma povas esti "trud'mesagx'ist'o" aux
> > "mesagx'trud'ist'o".
> Perfekte.
> > >    Tamen "spam'ist'o" estas tute same bona, kaj ecx pli preciza: fakte
> > mesagxtrudisto povas esti iu, kiu altrudas mesagxojn per ordinara
> > papera posxto (ekzemple por reklamadaj celoj), aux homo kiuj trudas
> > mesagxojn (ekzemple registritajn reklammesagxojn) per telefono, dum
> > spamisto nur laboras komputile per elektronika posxto...
>
> Eble iom tro da cirkaŭparolado por pravigi la bezonon pri "spamisto".
>

Ne, tute ne temas pri pravigo de la bezono pri "spamisto".
"Spamisto" kaj "spamo" estas pravigitaj, kiel vortoj de EO ne
kontesteblaj, fare de la 15a regulo.
La konsideroj pri la fakto ke "spamo" havas pli precizan signifon,
estas konstato pure semantikan (ecx "semantika" estas pravigita de la
15a...).
Mi cxiukaze preferas "trudmesagxo", sed nur pro tio, ke gxi estas
komprenebla de kompletaj malkopententuloj pri informadiko. Sed ne
temas pri gramatika elekto.

>  >  Tiu ja oficiala vorto de EO, do, estas bonege konata de E-istoj en
> interreto.
>
> Verdire ĉi tie ni difinas "oficialaj" la vortojn oficialigitajn de la
> Akademio.
>

"Spamo" estas tute klare vorto ne kontestebla de EO surbaze de la 15a
fundamenta regulo (cetere, la Antauxparolo nomas tiujn regulojn
oficialaj).
Cxu ni volas harfendi? Bone. Do mi diru ke "spamo" estas
"lauxFundamenta" vorto.
Cxu iu kapablas kontesti tion, per konsideroj el la Fundamento aux el
al Aktoj Akademiaj?

> Amike
>
> Renato
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato.corse...@esperanto.it

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2011, 2:22:48 PM9/25/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea:
>   Cxu ni volas harfendi? Bone. Do mi diru ke "spamo" estas "lauxFundamenta" vorto. Cxu iu kapablas kontesti tion, per konsideroj el la Fundamento aux el al Aktoj Akademiaj?
Ni ne volas kontesti tion. Persone mi kontestas la aŭtomatan aplikon de la regulo 15-a sen kono de kiel oni diras "spamo" en la ĉina, vjetnama, indnezia, araba, ktp.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages