>ᅵ Okazas ke oni donas novan sencon al vorto, kiel
"dosiero" (kolekto de aktoj, dokumentoj, notoj entenataj en
unu kovertegp).
Vidu la novan uzon je NPIV 3. kiam temas pri komputiloj.
Lau mi tiu nova signifo ne necesas, char la vorto
"dokumento", kiu povas signifi dokumento teksta, bilda,
filma ktp, tute taugas.
Dosiero por mi estas la ujo en kiun oni metas dokumentojn,
sinonimo de dokumentujo, NE de dokumento.
Ĉu tio iel tuŝas nian linion? Ĉu ni devas aldoni ion?
Amike
Renato
> Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> Oct 19 05:25PM +0200 ^
> Ni havas la jenan linion:
> fajl·o ? dosier·o, dokument·o
Sen interkrampa "mistradukajxo el la angla"? nekredeble.
fajlo estas ilo por glatigi egxon lignan, metalan aw ungan,aw kalon,
kaj ni neniom sugestu ke ne estas tiel
> Nun Rayomond Gerard diras:
>> Okazas ke oni donas novan sencon al vorto, kiel "dosiero" (kolekto
>> de aktoj, dokumentoj, notoj entenataj en unu kovertego).
>> Vidu la novan uzon je NPIV 3. kiam temas pri komputiloj.
Mi ne vidas la novecon. Dosiero (r)estas kolekto de donitajxoj, egale
cxu legebla de papero aw de ekrano. Same egale cxu en unu kovertego aw
en pluraj kestoj
> Lau mi tiu nova signifo ne necesas, char la vorto "dokumento", kiu povas
> signifi dokumento teksta, bilda, filma ktp, tute taugas.
jes , dosiero kutime konsistas po el pluraj dokumentoj
> Dosiero por mi estas la ujo en kiun oni metas dokumentojn, sinonimo de
> dokumentujo, NE de dokumento.
Versxajne iel ajn la signifo ampleksigxis de la ujo al la enhavo, aw
inverse. Se oni volas emfazi la ujon, en esp-o oni uzu -ujo. Mi ne
kredas ke iu volas paroli pri
dosiereno. Tradicie en esp-o dosiero estas la enhavo, la dokumentoj se
vi volas.
Lernu sed vivi kune (ne jam eblas diri esp-e sen soni pli krude ol mi celas.)
gxis, Ronaldo N
> Ĉu tio iel tuŝas nian linion? Ĉu ni devas aldoni ion?
Mi lernigis min diri 'dosiero', kie lau mia scio de la franca kaj nederlanda,
mi pli bone diru 'dokumento' kaj 'dosiero' por tio kio nun estas
'dosierujo'.
Mi pretas mallernigi min je tio kaj observi la linion
fajl·o → dokument·o
dosiero → dokumentujo
Amike,
> Mi pretas mallernigi min je tio kaj observi la linion
>
> fajl·o → dokument·o
> dosiero → dokumentujo
Plibono estas malamiko de bono. La metaforaj teminoj "dosiero" kaj
"dosierujo" estas ege firme enradikiĝintaj en la komputada lingvaĵo,
kaj ili funkcias tute bonege.
Kial do ekuzi aŭ proponi nur marĝenete, se entute, pli bonajn vortojn,
kiuj nur kaŭzus konfuzon?
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Amike salutas Leo
Amike salutas Leo
Amike salutas Leo