inklinacio/klinangulo

3 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Jun 21, 2010, 8:49:57 AM6/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
La Astronomia Terminaro uzas la vorton "klinangulo" por difini la
angulo inter la ekliptiko kaj la orbito de iu planedo, sed ankaŭ
mencias "inklinacio" kiel evitindan samsignifaĵon. La vorto
"inklinacio" jam uzatas en Vikipedio kaj, interalie, menciatas en la
itala-Esperanta vortaro de Minnaja.

Ĉu ni ekhavu linion:

inklinacio --> klinangulo

?

Amike,

--
Fabio

Marcos Cramer

unread,
Jun 21, 2010, 9:33:13 AM6/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio demandis:

Ĉu ni ekhavu linion:

inklinacio --> klinangulo

Mi subtenas ĉi tiun linion.

Amike,

Marcos

renato corsetti

unread,
Jun 21, 2010, 9:40:32 AM6/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio/Fabjo:

> inklinacio --> klinangulo

Se neniu protestos, mi registros g'in.

Amike

Renato

winmail.dat

José Antonio Vergara

unread,
Jun 21, 2010, 9:51:23 AM6/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
>> inklinacio --> klinangulo
>
> Se neniu protestos, mi registros g'in.

mi malprotestas!!

Temas pri bonega ekzemplo de mia malamata azenacho, kiu obsedigas min:
la malutila enkonduko en Esperanton de etimologie parencaj duoblajhoj
au trioblajhoj, pro simpla pausa transpreno el europaj lingvoj, chefe
el la latinidaj

Ekz. medicino/medikamento; redakti/redakcio/redaktoro

José Antonio

renato corsetti

unread,
Jun 21, 2010, 10:33:20 AM6/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

> mi malprotestas!!

Bone, kaj mi registris g'in.

Amike

Renato

winmail.dat

Anna Lowenstein

unread,
Jun 21, 2010, 11:52:43 AM6/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon! Hierau' mi parolis kun iu, kiu insistis, ke estas diferenco inter "struktura" kaj "strukturala". Tio estis lia respondo al mia atentigo, ke oni diras "naciisto", ne "nacionalisto".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: lunedì 21 giugno 2010 15.51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) inklinacio/klinangulo

mi malprotestas!!

Ekz. medicino/medikamento; redakti/redakcio/redaktoro

José Antonio

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages