>Eble. La problemo estas "avanulo", ekz. en piedpilkludo (futbalo): Chu
"antauulo" estas tuj komprenata kiel "avanulo" au "atakanto"? Mi
dubas, char la "antau" en "antauulo" estas tuj komprenata kiel tempa
trajto.
>Mi tamen ne havas solvon nun, kvankam mi jam pensis pri io kun "atak'"
kaj "impet'".
Mi uzas "atakanto" kaj "sturmanto" (en PIV: fronta ludanto en futbalo)
Gxis
Antonio
Kaj kion diri pri “avangardo”? Tiu estas vorto, kiun mi ja uzas, sed por mi ĝi estas unuradika. Mi uzas ĝin nur en kultura senco, ne armea!
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì
27 agosto 2009 8.33
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) avan-o
Mia E-a-hispana vorto donas interkrampe "antauxgvardio", mia E-a-norvega
vortaro klasas la vorton kiel militfakan, E-a-germana kiel militfakan kaj
politikan, kaj E-a-rusa markas per la indiko "arto" la vorton
"avangardisto".
Otto
Mia E-a-hispana vorto donas interkrampe "antauxgvardio", mia E-a-norvega vortaro klasas la vorton kiel militfakan
Ke per "sturmanto" oni anstatauigas unu novan vorton per alia - ne vere bonlingve. Krome: "Frontulo" lau mi taugas chefe en armea au milita senco; eble figure ankau en aliaj kuntekstoj.
En la japana "abangyarudo" plejofte signifas artistajn movadojn en la
unua duono de la 20-a jarcento.
Paralele kaj plivaste estas uzata la vorto "zen-ei", kiu estas
samkonstrua al "antaux-gvardio". Gxi uzigxas ne nur en arta kampo, sed
ankaux en milita, politika kaj sporta kampoj.
Amike,
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
Paralele kaj plivaste estas uzata la vorto "zen-ei", kiu estas samkonstrua al "antaux-gvardio". Gxi uzigxas ne nur en arta kampo, sed ankaux en milita, politika kaj sporta kampoj.
> Do, la japana certe subtenas la esprimon "antaŭ-gvardi-o".
Ankaŭ en la finna oni uzas figure vorton, kiu laŭvorte
signifas "antaŭ-gvardio" ("etuvartio"), sed nur por
senco kiun oni povas kompreni el "gvardio", do gardantaro,
gardistejo, limgardejo, defendejo (ekz. io povas esti
nomata "antaŭgvardio de la okcidenta civilizo", aŭ simile).
Do ne tute simile al "avangardo", kiu akcentas pintajn
antaŭenirantojn.
En la finna "avant-garde" estas iom konata vorto,
sed preskaŭ nur en la ismo- kaj isto-nomoj
"avantgardisti", "avantgardismi". Tiuj rilatas al
arthistorio aŭ artistoj kiuj estas pioniroj en
sia branĉo, malofte ili havas pli ĝeneralan signifon.
Por ĝenerala figura senco oni uzas aliajn vortojn:
uranuurtaja = sulko-fosanto
edelläkävijä = antaŭiranto
tienraivaaja = voj-malbaranto, vojfaranto
aŭ ion derivitan el
eturintama = antaŭfronto
Fakte mi povus uzi similajn vortojn ankaŭ en Esperanto.
Ofte estas pli trafe diri, ke nia lingvo havas troabundon
da taŭgaj esprimoj, ol mankon de vorto.
Por la figura senco de "avangardisto" bone konvenas
ankaŭ "pioniro".
Mi tre miris vidante, ke PIV-2002 konsideras la vorton
"avangardo" kiel kunmetaĵon.
En piedpilkado la frontliniuloj nomiĝas finne
hyökkääjä = atakanto
kaj mi estas tute kontenta pri via vortelekto.
Ankaŭ la vorto "fronto" ŝajnas al mi taŭga por
sporta uzo. Ĝi ja jam nun estas neniel limigita al
armeaj aferoj, sed estas sufiĉe libere uzata por
"antaŭa parto", "maldorso". Kaj ĉu ne iuj pilkoludoj
estas, se ne militetoj, almenaŭ bataloj?
La esperanta "antaŭ-" povas esti problemeta en iuj
kombinaĵoj pro sia dusenceco loka kaj tempa.
Harri
Harri:
> Ankaŭ en la finna oni uzas figure vorton, kiu laŭvorte
> signifas "antaŭ-gvardio" ("etuvartio"), sed nur por
> senco kiun oni povas kompreni el "gvardio", do gardantaro,
> gardistejo, limgardejo, defendejo (ekz. io povas esti
> nomata "antaŭgvardio de la okcidenta civilizo", aŭ simile).
En la norvega oni eble preferas "for-tropp" (antauxtrupo) aux "for-post"
(antauxposteno).
Otto
Kaj kion diri pri “avangardo”? Tiu estas vorto, kiun mi ja uzas, sed por mi ĝi estas unuradika. Mi uzas ĝin nur en kultura senco, ne armea!
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 27 agosto 2009 8.33
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) avan-o
Paralele kaj plivaste estas uzata la vorto "zen-ei", kiu estas
samkonstrua al "antaux-gvardio". Gxi uzigxas ne nur en arta kampo, sed
ankaux en milita, politika kaj sporta kampoj.
Do, la japana certe subtenas la esprimon "antaŭ-gvardi-o".
On 26 Aug., 19:07, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Laŭ PIV "avano" estas tio, kion mi nomus en Espernato "antaŭo".
>
> Kio pri la linio
>
> avan-o --> antaŭ-o ?
Eble. La problemo estas "avanulo", ekz. en piedpilkludo (futbalo): Chu
"antauulo" estas tuj komprenata kiel "avanulo" au "atakanto"? Mi
dubas, char la "antau" en "antauulo" estas tuj komprenata kiel tempa
trajto.
Renato:Do, la linioj povus esti du:
avan-o --> antaŭ-o
avan-ul-o (en piedpilkado) --> atak-ant-o, shturm-ant-o
, front-ul-o
Kion vi pensas?
La rikolto estas granda.Mi kolektis de mia vortaro kaj lau la sinonimoj en la nederlanda lingvo chiujn por mi pli-malpli akcepteblajn solvojn pri la piedpilka teamo, ekskludante la radikon 'avan'.
Kiun sistemon oni adoptu ?Por mi gravas mallongeco kaj kohereco.En chiuj kunmetajhoj oni povus, miaguste, anstatauigi frontulo por antauulo kaj/au fonulo por malantauulo.Por mi ne pro-decidas chu iu radiko estas oficiala au ne (arier', half', gol').Kiu havas deziron, reagu.
Mia hierau sendita superrigardo de eblaj terminoj por piedpilka teamo kompreneble devus esti kun liv- anstatau kun lev-.
Johan
Mia hierau sendita superrigardo de eblaj terminoj por piedpilka teamo kompreneble devus esti kun liv- anstatau kun lev-.Johan
Sed nun mi rigardis en PIV, kie mi trovis, arier-o estas la malantaŭa
parto de armeo, arier-ul-o la ludanto en malantaŭa pozicio, arier-gardo
estas la malo de ava-gardo.
Do, la linioj devus esti pli multaj:
arier-o --> mal-antaŭ-o
arier-ul-o --> defend-ant-o
arier-gard-o --> mal-antaŭ-a taĉment-o
Mi iom ŝerce parolis pri
> arier-o --> mal-antaŭ-o
Sed nun mi rigardis en PIV, kie mi trovis, arier-o estas la malantaŭa
parto de armeo, arier-ul-o la ludanto en malantaŭa pozicio, arier-gardo
estas la malo de ava-gardo.
Do, la linioj devus esti pli multaj:
arier-o --> mal-antaŭ-o
arier-ul-o --> defend-ant-o
arier-gard-o --> mal-antaŭ-a taĉment-o
Kion vi pensas?
ariergardo
- [Erare kelkaj vortaroj prezentas tiun sian vorton kiel konsistantan el "arier·" kaj "gard·o", kio ne eblas, ne nur pro la ne-ekzisto de "arier·", sed ankau pro la signifo de "gard·o" lau iliaj propraj difinoj de tiu lasta vorto.]
- ariergard·o → (en la armea signifo) mal·antaŭ·taĉment·o, mal·antaŭ·ir·ant·o·j
ariero
arier·o → mal·antaŭ·o
arierulo
- arier·ul·o (en piedpilkado) → defend·ant·o
Tio unuavide shajnas al mi bona.
Sed ....