Renato Corsetti:
tin-o --> (lign-a)
kuv-o
ĉu komentoj?
Mi respondas:
laux mi, en ordo.
La vorto “tino” estis uzita de Zamenhof en la traduko de la Biblio (Joelo 3,13: la premejoj estas plenaj kaj la tinoj troplenigxis).
Jen kiel tri diversaj tradukistoj alfrontis la vorton, tradukante faman (en Italio) poemon de Giosue Carducci, “Sankta Marteno”:
ma per le vie del borgo dal ribollir de’ tini va l’aspro odor de i vini l’anime a rallegrar:
sed, tra la vojoj de l’ burgo (*), el la bolantaj kuvoj, pro vinaj la akraj blovoj, gxemas nun la animar’ (Mauro Spicer, 1920);
sed tra l’ vilagxaj stratoj, el barelar’ rebola, venas, animkonsola, de l’ vino l’ akra flar’ (Nicola Minnaja);
sed en vilagxaj stratoj el la bolantaj tinoj odoras akre vinoj konsol’ por homa far’ (Gaudenzio Pisoni);
(*) Temas pri italismo; en la itala, ja, “borgo” signifas “vilagxo” (kiel klarigis Renato en alia mesagxo pri “burgo”: mi do trafas du celojn per unu sxtono!)
Kaj jen kiel alia tradukisto (Làjos Tàrkony) tradukis la vorton en poemo (“Vinrikolto”) de Gabriele D’Annunzio:
preme co ‘l piè gagliardo un giovinetto, entro il tino di quercia, le capaci sacca ricolme d’uva succulenta (D’Annunzio):
tretadas la junulo gaj-piede en kverka kuvo la ampleksajn sakojn, plenigas per sukricxaj vinberaroj (Tàrkony).
Gxis
Antonio De Salvo
Bone. Mi aldonis la indikon pri zamenhofeco.laux mi, en ordo.