meandro kaj sinuo

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 8, 2009, 8:22:16 AM2/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
En PIV (kaj ankaŭ en ReVo) aperas la jenaj du vortoj kun tre similaj difinoj:

meandro: Unu el la serio de kurbiĝoj de rivero, de vojeto, de ornamaj linioj.
sinuo: Ĉiu el la kurbaĵoj, fleksoj de vojo, rivero ks.

La difinoj en ReVo estas similaj, nur ke "meandro" estas klare limigita al rivero. En la Vikipedio, "sinuo" plusendas al la artikolo titolita "meandro", kiu temas nur pri riveraj kurbiĝoj.

Al mi do ŝajnas ke la du vortoj estas samsignifaj, sed eble geografie pli scia listano povas tion konfirmi aŭ malkonfirmi.

Mi proponus la jenajn liniojn:

meandr·o → (river·)kurb·iĝ·o
sinu·o → kurb·iĝ·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Feb 8, 2009, 9:22:58 AM2/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

La du vortoj ne estas tute samsignifaj: meandro estas sinuo, sed ne cxiu sinuo estas meandro.

 

Proprasence, “meadro” devus rilati nur al riveraj kurbigxoj (la termino devenas el la nomo de la rivero Meandro, kiu prezentas tiajn kurbigxojn, en teritorio kun milda dekliveco, do kun nuanco pri penado, komplikiteco ks:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Meandro ).

Por informo: en itala lingvo “meandro” estas uzata (krom por indiki vojan serpentumon, kiel en esperanto) ankaux en figura senco:

1)     parto plej nesondebla: la meandroj de la menso;

2)     implikajxo: la meandroj de burokrateco

 

“Sinuo”, laux mi, havas pli “neuxtran” signifon, cxar gxi simple indikas, ke temas pri kurbigxo.

Do, mi dirus ke la korpo de bela virino estas “sinua”, sed mi ne dirus, ke gxi estas “meandra”.

Gxis

Antonio

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 8 febbraio 2009 14.22
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) meandro kaj sinuo

ro-esp

unread,
Feb 8, 2009, 5:44:11 PM2/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne vidas kial oni parolu pri kurb*igx*o. Suficxus ja "kurbo",
aw se necese "kurbajxo". Cetere la rivero *estas* kurba, sed
ne *igxas* kurba
gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Feb 9, 2009, 4:12:26 AM2/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
meandr·o → (river·)kurb·iĝ·o
Mi metis la -iĝ inter krampojn, por sekvi la rimarkon de Ronaldo.

sinu·o → kurb·iĝ·o
Ni jam havas tiun linion tiel:

sinu·o → serpent·um·o, kurb·o, zigzag·o·kurb·o

Amike

Renato



Antonio De Salvo

unread,
Feb 9, 2009, 3:31:34 PM2/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>Mi ne vidas kial oni parolu pri kurb*igx*o. Suficxus ja "kurbo",
aw se necese "kurbajxo". Cetere la rivero *estas* kurba, sed
ne *igxas* kurba

Temas pri subtilajxoj, tamen mi opinias ke kurbigxo aux kurbajxo estas pli
precizaj ol kurbo:
kurbigxo = la rivero aux vojo de rekta farigxas kurba (lauxvorte en PIV:
kurbigxo de rivero, de vojo);
kurbajxo = rezulto de kurbigxo;
kurbo = bildo sinua (ekz. kurbo de nivelo)

Gxis
Antonio


ro-esp

unread,
Feb 9, 2009, 6:49:12 PM2/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
law mi riveroj ne zigzagas
gxis, Ronaldo


Antonio De Salvo

unread,
Feb 10, 2009, 5:20:47 PM2/10/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo:

>law mi riveroj ne zigzagas

 

Tamen, laux aliaj jes.

Ekde mia knabeco mi kantas francan kanzonon pri la Pariza rivero Sejno, kiu diras (interalie, per franca vorto kiu aspektas esperanta):

 

Elle chante, chante, chante, chante

Chante le jour et la nuit

Si sa marche est zigzagante

C'est qu'elle est grise à Paris!

 

Gxis

Antonio

 

Leo De Cooman

unread,
Feb 11, 2009, 8:59:38 AM2/11/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ronaldo skribis:

>law mi riveroj ne zigzagas

___

Laŭ mi (kaj laŭ PIV) Ronaldo pravas. Zigzago havas angulojn. Natura rivero ne havas angulojn.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 11, 2009, 5:48:08 PM2/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Laŭ mi (kaj laŭ PIV) Ronaldo pravas. Zigzago havas angulojn. Natura rivero ne havas angulojn.
Mi kredas, ke vi, Leo, studis tro multe da matematiko kaj eĉ estis tre lerta pri ĝi.  Mi volas diri, ke figure oni iom vastigas la apliko-kampon.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Feb 12, 2009, 5:56:09 AM2/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

From: Renato Corsetti

Law mi ne temas pri tro da matematiko. Temas pri tio ke iuj homoj
por versismaj aw melodiaj celoj tordas la lingvon. Se en iu fama
kanto aperas "malplena botelo da vin' " aw se iu frua esp-isto uzis
"li lernis al mi", tio *ne* igas el tiuj esprimoj bona/klara lingvo !

gxis, Ronaldo

Leo De Cooman

unread,
Feb 13, 2009, 11:27:58 AM2/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
__
Mi komprenas, ke oni figure vastigas la aplikokampon, sed en ĉi tiu kazo
(kie temas pri rivero) "serpentumi" pli plaĉus al mi.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Feb 13, 2009, 11:37:56 AM2/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi komprenas, ke oni figure vastigas la aplikokampon, sed en ĉi tiu kazo 
(kie temas pri rivero) "serpentumi" pli plaĉus al mi.
Bone. Mi vidas, ke vi studis ankaŭ poem-arton, kaj mi ŝanĝas al "serpentuma kurbo".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages