inplico (signifo je "konsekvenco")

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 1, 2010, 8:20:52 AM3/1/10
to ED-LBLdiskutlisto
laŭ mi LBL ne havas taŭgan ssv
J-K

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2010, 9:16:39 AM3/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

laŭ mi LBL ne havas taŭgan ssv
Ĉu vi diras ke ĉi tiu linio devas esti ŝanĝita?

implic·i ~ en·hav·i, sub·kompren·ig·i

Bonvolu fari proponojn.

Renato


Marcos Cramer

unread,
Mar 1, 2010, 10:06:50 AM3/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi rememorigu la aliajn pri tio, ke "implici" jam aperas inter niaj oficialigindaj radikoj. Aldone ĝi aperas en SSV kun la signo "~". Mi konsentas ke la alternativoj por la "~" ne estas perfektaj (alikaze ni ne bezonus proponi ĝin por oficialigo), sed tamen por nemalmultaj uzoj de "implici" ili uzeblas, do laŭ mi la linio neniel estas problema.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Mar 1, 2010, 11:06:28 AM3/1/10
to la bona lingvo

Per http://www.tekstaro.com mi trovis 49 trafojn de "implic'",
interalie jenajn en "La shtona urbo":

1) "Poste shi prezentos al ni po unu floron per ceremonia gesto,
dirante konfuzan frazon, kiu shajnos implici, ke shia donaco havas ian
profundan, kashitan signifon."
2) "... mia menso estis tro okupata pro chio implicita en shiaj
vortoj."

Alia ekzemplo (el "Azia Strategio"): "... Japanujo jam delonge
industriighis. Tiu fakto implicas multajn avantaghojn rilate
Esperanton."

Chu eble "sekv'ig'" kaj/au "konsekvenc'ig'" sufiche trafe redonas la
signifon de "implic'"? Au chu "implici" signifas pli je "enteni kiel
konsekvencon", ol "sekv'igi" kaj/au "konsekvenc'ig'i"?

--
Andreas Kueck

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 1, 2010, 11:26:28 AM3/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti wrote:
> implic·i ~ en·hav·i, sub·kompren·ig·i
Eble
- implic·i ~ kuntreni, enhavi, subkomprenigi
- implico ~ kuntrenita fakto aŭ aĵo aŭ evento, konsekvenca okazaĵo

J-K


Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2010, 4:49:01 PM3/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
- implic·i ~ kuntreni, enhavi, subkomprenigi
Mi aldonis "kuntreni".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages