"lobiado"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 25, 2009, 6:09:45 AM10/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi jam kelkfoje renkontis la vorton "lobiado" es Esperantaj tekstoj. La Reta Vortaro listigas tiun vorton sub la kapvorto "lobi/o", kiun ĝi difinas per "premgrupo". Certe "premgrupo" estu nia alternativo al "lobi/o", sed la alternativoj por "lobii" kaj "lobiado" ne estas tre facile kreeblaj surbaze de "premgrupo".

Post iom da pripensado mi alvenis al la jena propono:

lobi·o → prem·grup·o
lobi·i → prem·grup·e influ·i, politik·e prem·i
lobi·ad·o → prem·grup·a influ·ad·o, politik·a prem·ad·o

Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono?

Amike,

Marcos

Adam Raizen

unread,
Oct 25, 2009, 6:24:18 AM10/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kio pri 'grup(o)premi'?

2009/10/25 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>



--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 25, 2009, 6:31:13 AM10/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi kontentas pri "premgrupo", sed la aliajn mi trovas tro longaj. Mi
proponetas "premgrupumi" kaj "premgrupumado". Teorie ech akcepteblus,
kvankam iomete malpli tujklaraj, "premgrupi" kaj "premgrupado", kaj
certe "premgrupa" en "premgrupa sukceso" k.t.p.

Cvi Solt

unread,
Oct 25, 2009, 6:40:06 AM10/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/10/25 <mar...@melburno.org.au>:

>
> El Marcel:
>     Mi kontentas pri "premgrupo", sed la aliajn mi trovas tro longaj. Mi
> proponetas "premgrupumi" kaj "premgrupumado". Teorie ech akcepteblus,
> kvankam iomete malpli tujklaraj, "premgrupi" kaj "premgrupado", kaj
> certe "premgrupa" en "premgrupa sukceso" k.t.p.
.........
...
Mi plejparte konsentas kun Marcel - nur preferas "premgrupado" sen la "um",
kaj proponas la serion:
premgrupo
premgrupumi
premgrupado
premgrupa

Cvi

Leo De Cooman

unread,
Oct 25, 2009, 12:00:59 PM10/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel skribis:

> Mi kontentas pri "premgrupo", sed la aliajn mi trovas tro longaj. Mi
> proponetas "premgrupumi" kaj "premgrupumado". Teorie ech akcepteblus,
> kvankam iomete malpli tujklaraj, "premgrupi" kaj "premgrupado", kaj certe
> "premgrupa" en "premgrupa sukceso" k.t.p.

En "premgrupi" la lasta radiko, do la plej signifa, estas grup-
Ĉu la plej signifa ne estu prem- ?

Amike salutas
Leo


Andreas Kueck

unread,
Oct 25, 2009, 11:51:54 AM10/25/09
to la bona lingvo
On 25 Okt., 11:09, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Mi jam kelkfoje renkontis la vorton "lobiado" es Esperantaj tekstoj.

Kaj mi similan vorton en interalie la araba, indonezia, japana, korea,
persa kaj turka. Do: Regulo 15 - kaj bone.

--
Andreas Kueck

Pilar Otto

unread,
Oct 26, 2009, 6:27:13 AM10/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Mi jam kelkfoje renkontis la vorton "lobiado" es Esperantaj tekstoj.
> La Reta Vortaro listigas tiun vorton sub la kapvorto "lobi/o", kiun
> ĝi difinas per "premgrupo". Certe "premgrupo" estu nia alternativo al
> "lobi/o", sed la alternativoj por "lobii" kaj "lobiado" ne estas tre
> facile kreeblaj surbaze de "premgrupo".

Mi legis la tutan diskuton (se lastegatempe ne venis pliaj mesagxoj) kaj
konstatas kun iom da miro, ke cxiuj diskutintoj inkluzivas "grup" en la
proponojn. Laux mia kompreno, ankaux unuopuloj povas lobii. Ekzemple iu
organizajxo dungas "lobiiston" por labori cxe la EU-sidejo en Bruselo. En
tiu okazo oni nek "premgrup(um)as" nek "grupopremas".
Pri "prem" mi memoras, ke antaux multaj jaroj UEA volis starigi ion, kion
oni ne volis nomi "premgrupoj". Anstatauxe oni uzis la terminon
"influ-grupoj".

Konklude mi povus proponi:
lobi·o --> influ·grup·o, influ·ist·(ar)·o
lobi·i --> influ·(ad)·i
lobi·ad·o --> (profesi·a) influ·ad·o

Otto

Marcos Cramer

unread,
Oct 26, 2009, 7:43:20 AM10/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:


> Laux mia kompreno, ankaux unuopuloj povas lobii. Ekzemple iu
> organizajxo dungas "lobiiston" por labori cxe la EU-sidejo en Bruselo.

Tiuokaze tiu unuopulo ja laboras por iu grupo, nome por la organizaĵo kiu dungis lin. Do daŭre oni povus paroli pri "premgrupa agado".

Otto proponis:

lobi·o --> influ·grup·o, influ·ist·(ar)·o
lobi·i --> influ·(ad)·i
lobi·ad·o --> (profesi·a) influ·ad·o

Mi vidas la problemon, ke "lobiado" estas ofte difinata kiel la provo influi, dum "influado" signifus ke tiu provo estas sukcesa. Nu, oni povus argumenti ke la sufikso "ad" indikas nefinitan, kaj sekve eble nesukcesan, agadon.

Ĉiuokaze, vi argumentis kontraŭ la uzo de "grup/", sed poste plene forigis la radikon "prem/". "premado" malsame al "influado" ne sonas al mi kiel vorto kiu indikas sukceson de la agado. Do ni eble ja konservu "prem/".

Iuj argumentis por "premgrupi", sed tio ŝajnas al mi iom stranga verbigo. Kiel Leo jam atentigis, la plej signifa parto estu "prem/" kaj ne "grup/".

Post la ĝisnunaj argumentoj kaj rea pripensado, mi ŝanĝus miajn antaŭajn proponojn jene:

lobi·o → prem·grup·o, influ·grup·o
lobi·i → (politik·e) prem(·ad)·i, (prem·grup·e) influ(·ad)·i
lobi·ad·o → (politik·a) prem·ad·o, (prem·grup·a) influ·ad·o

Amike,

Marcos

LajzTajfuno

unread,
Oct 26, 2009, 12:21:16 PM10/26/09
to la bona lingvo
Se ni revenus al la fonto de "lobio", estas klara ke ĝi devenas de de
la agado, t.e. "Lobby" (halo, salono) de la Parlamento aŭ iu hotelo.
Mi ne sciis ke "lobby" ankaŭ povas temi pri la aganto. Laŭ mi
"prem·grup·o, influ·grup·o" ne estus Lobio sed Lobianto.

Kaj verŝajne "premi" ne havas signifon "influi opinion de iu". Ĉu
"konvinki"?

(Ĉine oni diras pri "遊說" /jo-ŝvej/, laŭvorte vojaĝ-konvinki, kies
"vojaĝ-" parto devenas de epoko de La Militantaj Regnoj tiam kiam
politikistoj vojaĝis tra ĉinujo kaj konvinkis reĝojn por ke ili
akceptiĝas en la regnon kiel registo.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages