Jam estas la linio:
fritoj
frit·o·j → ter·pom·fingr·o·j
Mi proponas ankaŭ “frititaj terpomoj” kaj “fritaĵoj”. Kompreneble, ne ĉiuj fritaĵoj nepre estas terpomaj, sed ekzistas fiksitaj esprimoj en Esperanto, ekzemple oni povus argumenti, ke “glaciaĵo” ne nepre estas dolĉigita, kaj ke “tranĉilo” ne nepre havus la formon de tiu, kiun oni uzas por manĝi. Do, la vorto “fritaĵo” tre oportune povus rilati al terpomfingroj.
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
Anna:
| Mi proponas ankaŭ “frititaj terpomoj” kaj “fritaĵoj”. Kompreneble, ne ĉiuj fritaĵoj nepre estas terpomaj, sed ekzistas fiksitaj esprimoj en Esperanto, ekzemple oni povus argumenti, ke “glaciaĵo” ne nepre estas dolĉigita, kaj ke “tranĉilo” ne nepre havus la formon de tiu, kiun oni uzas por manĝi. Do, la vorto “fritaĵo” tre oportune povus rilati al terpomfingroj.
Ne estas problemo pri “frittiaj terpomoj”, laŭ mi. Kion pensas la laiaj pri “fritaĵoj”?
Amike
Renato
Anna:
| Mi proponas ankaŭ “frititaj terpomoj” kaj “fritaĵoj”. Kompreneble, ne ĉiuj fritaĵoj nepre estas terpomaj, sed ekzistas fiksitaj esprimoj en Esperanto, ekzemple oni povus argumenti, ke “glaciaĵo” ne nepre estas dolĉigita, kaj ke “tranĉilo” ne nepre havus la formon de tiu, kiun oni uzas por manĝi. Do, la vorto “fritaĵo” tre oportune povus rilati al terpomfingroj.
Renato:
Ne estas problemo pri “frititaj terpomoj”, laŭ mi. Kion pensas la aliaj pri “fritaĵoj”?
Mi konsentas kun Anna, ke en chiutaga lingvajho fritajho sufichas, sed mi dubas chu oni devas registri tion.
Mi komprenas ke vortaristoj fiksas 'lernejo' kun ghia speciala signifo de konstruajho, kvankam ankau tiam mi tenas mian rajton ekstremokaze uzi tiun terminon por la chambro kie mia - ne-ekzistanta - filo studas au - se mi estus hinduo rezervi la vorton 'preghejo' por la chambro kie brulas kandeloj por Shiva.
Se oni favoras enpreni "fritajho", mi proponas marki ghin en iu maniero, ekzemple per krampoj.
(Same eble por glaciajho: inter krampoj malantau dolchglaciajho ?)
Amike,
Johan
Mi proponas ankaŭ “frititaj terpomoj” kaj “fritaĵoj”. Kompreneble, ne ĉiuj fritaĵoj nepre estas terpomaj, sed ekzistas fiksitaj esprimoj en Esperanto, ekzemple oni povus argumenti, ke “glaciaĵo” ne nepre estas dolĉigita, kaj ke “tranĉilo” ne nepre havus la formon de tiu, kiun oni uzas por manĝi. Do, la vorto “fritaĵo” tre oportune povus rilati al terpomfingroj.
Marcos:
| Eble oni povus elpensi pli bonan Esperantan esprimon por tio. Sed dum mi ne konas pli bonan esprimon kaj uzas "fritaĵo" por tio, mi certe kontraŭus al propono uzi "fritaĵo" en la senco de "terpomfingro".
Bone. Momente ni rezignu pri “fritaĵo” en tiu senco kaj plucerbumu.
Amike
Renato