reakcio kaj jeto

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Apr 15, 2009, 3:59:26 AM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ PIV kaj ReVo "reakcio" signifas interalie la forton, kiu kaŭzas moviĝon de iu objekto en la direkton kontraŭa al la direkto en kiu oni ellasas aŭ ĵetas iun mason. Temas ekzemple pri la forto, kiu kaŭzas malantaŭen-movon de pafilo dum pafado; la sama forto ankaŭ ebligas moviĝon ĉe raketoj kaj multaj grandaj aviadiloj ("reakci-aviadiloj").

Se oni malsame al PIV kaj ReVo ne volas akcepti la vorton "reakcio" kun tiu signifo, oni nepre bezonas alian vorton kun tiu signifo. Kelkaj retpaĝoj kaj ankaŭ Ronaldo uzas la vorton "propulso" por tiu forto. Sed "propulso" tute ne troviĝas en la Tekstaro de Esperanto nek en ReVo (mi nun ne havas PIV ĉemane por kontroli ĉu ĝi konas tiun vorton).

Eble taŭgas la kunmetaĵo "re·ag·o·fort·o". Tamen mi atentigu pri tio, ke "reago" jam havas ĥemian signifon (kombiniĝo kaj malkombiniĝo de ĥemiaj elementoj, per  kiu iu(j) substanco(j) transformiĝas en alia(j)n). Ĉar fiziko kaj ĥemio estas tre proksimaj fakoj, tio ja povas kaŭzi konfuzon. Nu, la situacio en ReVo, kiu proponas "reakcio" kaj por la fizika forto kaj por la ĥemia signifo, ne estas pli bona. Sed eble oni povus uzi la du esprim-eblecojn ("reago" kaj "reakcio") por distingi la ĥemian disde la fizika signifo. Tiu distingo ja ŝajnas al mi pli grava ol la distingo de la politika kaj la natursciencaj signifoj de "reakcio" (tie ja apenaŭ povas esti konfuzo).

Se oni tamen akceptas "reagoforto", la anstataŭigo por "jeto" povus esti "re·ag·motor·o", kaj la anstataŭigo por "jetaviadilo"/"reakciaviadilo" povus esti "re·ag·aviad·il·o".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2009, 7:51:32 AM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Se oni tamen akceptas "reagoforto", la anstataŭigo por "jeto" povus esti "re·ag·motor·o", kaj la anstataŭigo por "jetaviadilo"/"reakciaviadilo" povus esti "re·ag·aviad·il·o".
Nun vi komencas fari bonajn kompromisajn proponojn. Mi provizore registras ilin kaj atendas la informojn de niaj foraj lstanoj.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Apr 15, 2009, 8:57:01 AM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
[mi bedawras la ne-necesan sxangxon den la temlinio]
Date: Wed 15 Apr 2009 00:59
From: Marcos Cramer


> Laŭ PIV kaj ReVo "reakcio" signifas interalie la forton, kiu
> kaŭzas moviĝon de iu objekto en la direkton kontraŭa al la
> direkto en kiu oni ellasas aŭ ĵetas iun mason.

oni povas nomi tiun fenomenon reakcio law newton

> Se oni malsame al PIV kaj ReVo ne volas akcepti la vorton "reakcio"
> kun tiu signifo, oni nepre bezonas alian vorton kun tiu signifo.

Se vi volas pli da klareco, vi bezonas alian vorton

> Kelkaj retpaĝoj kaj ankaŭ Ronaldo uzas la vorton "propulso" por
> tiu forto.

Mi ne certas pri tio. Mi uzas la vorton "propulso" por ajna maniero
antawenpusxi vehiklon

> Sed "propulso" tute ne troviĝas en la Tekstaro de Esperanto nek
> en ReVo

eble, pehx

> (mi nun ne havas PIV ĉemane por kontroli ĉu ĝi konas tiun vorton).

jes, gxi konas: antawenpeli, precipe far motoro

> Eble taŭgas la kunmetaĵo "re·ag·o·fort·o".

reag jam havas tro da signifoj

> Tamen mi atentigu pri tio, ke "reago" jam havas ĥemian signifon
> (kombiniĝo kaj malkombiniĝo de ĥemiaj elementoj, per kiu iu(j)
> substanco(j) transformiĝas en alia(j)n).

homoj povas reagi al io, ili ne povas reakcii

> Ĉar fiziko kaj ĥemio estas tre proksimaj fakoj, tio ja povas kaŭzi
> konfuzon.

nuklea reakcio ankaw estas fizika

> Nu, la situacio en ReVo, kiu proponas "reakcio" kaj por la fizika
> forto kaj por la ĥemia signifo, ne estas pli bona. Sed eble oni povus
> uzi la du esprim-eblecojn ("reago" kaj "reakcio") por distingi la
> ĥemian disde la fizika signifo.

pli bone enkonduki novan vorton por la newton-a senco....

> Tiu distingo ja ŝajnas al mi pli grava ol la distingo de la
> politika kaj la natursciencaj signifoj de "reakcio" (tie ja apenaŭ
> povas esti konfuzo).

Car en politiko uzatus "reakciA" dum en fiziko/hxenio "reakciO", kaj
preskaw neniam inverse

> Se oni tamen akceptas "reagoforto", la anstataŭigo por "jeto" povus
> esti "re·ag·motor·o", kaj la anstataŭigo por
"jetaviadilo"/"reakciaviadilo"
> povus esti "re·ag·aviad·il·o"

mi vere malentuziasmas pri tiuj
gxis, Ronaldo

gxis, Ronaldo


Leo De Cooman

unread,
Apr 15, 2009, 1:26:06 PM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankaŭ pensas, ke ni nun estas sur la bona vojo.
 
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 15 april 2009 12:51
Onderwerp: (la bona lingvo) reakcio kaj jeto
--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
la vortoj, pri kiuj ni diskutas chi tie, estas troveblaj en la listoj che:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.0.283 / Virus Database: 270.11.57/2059 - Release Date: 04/14/09 14:52:00

Andreas Kueck

unread,
Apr 15, 2009, 3:07:18 PM4/15/09
to la bona lingvo
On 15 Apr., 09:59, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> la anstataŭigo por "jeto" povus esti "re·ag·motor·o"

Ne, char specon de aviadilo (kaj ne specon de motoro) signifas jam
"jeto" (lau PIV; kaj same lau la uzo de tiu chi fremdvorto en diversaj
lingvoj, ekzemple en la germana, korea kaj japana).

> , kaj la anstataŭigo por "jetaviadilo"

"Jeto" jam signifas specon de aviadilo; vidu supre.

Mi ripetas, ke pri "jeto" mi ne vidas problemojn, char ghi estas bone
uzebla lau Regulo 15 kaj krome apartenas al la "Aviada terminaro".

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2009, 6:01:50 PM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> char specon de aviadilo (kaj ne specon de motoro) signifas jam
> "jeto"
Do, vi volus unu linion [mi scias, ke vi ne volas eĉ tiun, sed se vi
volus anstataŭigi la radikon "jet-"]:

jet·o → re·ag·aviad·il·o

Kion diras Marcos?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Apr 15, 2009, 6:45:06 PM4/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:

jet・o → re・ag・aviad・il・o

Kion diras Marcos?

Mi tute konsentas kun tiu alternativo, kiu ja estis mia propono.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 16, 2009, 2:12:03 AM4/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi tute konsentas
Bone. Mi registras ĝin.

Amike

Renato



Andreas Kueck

unread,
Apr 16, 2009, 10:17:08 AM4/16/09
to la bona lingvo
On 16 Apr., 00:01, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Andreas:> char specon de aviadilo (kaj ne specon de motoro) signifas jam
> > "jeto"
>
> Do, vi volus unu linion [mi scias, ke vi ne volas eĉ tiun

Lau mi estas bone doni klarigojn de ankau fremdvortoj uzeblaj lau
Regulo 15. Ne tre gravas al mi la nombro da linioj. Sed se estas
linioj, ili estu bonaj ;-)

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2009, 6:07:30 AM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Lau mi estas bone doni klarigojn de ankau fremdvortoj uzeblaj lau
> Regulo 15.
Nun ni havas linion pri jeto, do, vi devus esti kontenta.

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 17, 2009, 10:44:05 AM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

> Nun ni havas linion pri jeto
> > jet·o → re·ag·aviad·il·o
Kaj kion pri
- jetsocieto el jet society --> monduma societo
- jetularo el jet set --> monduma societo?

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2009, 11:30:25 AM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> Kaj kion pri
> - jetsocieto el jet society --> monduma societo
> - jetularo el jet set --> monduma societo?
>

Ne estus nia tasko traduki anglalingvajn esprimojn, sed eble
anglalingvanoj en ĉi tiu listo volos diri, kiel oni tradukas tiujn
esprimojn en iliaj landoj.

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 17, 2009, 11:57:26 AM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne petis traduki anglajn esprimojn.
Sed mi proponis du esperantajn neologismojn, kiuj originas el la angla,
kaj estas citataj en nacilingva esperanta vortaro.

J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2009, 1:23:03 PM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> Mi ne petis traduki anglajn esprimojn.
> Sed mi proponis du esperantajn neologismojn, kiuj originas el la angla,
> kaj estas citataj en nacilingva esperanta vortaro.
>
Aĥ, mi komprenas nun. Vi volas diri ke en la vortaro de Minnaja estas ĉi
tiuj du esprimoj, por kiu vi proponas la liniojn:

jet-societ-o --> mond-um-a societ-o
kaj
jet-ul-ar-o --> mond-um-a societ-o


Kion komenatas la aliaj?

Renato

Andreas Kueck

unread,
Apr 17, 2009, 3:36:58 PM4/17/09
to la bona lingvo
On 17 Apr., 19:23, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> J-K Rinaldo:> Mi ne petis traduki anglajn esprimojn.
> > Sed mi proponis du esperantajn neologismojn, kiuj originas el la angla,
> > kaj estas citataj en nacilingva esperanta vortaro.
>
> Aĥ, mi komprenas nun. Vi volas diri ke en la vortaro de Minnaja estas ĉi
> tiuj du esprimoj, por kiu vi proponas la liniojn:
>
> jet-societ-o --> mond-um-a societ-o

Au "reag-aviadila societo" ;-)

> kaj
> jet-ul-ar-o --> mond-um-a societ-o
>
> Kion komenatas la aliaj?

"Monduma societo" iel ne konvinkas min, sed bedaurinde mi ne havas
alian proponon.

"Verein Deutsche Sprache" (Asocio "Germana Lingvo") proponas por "jet
set" la vorton "Schickeria". Ghi devenas - lau Vikipedio - de la itala
"sciccheria" (chu eble "elegant[ec]o"?) kaj jida
"schickern" ("drinki") kaj estas moka esprimo por la fest-/kultur-/mod-
scena publikularo, kies (festo-)skandal(et)oj estas al la publiko
konigataj de la skandalgazetaro. El chio chi mi bedaurinde ne sukcesas
krei konvenan bonlingvan Esperanto-esprimon, sed eble aliaj.

--
Andreas Kueck


Anna Lowenstein

unread,
Apr 17, 2009, 4:57:41 PM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi verŝajne dirus ion kiel "la pinto de la pinto" aŭ "la elito de la elito" (sed bedaŭrinde "elito" estas neoficiala vorto). Tiajn esprimojn oni devas traduki en kunteksto, prefere iom fantazie!
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Andreas Kueck
Inviato: venerdì 17 aprile 2009 21.37
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: jetsociet-o kaj jet-ul-ar-o

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2009, 5:12:50 PM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> "Verein Deutsche Sprache" (Asocio "Germana Lingvo") proponas por "jet
> set" la vorton "Schickeria". Ghi devenas - lau Vikipedio - de la itala
> "sciccheria" (chu eble "elegant[ec]o"?) kaj jida
> "schickern" ("drinki") kaj estas moka esprimo por la fest-/kultur-/mod-
> scena publikularo, kies (festo-)skandal(et)oj estas al la publiko
> konigataj de la skandalgazetaro.
Ĉu:

jet-societ-o --> laux-mod-a societ-o, mond-um-a societ-o

jet-ul-ar-o --> laux-mod-a societ-o, mond-um-a societ-o

Amike

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 17, 2009, 5:34:53 PM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein ha scritto:
> ... bedaŭrinde "elito" estas neoficiala vorto
tial
- elito --> elstarularo, eminentularo

Cxu?
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Apr 17, 2009, 5:35:27 PM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> "la pinto de la pinto"
Ne malbona. Eble oni povas labori per tio: pintuloj!

Renato


Marcos Cramer

unread,
Apr 17, 2009, 7:11:53 PM4/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo demandis pri:


> - elito --> elstarularo, eminentularo

Mi preferus oficialigon de la vorto "elito". Ja temas pri grava sociscienca termino. Anstataŭigoj kiel "elstarularo", "eminentularo" certe kontraŭas multajn el la sciencaj provoj difini "elito".

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Apr 18, 2009, 2:01:39 AM4/18/09
to la bona lingvo
On 17 Apr., 22:57, "Anna Lowenstein" <anna.lowenst...@esperanto.org>
wrote:

> Mi verŝajne dirus ion kiel "la pinto de la pinto" aŭ "la elito de la elito" (sed bedaŭrinde "elito" estas neoficiala vorto).

Lau mi "elito" estas lau Regulo 15 bone uzebla vorto (ghin prenis
ekzemple la azerbajghana kaj japana [eble ech la korea]). Tamen lau mi
"elito" ne trafas, char iuj anoj de la "Schickeria" ne estas veraj
elitanoj (lau la eduk- kaj kondutnivelo eble ech iusence "mal-
elitanoj").

> Tiajn esprimojn oni devas traduki en kunteksto, prefere iom fantazie!

Mi eble dirus
"shajn-elito"
"mod-publikularo"
"mod-elegantularo"
"dandaro"
(pri kio mi konjektas, ke krom eble "shajn-elito" neniu esprimo estas
tuj komprenata de koreaj esperantistoj ...).

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 2:39:31 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> krom eble "shajn-elito" neniu esprimo estas
> tuj komprenata de koreaj esperantistoj ...
Mi provizorege registris honore al la koreaj komencantoj:

jet·societ·o → pint·ul·o·j, ŝajn·elit·o

simple por ke la tŭta diskuto ne estu forgesata.

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 18, 2009, 3:53:09 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> ... provizore
> - jet·societ·o → pint·ul·o·j, ŝajn·elit·o

Tamen estas uzata ankaux
- jetularo --> pintularo, sxajn.elit.o

Cxu ne?
J-K Rinaldo

Leo De Cooman

unread,
Apr 18, 2009, 5:27:25 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Ĉu:
jet-societ-o --> laux-mod-a societ-o, mond-um-a societ-o
jet-ul-ar-o --> laux-mod-a societ-o, mond-um-a societ-o

Laŭ tio, kion mi kelkfoje vidis en ĵurnalo aŭ televido, plejofte taŭgas la
prefikso fi-. Eble fielito...

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 5:30:26 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

> - jetularo --> pintularo, sxajn.elit.o
>
registrita (kun danko al Minnaja, kiu provizas nin pri materialo).

amike

renato


Ronald Schindler

unread,
Apr 18, 2009, 5:45:01 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com

J-K Rinaldo demandis pri:

> - elito --> elstarularo, eminentularo

Marcos

 

Mi preferus oficialigon de la vorto "elito". Ja temas pri grava sociscienca termino. Anstataŭigoj kiel "elstarularo", "eminentularo" certe kontraŭas multajn el la sciencaj provoj difini "elito".

 

<<<>>> 

 

„elito” konvenas kaj jam ofte estas uzata laŭ miaj konoj,

do estu la propono:

 

- elito --> elstarularo, eminentularo

 

Ronald

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 5:51:55 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> Eble fielito...
Ni alvenis al ŝajn-elit-o momente.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Apr 18, 2009, 10:43:57 AM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu "riĉularo"? Aŭ "lastmoda riĉularo".
Anna


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 18 aprile 2009 11.52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) jetsociet-o kaj jet-ul-ar-o

Antonio De Salvo

unread,
Apr 18, 2009, 3:37:12 PM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laux italaj vortaroj, "jet set" (sinonimo, "jet society") signifas: ricxularo (alta/ bela/ granda mondo, mondumo), kiu kutimas movigxi per jxet-aviadiloj; ricxaj, influhavaj kaj famaj homoj, kun vastaj internaciaj rilatoj, kiuj havas la monrimedojn bezonatajn por utiligi rapidajn trafikilojn (oni konsideru, ke la esprimoj naskigxis en 1965, kiam jxetaviadiloj estis ankoraux nekutimaj).

Se tiel, laux mi ne tauxgas (aux ne tute tauxgas) la diversaj proponitaj tradukoj, krom eble "lastmoda ricxularo".

Por informo: 1) en la itala, "sciccheria" (uzata nur en sxerca senco) signifas "elegantajxo, fajnajxo, frandajxo"; 2) dum mezagxaj italoj ankoraux uzas la terminon "chic" (elp. sxik), laux la franca chic (siavice el la germana), gejunuloj uzas prefere la anglan terminon "smart" (precipe cxar tiu nomo estis atribuita al veturilo tre populara cxe la junularo)

Alia demando koncernas "elito" = elektitaro, elstaruloj, eminentularo, kremo, se temas pri socia klaso; sed kremo, cxefajxo, elektitajxo en aliaj kuntekstoj (ekzemple, parolante pri la plej hardita kaj brava parto de armeo).
Entute, tamen, laux mi "elito" meritas esti savita.
Gxis
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Apr 18, 2009, 5:29:48 PM4/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Se tiel, laux mi ne tauxgas (aux ne tute tauxgas) la diversaj proponitaj tradukoj, krom eble "lastmoda ricxularo".
>
Mi prove aldoni ankaŭ tion.

> Entute, tamen, laux mi "elito" meritas esti savita.
>
En tiu okazo iu proponu ĝin kun difino al la listo
<oficialigin...@yahoogroups.com>.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages