sportiva, gufujo

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jan 27, 2009, 6:52:33 AM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
La signifo de "sportiva" kiun mi celas estas ecx uzata
ekster sporta medio, ekzemple se en ajna konkura situacio
iu ne eluzas sian malhandikapon


pri "gufujo", mi dirus nokta te-salono. Linio pri gxi law mi
jes indas, cxar la termino ne uzatas ekster esp-renkontigxoj,
kaj ne povas esti komprenata per gufo+ujo

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2009, 11:28:39 AM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Roanldo:
La signifo de "sportiva" kiun mi celas estas ecx uzata
ekster sporta medio, ekzemple se en ajna konkura situacio
iu ne eluzas sian malhandikapon
Vi volas diri io de la speco de "lojala", "justa" aŭ simile, ĉu ne? Ĉu iu havas boan solvon pri tio.

pri "gufujo", mi dirus nokta te-salono.
Fakte laŭ miaj observoj tio, kion oni ĉefe trinkas, estas biero.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Jan 27, 2009, 12:35:01 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Ronaldo:

>La signifo de "sportiva" kiun mi celas estas ecx uzata
ekster sporta medio, ekzemple se en ajna konkura situacio
iu ne eluzas sian malhandikapon

 

Renato:

>Vi volas diri ion de la speco de "lojala", "justa" aŭ simile, ĉu ne? Ĉu iu havas bonan solvon pri tio.

En tiu senco, mi uzas: “kavalireca”, “lojala”, “sporteca”, “neprofitema”;

en alia senco, mi uzas “trankvilanima”, “sengxena”, “senemocia”;

en plia senco, mi uzas “eltenema, pacienca”;

kaj mi povus dauxrigi, cxar ja “sporta” havas multegajn signifojn.

Gxis

Antonio

 


Antonio De Salvo

unread,
Jan 27, 2009, 1:14:03 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Ronaldo:

>pri "gufujo", mi dirus nokta te-salono.
 
Renato:

>Fakte laŭ miaj observoj tio, kion oni ĉefe trinkas, estas biero.

Mi neniam, pli frue, auxdis cxi tiun vorton (ne mirige, tio dependas de mia agxo); sed mi supozas, ke la cxefa trinkajxo varias laux la landoj; do, mi limigxus je gxenerala termino, “nokta trinkejo”.

En Italio, ekzemple, biero ne estas tiom komunuza kiom en aliaj landoj; aliflanke, teo aspektus strange cxe italaj gejnululoj, cxar teo ligigxas (cxiam en la itala pensmaniero) kun la intimeco de familia rondo aux kun la ceremoniemo de bonstataj burgxaj societoj.

 

Cetere: en Italio “bar” (= startrinkejo) kaj “caffè” (= kafejo) estas gxenerale taksataj kiel sinonimoj, cxar preskaux ne estas konceptebla itala startrinkejo kiu ne liveras cxefe kafon (verdire, ne cxie: kiam, en 1976, dum unu jaro mi logxis pro laboro en Venecio, enirinte startrinkejon mi mendis orangxadon; la krude malafabla respondo estis: “Cxi tie ni liveras nur alkoholajxojn”. Sed oni devas kompreni kaj pravigi tion: kiam en Venecio la aero estas malseka 80%, oni diras: “hodiaux estas seke”).

 

Pri tiu italeca (mis)egaligo atestas ankaux Renato:

Fakte per "kaf-ej-o" mi vere intencis "trink-ej-o", kio verŝajne estas pli proksima al la vero. Ĉi-jare en la IF estis kafo kaj ankaŭ en italaj junularaj festivaloj, laŭ mia memoro.

 

 

Cxiam pri lauxlandaj nuancoj: la komuna traduko en la italan de “trinkejo” estas “osteria” (lauxvorte = gastejo), kiu estas sentata kiel “ejo, kie oni trinkas vinon” (kio, en esperanto, devus esti esprimata per la vortoj “vintrinkejo” aux “drinkejo”; tradukante la Dian Komedion – Infero 22,15 - , Peterlongo uzas “drinkejo”, Kalocsay “drinkdomo”, kaj Dondi “taverno”).

Gxis

Antonio

 


Fra Simo

unread,
Jan 27, 2009, 1:29:54 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Povas helpi, eble ech sufichi la jeno, kiun mi trovas en la vortaro de Grosjean-Maupinm s. v. "Franc" :
Y aller de - jeu, agi tute sincere [lojale].
 
2009/1/27 ro-esp <ro-...@dds.nl>

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2009, 1:34:57 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

En tiu senco, mi uzas: “kavalireca”, “lojala”, “sporteca”, “neprofitema”;

Dankon, Antonio! Mi kredas ke vi perfekte trafis. Sporteca estas mia preferata, en la senco de "posedanta la kvalitojn de kavalireco, lojleco, kiuj kutime apartenas al bonaj sportistoj".

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 27, 2009, 1:42:42 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis pri "gufujo":


>Fakte laŭ miaj observoj tio, kion oni ĉefe trinkas, estas biero.

En kiu renkontiĝo?

Mi jam spertis gufujojn en diversaj renkontiĝoj (IJK, IJS, IS) en diversaj landoj (Francujo, Germanujo, Hungarujo, Bosnujo kaj Hercegovino), kaj neniam mi vidis bieron en gufujo! Ĉiam la ĉefa trinkaĵo estis teo, kaj maksimume estis flanka ebleco trinki sukon aŭ akvon.

Fakte, en la gufujo dum la IJK en Sarajevo estis rigore malpermesita enporti bierojn (tion provis fari kelkaj katalunaj partoprenantoj, sed tion forte kontraŭis la gufujestrino, kvankam ŝi ne kontraŭis enporton de akvoboteloj aŭ simile; mi povas bone kompreni ŝian konduton, ĉar ankaŭ laŭ mi, biero tute kontraŭas la atmosferon, kiun oni atendus de gufujo).

Do estas por mi tre strange aŭdi, ke oni entute trinkis bnieron en gufujo. Ĉu vi certis, ke temis pri gufujo, kaj ne pri alia trinkejo. (En IS ĉiam estas du malsamaj noktaj ĉambroj: la gufujoj por la trankvilemaj, teemaj homoj, kaj la trinkejo por la festemaj, alkoholemaj homoj).

Antonio skribis:

Mi neniam, pli frue, auxdis cxi tiun vorton (ne mirige, tio dependas de mia agxo); sed mi supozas, ke la cxefa trinkajxo varias laux la landoj; do, mi limigxus je gxenerala termino, "nokta trinkejo".

Kiel mi skribis supre, la ĉefa trinkaĵo tute ne variis inter renkontiĝoj en Francujo, Germanujo, Hungarujo kaj Bosnujo, do laŭ mi ĝi ne varias laŭ landoj: Temas pri internacia Esperant-kultura fenomeno (simile kiel La Bambo), kiu ekzistas sendepende de lokaj kutimoj.

Se estis unuopa escepto al tiu kutimo, tio ne malvalidigas la ĝeneralan kutimon.

Do, se ni entute havu linion pri "gufujo", ĝi prezentu kiel alternativon "(nokta) teĉambro" aŭ "(nokta) teejo". Ni ne uzu radikon de alia trinkaĵo (kiel "kaf-") aŭ la tro ĝeneralan "trink-" (kiu malebligus distingi inter "gufujo" kaj "trinkejo", kiuj en multaj renkontiĝoj ekzistas paralele).

Alia ebleco estus mencii nenion pri trinkaĵo, kaj simple diri "trankvila ĉambro". Sed tio ignorus unu ĉefan trajton de gufujoj, nome la te-trinkadon.

Amike,

Marcos

Fabio Bettani

unread,
Jan 27, 2009, 1:48:59 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi salutas ĉiujn listanojn, okaze de mia unua kontribuo al la diskuto.
Tiuj, kiuj ne konas min, trovos etan sinprezenton ĉe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:WinstonSmith.

Pri gufujoj:

Renato:
>> Fakte laŭ miaj observoj tio, kion oni ĉefe trinkas, estas biero.

Estante novulo, mi mem ne tro spertas pri junularaj renkontiĝoj, sed
mi neniam vidis alkololaĵojn en gufujoj.
Gufujo kutime estas ĉambro kie eblas trinki teon kaj gustumi kuketojn;
la ejo estas lumigita per kandeloj, kaj homoj sidas je tabletoj kaj
babiletas mallaŭtvoĉe, en trankvilega etoso.

Pro la multenombraj nuancoj de la vorto, sendube ne eblas elkrei
kunmetaĵon kiu povas efike anstataŭigi ĝin. Fakte, "Nokta teejo"
ŝajnas bona resuma difino, sed ne povas funkcii kiel anstataŭiga
eksprimo.
Mi mem ne ŝatas tion, ke la signifo de kunmetaĵo (guf-uj-o) estas tiel
malfacile divenebla el la signifoj de ĝiaj eroj. Oni povus eĉ paroli
pri tute nova radiko (gufuj-), kiu ja ekestis kiel kunmetaĵo, sed
poiomete atingis tiom malproksiman signifon, ke ĝi ne plu disigeblas
en apartajn erojn sen perdo de signifo.

Antonio:
> [...] teo aspektus strange cxe italaj gejunuloj, cxar teo ligigxas


> (cxiam en la itala pensmaniero) kun la intimeco de familia rondo aux kun la
> ceremoniemo de bonstataj burgxaj societoj.

Ĝuste tiun senton de intimeco oni perceptas en gufujoj.

En junularaj Esperanto-renkontiĝoj, noktotempe ankaŭ malfermiĝas
drinkejo kaj diskejo, do la bruemuloj povas trovi sian spacon aliloke.

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2009, 3:36:02 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio kaj Marcos:
mi neniam vidis alkololaĵojn en gufujoj.
Vi pravas. Mi tute konfuziĝis kun "knajpo". Mi korektas.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 27, 2009, 4:27:45 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Fabio kaj Marcos:

>mi neniam vidis alkololaĵojn en gufujoj.

 

Renato:

 

>Vi pravas. Mi tute konfuziĝis kun "knajpo". Mi korektas.

Terure! Mi sentas min tute ekstertempa, cxu rilate esperantan vortostokon kaj movadan vivon, cxu (precipe) rilate junularajn spertojn.

Kio diable estas “knajpo”?

Gxis

Antonio

 

P.S.: cxu Gufujo estas en rilato kun la ideo pri gufo-nesto, do loko kie nokta birdo rifugxas?

Se jes, mi mencias mallongan poeziajxon de la itala (nobelpremiita) poeto Salvatore Quasimodo:

 

RIFUĜO  DE  BIRDOJ  DUMNOKTAJ

 

 

Sur mont’ estas pino tordita,

aŭskultas ĝi vigle l’ abismon

plektante la trunkon baliste.

 

Rifuĝo de birdoj dumnoktaj

ĉe l’ horo plej alta ĝi sonas

per bat’ de flugiloj rapida.

 

Kaj neston por si havas koro

pendanta mallume, kaj voĉon;

kaj celas ĝi aŭdi dumnokte.

 

 

Salvatore Quasimodo, trad. Gaudenzio Pisoni

(el “Enlumas min senlimo”)

 


Renato Corsetti

unread,
Jan 27, 2009, 4:51:17 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Kio diable estas “knajpo”?

Vorto konata al tiuj de mia generacio, kiuj ĉeestas la Internaciajn Festivalojn en Germanujo. Temas pri slanga vorto por germaneca trinkejo en tiuj arnaĝoj.

P.S.: cxu Gufujo estas en rilato kun la ideo pri gufo-nesto, do loko kie nokta birdo rifugxas?

Mi kredas, ke jes!

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 27, 2009, 4:56:17 PM1/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
> Mi neniam, pli frue, auxdis cxi tiun vorton (ne mirige, tio dependas de mia agxo); sed mi supozas, ke la cxefa trinkajxo varias laux la landoj; do, mi limigxus je gxenerala termino, “nokta trinkejo”.
___
Unu el niaj filoj iam uzis tian vorton, sed mi pensis, ke ĝi estas "gufejo". Nialingve oni parolas pri "nachtuilen" (noktaj strigoj/ gufoj) por homoj, kiuj dumnokte aktivas (drinkas). Mi do komprenis, ke la loko, kie ili aktivas, estas "gufejo". 
 
Ĉu mi malbone memoris... aŭ malbone aŭdis? Aŭ ĉu la drinkado misprononcigis la vokalon? 
 
Amike salutas 
Leo 

Anna Lowenstein

unread,
Jan 28, 2009, 8:36:29 AM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio skribis:

Gufujo kutime estas ĉambro kie eblas trinki teon kaj gustumi kuketojn;
la ejo estas lumigita per kandeloj, kaj homoj sidas je tabletoj kaj
babiletas mallaŭtvoĉe, en trankvilega etoso.

Pro la multenombraj nuancoj de la vorto, sendube ne eblas elkrei
kunmetaĵon kiu povas efike anstataŭigi ĝin. Fakte, "Nokta teejo"
ŝajnas bona resuma difino, sed ne povas funkcii kiel anstataŭiga
eksprimo.
Mi mem ne ŝatas tion, ke la signifo de kunmetaĵo (guf-uj-o) estas tiel
malfacile divenebla el la signifoj de ĝiaj eroj. Oni povus eĉ paroli
pri tute nova radiko (gufuj-), kiu ja ekestis kiel kunmetaĵo, sed
poiomete atingis tiom malproksiman signifon, ke ĝi ne plu disigeblas
en apartajn erojn sen perdo de signifo.

Anna:

Fakte, mi mem ne malaprobas la uzon de la kunmetaj'o "Gufujo". G'i estas Esperanta slangaj'o, kiu kreskis el Esperanto mem, same kiel "krokodili" kaj "amata c'evaleto". Evidente la vorto "Gufujo" estas konata nur al homoj, kiuj c'eestas apartajn junularajn arang'ojn. Estas normala afero, ke lingvo havu proprajn esprimojn, kiuj ekestas en difinitaj cirkonstancoj. Oni povus konsideri ilin speco de interna s'erco.
Tio s'ajnas al mi malsama afero ol la senpripensa enkonduko de neologismoj (ekz. "peledo"), kvazau' la lingvo ne jam posedus rimedojn por esprimi tiajn konceptojn.

Kore,
Anna

Pilar Otto

unread,
Jan 28, 2009, 10:16:53 AM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Terure! Mi sentas min tute ekstertempa, cxu rilate esperantan
> vortostokon kaj movadan vivon, cxu (precipe) rilate junularajn
> spertojn.
>
> Kio diable estas “knajpo”?

Renato jam respondis. La vorto estas pruntita de la germana "Kneipe". Sed
Antonio, cxu vi ne legas E-ajn revuojn? Mi mem estas tro agxa por junularaj
arangxoj: mia kariero kiel TEJO-kongresano dauxris de 1961 gxis 1970. Tamen,
kiam mi legas ekz. en "Esperanto" raportojn pri junularaj arangxoj, mi
informigxas kaj pri gufujo kaj pri knajpo. Tro malfrue mi eksciis pri la
populareco de "La Bamba" en la TEJO-kongreson: kiam oni, fine de la
inauxguro de la UK en Havano 1990, post la kantado de "La Espero", ludis "La
Bamba", mi simple pensis, ke estas mislokita omagxo al la kongreslando! Mi
ankaux ne sukcesis bone enigi "mojosa" en mian E-an vortprovizon.

Otto

Pilar Otto

unread,
Jan 28, 2009, 10:22:33 AM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Unu el niaj filoj iam uzis tian vorton, sed mi pensis, ke ĝi estas
> "gufejo". Nialingve oni parolas pri "nachtuilen" (noktaj strigoj/
> gufoj) por homoj, kiuj dumnokte aktivas (drinkas). Mi do komprenis,
> ke la loko, kie ili aktivas, estas "gufejo".
>
> Ĉu mi malbone memoris... aŭ malbone aŭdis? Aŭ ĉu la drinkado
> misprononcigis la vokalon?

En la unua raporto, en kiu mi legis pri gufujo, oni klarigis tiun vorton. Se
mia memoro ne tordis la aferon, la kreintoj de tiu vorto volis esprimi, ke
temas ne pri vasta ejo, sed pri izolita, kvazaux hermetike fermita ujo, en
kiun ne penetru la bruo de la diskotekoj ktp. Do "gufujo" evidente estas tre
konscia kreajxo.

Otto

Leo De Cooman

unread,
Jan 28, 2009, 10:26:41 AM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro via klarigo pri gufujo, kara Otto.

Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Jan 28, 2009, 10:40:09 AM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
> Fakte, mi mem ne malaprobas la uzon de la kunmetaj'o "Gufujo". G'i
> estas Esperanta slangaj'o, kiu kreskis el Esperanto mem, same kiel
> "krokodili" kaj "amata c'evaleto".

Mi dubas pri la E-a "indigxeneco" de "amata cxevaleto". Norvege ni uzas
vorton, kies leksika signifo estas "maroto", sed kies eroj signifas
"baston-cxevalo", iom simile al la germana "Steckenpferd". Do mi supozas, ke
"amata cxevaleto" almenaux parte estas pauxsajxo.

Otto

Eduardo Trápani

unread,
Jan 28, 2009, 12:03:19 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> Fakte, mi mem ne malaprobas la uzon de la kunmetaj'o "Gufujo". G'i
>> estas Esperanta slangaj'o, kiu kreskis el Esperanto mem, same kiel
>> "krokodili" kaj "amata c'evaleto".

"Amata ĉevaketo" estus kio?

Mi neniam aŭdis tion.

Amike, Eduardo.

Marcos Cramer

unread,
Jan 28, 2009, 12:34:34 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

"Amata ĉevaleto" estus kio?

Ĝi estas malnova esprimo por "ŝatokupo" (novradike "hobio").

Mi diras "malnova", ĉar mi mem ĉefe vidis ĝin en malnovaj tekstoj (inter la mondmilitoj), kaj neniam aŭdis ĝin de iu nun vivanta Esperantisto. Sed verŝajne kelkaj ankoraŭ uzas ĝin.

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
Jan 28, 2009, 12:54:23 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi c’iam imagas, ke temas ne tiom pri hobio, kiom pri iu temo pri kiu oni dau’re insistadas. Ekzemple, oni povus diri, ke la amata c’evaleto de Renato estas la bona lingvo! En PIV mi trovas zamenhofan ekzemplon: “La facileco de Volapuk estas la plej amata c’evaleto, sur kiu ili elveturas al c’iu okazo.” Estas aldonita enkrampe la klarigo “preferata temo”.

 

Sed povas esti, ke mi estas influata de la angla. Mi supozas, ke temas pri traduko de angla esprimo “hobby horse” (t.e. tiu ligna lud-c’evalo, konsistanta el c’evala kapo sur stango, per kiu infanoj ludis en la epoko, kiam c’evalo estis normala transportilo). Oni ankorau’ nun au’das esprimojn de la speco, “He’s off on his hobby horse again”: “Li denove insistas pri sia konstanta temo”.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: mercoledì 28 gennaio 2009 18.35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R: gufujo

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 28, 2009, 1:43:58 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skribis:

> Mi c’iam imagas, ke temas ne tiom pri hobio, kiom pri iu temo pri kiu oni dau’re insistadas. Ekzemple, oni povus diri, ke la amata c’evaleto de Renato estas la bona lingvo! En PIV mi trovas zamenhofan ekzemplon: “La facileco de Volapuk estas la plej amata c’evaleto, sur kiu ili elveturas al c’iu okazo.” Estas aldonita enkrampe la klarigo “preferata temo”.

Por mi nur tiu signifo (daura insistajho, obsedo...) estas valida por
"amata chevaleto". Estus por mi tre strange, se iu vere uzus ghin por
shatokupo.

> Sed povas esti, ke mi estas influata de la angla. Mi supozas, ke temas pri traduko de angla esprimo “hobby horse” (t.e. tiu ligna lud-c’evalo, konsistanta el c’evala kapo sur stango, per kiu infanoj ludis en la epoko, kiam c’evalo estis normala transportilo). Oni ankorau’ nun au’das esprimojn de la speco, “He’s off on his hobby horse again”: “Li denove insistas pri sia konstanta temo”.

Mi mem lernis la Anglan "hobby-horse" nur poste, kaj komprenis
ghin nur char mi jam konis la Esperantan esprimon.

Fakte ankau la Sveda havas tian esprimon, "käpphäst", sed la
ligon inter "amata chevaleto" kaj "käpphäst" mi komprenis nur
longe post kiam "amata chevaleto" jam farighis kutima
Esperantajho por mi.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 28, 2009, 3:25:48 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi legis ĉi-vespere la multajn mesaĝojn pri gufujo, knajpo kaj amata ĉevaleto.

Mi konkludas ke ni prave aldonis la indikon [sla] = slanga vorto al la unuaj du kaj klarigis ilin.

Mi nun komencas dubi ĉu aldoni ĝin ankaŭ al

(am-at-a) ĉeval-et-o [sla] [zam] = daŭr-e ŝat-at-a ide-o/tem-o, am-at-a ŝat-okup-o

Temas nur pri ĵus elpensita linio.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Jan 28, 2009, 4:20:12 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

     Efektive "guf/ej/o" estus malpli miriga, ol "guf/uj/o" por nomi ian chambron, ne ian keston. Sed ni ne ekbatalu por tiamaniere korektigi. Ni komparu kun "krokodil/o", kiu jam malfacile estus forpelebla el sia speciala signifo, kvankam tiu vorto normale estas nomo de ia kvarpiedulo, ne dupiedulo, pro kio "krokodil/ul/o" estus pli kontentiga por la speciala signifo.
     Pri "guf/uj/o" la praktika demndo por ni estas la jena : chu ni ghin ne malrekomendu, do ne enmetu en nian tabelon, au chu ni ghin ja rekomendu, do tien enmetu maldekstre de la simbolo "=>". Mi preferus malrekomendon, sed mi volonte prokrastigus nian decidon ghis post pli urghaj malrekomendadoj.
     Au chu ni tamen enmetu vortojn el la speco de "krokodil/o", "guf/uj/o" kaj similaj, tiujn malrekomendante au ne, char iujn legantojn au audantojn povas embarasi, kaj en multaj vortaroj ili ne aperas ?
2009/1/28 Pilar Otto <pil...@online.no>

Pilar Otto

unread,
Jan 28, 2009, 5:36:28 PM1/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Anna Lowenstein skribis:
>
>> Mi c’iam imagas, ke temas ne tiom pri hobio, kiom pri iu temo pri
>> kiu oni dau’re insistadas. Ekzemple, oni povus diri, ke la amata
>> c’evaleto de Renato estas la bona lingvo! En PIV mi trovas
>> zamenhofan ekzemplon: “La facileco de Volapuk estas la plej amata
>> c’evaleto, sur kiu ili elveturas al c’iu okazo.” Estas aldonita
>> enkrampe la klarigo “preferata temo”.
>
> Por mi nur tiu signifo (daura insistajho, obsedo...) estas valida por
> "amata chevaleto". Estus por mi tre strange, se iu vere uzus ghin por
> shatokupo.

Mia opinio tute konformas kun tiuj de Anna kaj Bertilo.

>> Sed povas esti, ke mi estas influata de la angla. Mi supozas, ke
>> temas pri traduko de angla esprimo “hobby horse” (t.e. tiu ligna
>> lud-c’evalo, konsistanta el c’evala kapo sur stango, per kiu infanoj
>> ludis en la epoko, kiam c’evalo estis normala transportilo). Oni
>> ankorau’ nun au’das esprimojn de la speco, “He’s off on his hobby
>> horse again”: “Li denove insistas pri sia konstanta temo”.
>
> Mi mem lernis la Anglan "hobby-horse" nur poste, kaj komprenis
> ghin nur char mi jam konis la Esperantan esprimon.
>
> Fakte ankau la Sveda havas tian esprimon, "käpphäst", sed la
> ligon inter "amata chevaleto" kaj "käpphäst" mi komprenis nur
> longe post kiam "amata chevaleto" jam farighis kutima
> Esperantajho por mi.

"Käpphäst" lauxvorte signifas "bastoncxevalo" kaj do respondas al la
priskribo, kiun mi alimesagxe donis de la samsona (sed ne tute
sam-ortografia) norvega vorto. En la norvega oni ecx povas rajdi
bastoncxevalon. En diskuto, ekzemple, mi povus diri: "Kaj nun mi volas rajdi
unu el miaj bastoncxevaloj", do la esprimo estas uzebla ne nur negative,
kiel en la anglalingva ekzemplo de Anna.

Mi neniam spertis la ludilon, kiun priskribis Anna, kaj kiun laux mia
kompreno oni nomas en Esperanto "maroto", mi spertis nur la figuran sencon.
Kiam mi unue trafis la Esperantan "amata cxevaleto", mi tuj pensis pri la
bastoncxevalo.

Frue mi lernis, ke la origina signifo de "hobby" = "sxatokupo" estas
"bastoncxevalo", sed konante nek la ludilon nek ankoraux la figuran sencon,
mi ne bone perceptis la rilaton inter sxatokupo kaj tiu mistera cxevalo.

Kiam mi cxi-vespere legis, ke jam Zamenhof uzis la esprimon "amata
cxevaleto", mi pensis, ke li eble apogis sin sur responda rusa esprimo, kaj
mi sercxis "maroto" en la E-a-rusa vortaro de Bokarev. Kaj kia surprizo: La
vorto estas klasita kiel novismo egala al sxatokupo, kaj la rusa traduko
estas "hxobbi"! Sed en angla-rusa vortaro, kiun mi havas, "hobby" estas
tradukita "konjok" (alia transliterajxo estus "konëk"), kies baza signifo
estas "cxevaleto", sed kiu - laux rusa-germana "posxvortaro" en 12 brajlaj
volumegoj - figurasence povas signifi "Steckenpferd", do "bastoncxevalo". La
tuta traduko de "hobby" en la angla-rusa vortaro estas: "cxevaleto (amata
okupo)". "Hobby-horse" estas tradukita jene: "bastoneto kun kapo de cxevalo
(ludilo)". El cxio cxi evidentigxas, ke preferatan temon oni ruse povas nomi
"cxevaleto". Do en la Zamenhofa ekzemplo tre povas esti, ke "amata" ecx ne
apartenas al la esprimo, sed ke "plej amata" normale-adjektive modifas
"cxevaleto", tiel ke perfekte eblus diri "la cxevaleto plej amata". Eble la
E-a popolo poste ligis "amata" kun "cxevaleto" pro la pli-malpli hazarda
apero de "amata" en la Zamenhofa frazo.

Eble sercxado en vortaroj estas unu el MIAJ amataj cxevaletoj! Sed por cxi
tiu vespero suficxas, kaj mi enstaligos mian cxevaleton.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 3:35:10 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Eble sercxado en vortaroj estas unu el MIAJ amataj cxevaletoj!
Leginte vian mesaĝon, mi ankoraŭ pli konvinkiĝis ke la limoj d ela signifo de amata ĉevaleto iom varias inter la landoj kaj la lingvoj. Nun mi registris:

(am·at·a) ĉeval·et·o [sla] [zam] = prefer·at·a tem·o, am·at·a ŝat·okup·o

sed pretas ŝanĝi ĝin.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Jan 29, 2009, 5:06:21 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Nun
> mi registris:
> **
> (am·at·a) ĉeval·et·o /[sla]/ /[zam]/ = prefer·at·a tem·o, am·at·a

> ŝat·okup·o
>
> sed pretas ŝanĝi ĝin.

Mi konsentas, ke la nuna slangajxo (se nomi gxin tiel) estas "amata
cxevaleto", sed en la Zamenhofa frazo la slangajxo estis nur "cxevaleto"
("amata" ne apartenis al la slanga esprimo). Pri tio mi pli-konvinkigxis,
rigardante, kion Bokarev diras pri "cxevalo" kaj ties kunmetajxoj:
Cxevaleto: "losxádka; póni (= poneo); 2. peren. konëk". "Peren." signifas
"fig.". Bokarev ne mencias "amata cxevaleto" kiel idiotismon.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 5:32:35 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
Au chu ni tamen enmetu vortojn el la speco de "krokodil/o", "guf/uj/o" kaj similaj, tiujn malrekomendante au ne , char iujn legantojn au audantojn povas embarasi, kaj en multaj vortaroj ili ne aperas ?
Pri "krokodili"  (sub la kapvorto "krokodilo") PIV klarigas ke temas pri slangajo. Ĉu tamen ni havu la linion:

krokodili [sla] = parol-i naci-lingv-e (inter esperantistoj)  ?

amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jan 29, 2009, 6:14:44 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Mi konsentas, ke la nuna slangajxo (se nomi gxin tiel) estas "amata 
cxevaleto", sed en la Zamenhofa frazo la slangajxo estis nur "cxevaleto" 
("amata" ne apartenis al la slanga esprimo). 
Mi konsentas kun vi, kaj konsentas kun la metodo (kiam io ne estas klara oni serĉu en la lingvoj plej uzataj de Zamenhof), sed mi malvolonte forigus la adjektivon "amata", ĉar nuntempe oni apenaŭ renkontas ĝin en tiu formo.  Aliflanke mi tre volonte enmetus tekston (praktike tiun de via antaŭa mesaĝo, se vi bonvolus iel refasoni ĝin) por klarigi la aferon, tiel la legantoj de tiu linio estus resendataj al via klarigo pri la ekesto de la esprimo.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Jan 29, 2009, 8:38:08 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com

Lau’ mi g’i ne estas evitinda vorto, do ne necesas proponi bonlingvan revortumadon.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 29 gennaio 2009 11.33
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) krokodil-i

Anna Lowenstein

unread,
Jan 29, 2009, 9:29:38 AM1/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

Frue mi lernis, ke la origina signifo de "hobby" = "sxatokupo" estas
"bastoncxevalo", sed konante nek la ludilon nek ankoraux la figuran sencon,
mi ne bone perceptis la rilaton inter sxatokupo kaj tiu mistera cxevalo.

Anna:
Fakte mi malkovris la rilaton, kiam mi serc'is la anglan vorton "Hobby
horse" en Wikipedia.
G'i klarigas, ke "hobby" estis malnova vorto en la angla por malgranda
c'evalo. Preferata s'atokupo de la reg'o Henriko VIII (1491-1547) estis
konkurado de c'evaloj ("hobbies"). Poste oni ekuzis la vorton "hobby" por iu
ajn s'atokupo. (Tamen estas averto, ke mankas fontindikoj.)
Lau' kroma klarigo en Wikipedia, "to ride one's hobby-horse", t.e. rajdi sur
sia c'evaleto, signifis sekvi sian preferatan okupon, kaj tio donis la
modernan signifon al la vorto "Hobby".

Kore,
Anna

Pilar Otto

unread,
Jan 30, 2009, 8:06:31 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Otto:
>> Mi konsentas, ke la nuna slangajxo (se nomi gxin tiel) estas "amata
>> cxevaleto", sed en la Zamenhofa frazo la slangajxo estis nur
>> "cxevaleto" ("amata" ne apartenis al la slanga esprimo).
> Mi konsentas kun vi, kaj konsentas kun la metodo (kiam io ne estas
> klara oni serĉu en la lingvoj plej uzataj de Zamenhof), sed mi
> malvolonte forigus la adjektivon "amata", ĉar nuntempe oni apenaŭ
> renkontas ĝin en tiu formo.

Konsentite. Sed gxenas min la mencio de Zamenhof tuj post la indiko pri
slango, kvazaux Zamenhof mem uzus kiel slangajxon "amata cxevaleto".

> Aliflanke mi tre volonte enmetus tekston
> (praktike tiun de via antaŭa mesaĝo, se vi bonvolus iel refasoni ĝin)
> por klarigi la aferon, tiel la legantoj de tiu linio estus resendataj
> al via klarigo
> pri la ekesto de la esprimo.

Jes, tion mi povas fari, lauxeble forigante alilingvajn vortojn. Sed antaux
ol fari tion mi sxatus, ke franclingvano, ekz. Francisko, klerigu min pri la
signifo de "marotte", la fonto de la (malbonlingva?) E-a "maroto". Mi ne
trovis gxin en la franca-E-a vortareto, kiun mi havas (de Louis Bastien,
1932: pli nova sxajne ne ekzistas brajle!), sed en alia, ecx pli malnova,
elfranca vortaro (franca-germana) mi trovis gxin. La indiko en tiu vortaro
supozigas, ke "marotte" signifas "amata cxevaleto" nur en figura senco kaj
ne en la senco de la ludilo, sed pri tio mi ne certas.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 30, 2009, 8:42:19 AM1/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
gxenas min la mencio de Zamenhof tuj post la indiko pri 
slango, kvazaux Zamenhof mem uzus kiel slangajxon "amata cxevaleto".
Mi inversigis la indikojn. Nun ĝi estas [zam] kaj poste [sla]. Zamenhof uzis ĝin. Kelkaj nuntempe rigardas ĝin kiel slangan esprimon.


Jes, tion mi povas fari, lauxeble forigante alilingvajn vortojn.
Mi atendas.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages