J-K Rinaldo
J-K Rinaldo
>Mi aldonus
>- poĉi --> duonbrogi
Mi ne estas fakulo pri kuirarto, tamen mi opinias, ke "pocxi" egalas prefere al "sensxele kuiri".
La esprimo "pocxitaj ovoj" estas imitajxo el la angla "poached eggs"; en la itala, tio estas esprimata per "uova affogate" (= dronigitaj ovoj) aux "uova in camicia" (ovoj en cxemizo, t.e. sen sxelo); la germana egalvalorajxo parolas, se mi ne eraras, pri "malaperintaj ovoj", gxuste cxar - memkompreneble - ovo sen sxelo trempita en bolantan akvon dissolvigxas, kaj ne plu estas rekonebla kiel ordinara ovo.
"Brogi, kontrauxe", egalas al la itala "scottare" ("brogita ecx sur akvon blovas") aux al la itala "sbollentare" ("brogi kokidon por gxin pli facile senplumigi"). Se tiel, "duonbrogi" indikus nur ke oni brogas (brulvundas, ekbruligas, trafajrigas) rapide aux suprajxe, ne ke oni kuiras per enjxeto en bolantan akvon sen la sxirmo de la sxelo.
Gxis
Antonio
- poĉi --> duonbrogi
poĉ·i → (parolante pri ovoj) sen·ŝel·e kuir·i; (pli ĝenerale) bol·et·e kuir·i
Rilate al “bolete kuiri”, kial ne simple “boletigi”? Laŭ la ekzemploj en PIV, oni ja uzas la vorton “boligi” ne nur por la akvo mem sed ankaŭ por manĝaĵoj kuiritaj en bolanta akvo, foje eĉ por la poto mem laŭ Zamenhofa ekzemplo: “Se vi senfine parolos, de ĝi la poto ne bolos”.
Pri “senŝele kuiri”, ankaŭ frititaj ovoj kaj omletoj estas kuiritaj sen la ŝelo. Eble “senŝele boligi” (jes, fakte temas pri “boletigi”, sed tio ne gravas. Ni devas serĉi uzeblan esprimon, ne kuirrecepton!)
Anstataŭ “parolante pri ovoj”, simple “pri ovoj”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 7
dicembre 2009 8.39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) poĉi
Mi boletigis.Rilate al “bolete kuiri”. . .
Mi kuiris en restoracio, mi povas helpi pri tiaj vortoj.
do eble pochi -> en-posh-kuiri
Tio donas al mi la impreson, ke oni metas la ovon en ian ujon (supozeble el s’tofo, same kiel pos’o), kaj metas g’in en la bolantan akvon. Sed tiel oni ne kuiras tiajn ovojn, kutime. Do, mi opinias, ke la uzo de la vorto “pos’o” estus misgvida.
Por kuiri sens’elan ovon, oni vers’as g’in rekte en boletantan akvon. La instrukcioj trovig’as en c’i tiu pag’o: http://whatscookingamerica.net/Eggs/PoachEgg.htm Lau’ tiu priskribo, oni povus ankau’ meti la ovon en plastan saketon, kaj meti tion en la boletantan akvon. Tio estus ”enpos’a ovo”, sed tio ne estas la klasika maniero kuiri g’in.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Nicolas Gaufillet
Inviato: martedì 8 dicembre 2009
9.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: poĉi
Renato Corsetti:
>Mi ne scias, kiom
ekster Francujo oni faras la kunligon inter "poĉ-i" kaj
"poŝo". Kion pensas la aliaj?
Fine mi komprenas, de kie oni prenis la terminon “pocxi”!
Tamen, neniam pli frue mi pensis pri rilato inter “pocxita” kun “enposxigita” (ankaux cxar, kiam mi parolas pri “posxo”, mi pensas prefere pri ajxo alia ol “saketo”).
Efektive, en la franca ekzistas tia lingva rilato, cxar oni diras “oeuf poché” (= pocxita/ enposxigita ovo), el la verbo pocher, kiu interalie signifas “enposxigi”:
(vortaro Littré):
Pocher des oeufs, les casser dans de l'eau ou du bouillon bouillant, et les y laisser quelques minutes pour la cuisson ; au sortir, ils sont entourés du blanc mat et ferme, et mollets en dedans.
Pocher des oeufs, les envelopper, par le mode de cuisson, de leur blanc comme d'une poche.
(= Pocxi ovojn, rompi ilin en bolantan akvon aux buljonon, kaj ilin lasi kelkajn minutojn por la kuirado; cxe la eliro, ili estas cxirkauxitaj de la blanko malbrila kaj kompakta, kaj duonmolaj interne.
Pocxi ovojn, ilin envolvi, laux la kuirmaniero, per ilia blanko kvazaux per posxo).
Italo neniam komprenus kio estas “enposxigita ovo”.
Por informo, en la itala oni diras “uovo in camicia” (= ovo en cxemizo, do sen vesto, sen sxelo), aux “uovo affogato” (= dronigita ovo, do jxetita en akvon aux buljonon); sed mi neniam proponus por esperanto tiujn figurajn esprimojn, kiuj memevidente estas TRO figuraj.
Gxis
Antonio
En la japana, strange, oni nomas la pocxitan ovajxon "falinta ovajxo (en akvo)".