suspensi-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 11, 2010, 4:55:09 PM10/11/10
to listo 'lbl'
Mi estas laŭgrade revizianta la tradukojn de Leo rilate al la eŭropa bicikla
terminaro. Gratulojn, Leo! Vi faris tre bonlingvajn tradukojn.

Mi prezentas nur kelkajn pri kiuj mi havas dubojn.

Ĉu “suspensio” ne povus havi alternativon? Ĉu risortaro?

Sube mi listigas la tradukojn al la aliaj lingvoj.

Amike

Renato
------------------
19R SUSPENSIO*
преден амортисьор (m)
(la) suspensión
odpružení (n)
affjedring (en)
(die) Federung
vedrustus
ανάρτηση (f)
suspension
(la) suspension
crochadh (m)
(la) sospensione
atsperojums (m)
spyruoklė (f)
első teleszkóp
is-suspension (f)
(de) vering
zawieszenie (n)
(a) suspensão
(o) suspensie
pruženie (n)
vzmetenje (n)
jousitus
fjädring (en)
подвесное устройство (n)
преденамортисьор(m)

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Oct 12, 2010, 7:04:15 PM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 11/10/2010 21:55, Renato Corsetti skribis:

> Mi prezentas nur kelkajn pri kiuj mi havas dubojn.
>
> Ĉu “suspensio” ne povus havi alternativon? Ĉu risortaro?
>
Kiel vi vidas, mi aldonis al "suspensio" steleton por indiki, ke tiu
vorto ne estas oficialigita. Ni do serĉu fortradukon aŭ ... proponu ĝin
kiel oficialiginda.

La nederlanda kaj germana terminoj efektive signifas "risortaĵo"n
(proksimume) aŭ eble "risortadilo"n....
Fakte per "suspensio" oni ne nur indikas la risorto, sed tuton de
elementoj, inter kiuj risorto ludas gravan rolon. Alia grava elemento
estas dampilo (ne oficiala vorto), kiu evitas osciladojn (plia
neoficiala vorto).
En bicikloj mi ankoraŭ ne ofte vidis dampilon, kvankam la bulgara vorto
амортисьор pensigas pri la franca amortisseur (kiu "mortigas" la
oscillojn?), dampilo (demper en la nederlanda) montras ĝin (aŭ la
risorton) sur la bildo je paĝo 19 dekstre.

La nederlanda vorto "vering" ne egalas al "veer" (risorto), sed signifas
"risortada sistemo"n

En la vortlisteto de BEMI http://bemi.free.fr/biciklo mi ne vidis
risortan sistemon.

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2010, 2:50:15 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> La nederlanda kaj germana terminoj efektive signifas "risortaĵo"n
(proksimume) aŭ eble "risortadilo"n....

Do, eble elektu ion kun la radiko "risort-", risortaĵo aŭ risortaro.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Oct 13, 2010, 4:08:55 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Do, eble elektu ion kun la radiko "risort-", risortaĵo aŭ risortaro.

Aŭ eble "risortumo".

Aliflanke PIV2005 donas "risortaro" kun difino, kiu ŝajnas trafi.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

renato corsetti

unread,
Oct 13, 2010, 5:10:29 AM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

| Aŭ eble "risortumo".

| Aliflanke PIV2005 donas "risortaro" kun difino, kiu ŝajnas trafi.

Leo, ĉu ni havu la linion:

suspensi-o --> risort-ar-o, risort-um-o ?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Oct 13, 2010, 5:38:26 PM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 13/10/2010 9:08, Bertilo Wennergren skribis:

> Aŭ eble "risortumo".
>
> Aliflanke PIV2005 donas "risortaro" kun difino, kiu ŝajnas trafi.

Risortumo ja povus esti taŭga solvo ankaŭ por la "eŭropa biciklada
leksikono".

Pri "risortaro": vi certe jam vidis la aron da ŝtalaj lamenoj, inter la
akso kaj platformo de kamionoj. Tiujn mi nomus "risortaro". Ili aŭtomate
ankaŭ formas dampilon: ĉe risortado la lamenoj frotas unu sur la alia,
kaj tiel transformas la movenergion en varmon, do "dampas" la risortadon.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 13, 2010, 6:13:11 PM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 13/10/2010 10:10, renato corsetti skribis:
Leo, ĉu ni havu la linion:

suspensi-o --> risort-ar-o, risort-um-o ?
Kiel mi ĵus skribis: risortaro estas tiu specifa sistemo (iam?) uzita en kamionoj, kiu havas ambaŭ elementojn: la risortan kaj la dampan.
Vidu (ankaŭ la bildon de "risortaro") ĉe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Suspensio_%28tekniko%29

Ĉu vi rimarkis, ke "suspensio" havas du tute malsamajn signifojn? Mi konservus la vorton por indiki la miksaĵon de solidaj eroj ekz. en akvo, kaj serĉus fortradukon por la mekanika aplikaĵo. Risortumo povus konveni, laŭ mi. Risortaro estas specifa solvo, uzita en kamionoj (verŝajne nun ne plu - mi ne scias)

Suspensio estas pli ol nur risorto(j). Se via aŭtomobilo estas kontrolata, eĉ se la risortoj estas perfekte en ordo, sed unu el la dampiloj estas difektita, vi ricevos ruĝan karton!

Ni bezonas vorton, kiu esprimas "tuton de la aranĝo, kiu ebligas al korpo, aparato, parto de maŝino, ktp. pendi aŭ stari per elastaj rimedoj, kiuj certigas ĝian dinamikan stabilecon."  (Se via suspensio ne certigas tiun dinamikan stabilecon, la kontrolkarto estos ruĝa!)

Risortumo plaĉas al mi por fortraduki "suspension" en tiu senco. Mi ne mencius "risortaro"n.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 14, 2010, 4:29:48 AM10/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

 

Risortumo plaĉas al mi por fortraduki "suspension" en tiu senco. Mi ne mencius "risortaro"n.

 

Bone. Do, ni havu la linion:

 

supensi-o (en la meĥanika senco) à risort-um-o

 

Ĉu bone?

 

Renato

 

ro-esp

unread,
Oct 14, 2010, 5:18:46 PM10/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Se mi bone komprenas, temas pri nia "ophanging" (plimalpli pendigo,
pendmaniero) por kiu ne necesas risortoj.

Mi emas teni la vorton por la hxemia senco

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Leo De Cooman

unread,
Oct 14, 2010, 6:53:10 PM10/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 14/10/2010 22:18, ro-esp skribis:

> Se mi bone komprenas, temas pri nia "ophanging" (plimalpli pendigo,
> pendmaniero) por kiu ne necesas risortoj.
Jes, "ophanging". Ne necesas "risortoj", nur tio, kion oni science
nomas "elastaj elementoj" plus dampilo.
Kaj se ne estas elastaj elementoj en la veturilo, ili ja estas en la
homa korpo, ĉu ne?
Aerbendo ankaŭ estas tia elasta elemento.

>
> Mi emas teni la vorton por la hxemia senco
Ankaŭ mi (nu, ne vere temas pri ĥemio, pli pri fiziko laŭ mi).

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages