kaperi

3 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Sep 12, 2015, 5:03:14 AM9/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi devintus uzi la vorton "kaperi" en frazo, kie temis pri aviadilo. Sed
"kaper" ne estas oficiala radiko, ja zamenhofa.
Mi vidis "kaper" nek en la listo SSV, nek en "Radikoj oficialigindaj".
Mi finfine uzis "for-konduk-i".
Ĉu iu scias pli taŭgan fortradukon?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Sep 12, 2015, 5:41:23 AM9/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


|     Mi devintus uzi la vorton "kaperi" en frazo, kie temis pri aviadilo. Sed "kaper" ne estas oficiala radiko, ja zamenhofa. Mi vidis "kaper" nek en la listo SSV, nek en "Radikoj oficialigindaj". Mi finfine uzis "for-konduk-i".

Efektive 'kaper-i' laŭ PIV estas io tre teĥnika:

kaper/iZ (tr) Dum marmilito, provi kapti aŭ detrui malamikajn komercajn ŝipojn kun rajtigo de sia registaro


Ĉu ni volus havi la linion:

kaper-i (en ĝenerala senco) --> for-rab-i, for-port-i, for-pirat-i; (en malnova teĥnika senco) oficial-e pirat-i

Amike

Renato
--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Sep 12, 2015, 6:41:51 AM9/12/15
to ED. BLdiskutlisto

"Renato Corsetti"
> kaper-i (en ĝenerala senco) --> for-rab-i, for-port-i, for-pirat-i; (en malnova teĥnika senco) oficial-e pirati
Mi aldonus forkapti
JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Sep 12, 2015, 7:11:16 AM9/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
JoKo:

|  Mi aldonus forkapti

Bone, laŭ mi.

Antonio De Salvo

unread,
Sep 12, 2015, 8:07:16 AM9/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Laux mi, "kapero" ne temas pri forkonduko, sed pri forkapto (ne sen kauxzo la germana vortarego Krause tradukas per "marrabisto"). Teorie estas subtila diferenco inter "kaperisto" kaj "pirato", cxar la unua estas "rajtigita", dum la dua estas senrajta en eminenta senco.
Sed en la kazo de aviadilo, versxajne ne temas pri "kapero", sed efektive pri "forkonduko", cxar la celo de la kaptanto ne estas la alproprigo de la aviadilo, sed gxia forkonduko al loko alia ol tiu prava.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 12 settembre 2015 11:03
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) kaperi
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Sep 13, 2015, 6:24:52 AM9/13/15
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu

kaper-i --> (en ĝenerala senco) for-kapt-i, for-rab-i, for-port-i, for-konduk-i; (en malnova teĥnika senco) rajt-ig-it-e pirat-i

povus funkcii kaj enpreni ĉies opiniojn?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Sep 13, 2015, 10:45:06 AM9/13/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 13/09/2015 om 12:24 schreef Renato Corsetti:
Ĉu

kaper-i --> (en ĝenerala senco) for-kapt-i, for-rab-i, for-port-i, for-konduk-i; (en malnova teĥnika senco) rajt-ig-it-e pirat-i

povus funkcii kaj enpreni ĉies opiniojn?

Almenaŭ por mi ĝi taŭgas. Dankon.

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Sep 13, 2015, 12:03:05 PM9/13/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be


Op zondag 13 september 2015 16:45:06 UTC+2 schreef Leo De Cooman:
Op 13/09/2015 om 12:24 schreef Renato Corsetti:
Ĉu

kaper-i --> (en ĝenerala senco) for-kapt-i, for-rab-i, for-port-i, for-konduk-i; (en malnova teĥnika senco) rajt-ig-it-e pirat-i

Ne. PIV miskondukas nin ankaw cxi tie. "kaperi aviadilon" signifas minaci mortigi pasagxerojn por devigi la pilotojn flugi al alia loko ol la planita destino. Necesas oficialigi la vorton (aw alian) kun pli senchava difino ol tiu kiun donas PIV.
Difino kia "per (minaco de) perforto transpreni la regadon de sxipo, aviadilo ktp"

[cetere en la NL_a ekzistas apartaj vortoj "kapen" kaj "kaapren" - la dua implicas registaran permeson)

                                                               gxis, Ronaldo N
 

ro-esp

unread,
Sep 13, 2015, 12:04:45 PM9/13/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be


Op zondag 13 september 2015 18:03:05 UTC+2 schreef ro-esp:

Ne. PIV miskondukas nin ankaw cxi tie. "kaperi aviadilon" signifas minaci mortigi pasagxerojn por devigi la pilotojn flugi al alia loko ol la planita destino

La angla verbo estas "to hijack"


 
                                                               gxis, Ronaldo N
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages