administrilo / administranto

3 views
Skip to first unread message

Eduardo Trápani

unread,
Oct 5, 2010, 5:32:11 PM10/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Mi scias ke eble tio estas iomete faka, sed mi ŝatus scii kion vi opinias pri la
jena problemo.

Temas pri programo kiu administras aferojn, ekzemple pasvortojn. Ĝis nun tio
nomiĝis "Pasvorta administranto" kaj oni proponas "Pasporta administrilo" (kiu
eventuale iĝos "Administrilo/anto de pasvortoj".

Mi klopodis vidi kiel oni tion faras en aliaj lingvoj, sed mi ne povas pensi pri
alia kiu havas -il sufikson. La aliaj (la komprenataj de mi, ne multaj) uzas la
saman vorton kiun oni uzus por persono kiu administras, do administranto.

Ĉu unu el la du tradukoj: ilo/anto estas klare preferinda?

Amike, Eduardo.

Cvi Solt

unread,
Oct 6, 2010, 2:16:39 AM10/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi preferas "administrilo", kaj uzi "administranto"n  por la persono.


Cvi

2010/10/5 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2010, 2:27:28 AM10/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:

> Ĉu unu el la du tradukoj: ilo/anto estas klare preferinda?

Mi preferas "administrilo" en ĉi tiu situacio.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Oct 6, 2010, 6:11:54 AM10/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani demandis:

> Temas pri programo kiu administras aferojn, ekzemple pasvortojn.  Ĝis nun
> tio nomiĝis "Pasvorta administranto" kaj oni proponas "Pasporta
> administrilo" (kiu eventuale iĝos "Administrilo/anto de pasvortoj".

> Mi klopodis vidi kiel oni tion faras en aliaj lingvoj, sed mi ne povas pensi
> pri alia kiu havas -il sufikson.  La aliaj (la komprenataj de mi, ne multaj)
> uzas la saman vorton kiun oni uzus por persono kiu administras, do
> administranto.

> Ĉu unu el la du tradukoj: ilo/anto estas klare preferinda?

Ambaŭ ŝajnas al mi tute bone eblaj, apud "administroprogramo" kompreneble.

Unu faktoro, kiu eble povas influi la decidon, estas tio, ĉu la
koncerna anto/ilo faras siajn taskojn pli-malpli memstare (en la fono,
aŭtomate...), aŭ ĉu ĝin plejparte manipulas la uzanto por administri
pasvortojn. En la unua okazo "administranto" kredeble estas pli trafa
(la programo mem administras). En la dua okazo "administrilo" kredeble
pli taŭgas (la uzanto administras pasvortojn per la programo).

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Eduardo Trápani

unread,
Oct 6, 2010, 2:30:37 PM10/6/10
to la-bona...@googlegroups.com
> Ambaŭ ŝajnas al mi tute bone eblaj, apud "administroprogramo" kompreneble.

Bone.

> Unu faktoro, kiu eble povas influi la decidon, estas tio, ĉu la
> koncerna anto/ilo faras siajn taskojn pli-malpli memstare (en la fono,
> aŭtomate...), aŭ ĉu ĝin plejparte manipulas la uzanto por administri
> pasvortojn.

Trafe! Mi samopinias. Memstaran, memdecidan agenton oni nomu "administranto"
kaj nuran ilon "administrilo".

Pri tiu nuanco, kaj iom flanke de la temo: dum diskurso franca politikisto
plendis ke la landaj estraroj iĝis fakte administriloj de iu centra povo eŭropa
kaj ne administrantoj de siaj landoj. Li uzis aliajn (multajn) vortojn por
esprimi tion. Mi ŝatas povi diri tion tiel simple kaj (espereble) klare en la
esperanta.

Dankon al ĉiuj!

Amike, Eduardo.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages