~~~
renato corsetti
ren...@esperanto.org
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Anna LowensteinVerzonden: dinsdag 29 januari 2013 15:47Onderwerp: R: (la bona lingvo) Re: blughino - (blua) ghinzo; ghinzoshtofo
Persone mi neniam renkontis antaŭe tiun vorton kaj ne komprenis, kion signifas ĝinz', mi devis serĉi en PIV, la apudaj vortoj dreliko kaj ĵinso apenaŭ pli bone klarigis al mi pri kio temas. Persone, se mi renkontus ĝins', mi pli rapide estus kompreninta.
Pri Dreliko
lau PIV estas speco de maldelikata teksajho por sakoj, laborvestoj...
Fakte oni trovas ekde la 16a jarcento la tolon nomita: Jean,
fortika teksajho farita ekde tri fadenoj : du orte krucigitaj (el
kotono), kiuj plektighas kun la chenfadeno (el lino). Oni ankoraŭ parolas kelkfoje pri [denim] , kiu devenas verŝajne de la urbo Nîmes (sude de Francujo)
(Do ni povas proponi s-s-vorton pri dreliko: trifadena teksajho, maldelikata teksaĵo.)
Laŭ mia serĉado, poste oni bluigis la
tolon danke al bluo de Genova (en la itala). Ŝajnas, ke en la angla lingvo oni
skribis antaue la nomon de la urbo: Jannes (Gênes en la franca).
Tial oni trovas, ekzemple en la franca, la du vortojn: jean kaj jeans. En la XXa jarcento usonanoj famigis laborpantalonon, kiu iĝis post la lasta mondmilito moda pantalono kaj pli freŝdate ne nure blua, kelkfoje eĉ artifike kadukaspekta pantalono.
Ĝenerale
oni akceptas tiun devenon de la vorto. Ĉu ne?
Persone en la franca mi aŭdas la prononcon [ĝin], kelkafoje:[ĝins] pli malofte de la maljunuloj [ĵin]. Tial, mi tute ne komprenas,
kial proponi la novvorton(neologismon) ĝinz', kiu, laŭ mi, estas
komprenebla (rekonebla) nek litere, nek fonetike!
Anna, ĉu vere la formo ĝinz (ghinz) estas internacie, litere kaj aŭde, pli rekonebla ol la formo ĝins (ghins) ankaŭ ĵins (jhins)? Mi forte dubas.
Johan, kion vi opinias pri tiu punkto?
Kiel skribis Cherpillod (pri internacieco de geografiaj nomoj) ni atentu, ke nia lingvo ne ighos malpli internacia ol la plimulto el la naciaj lingvoj.
Persone, antaŭ eventuala oficialigo, mi uzos nur s-s-vorton : moda pantalono aŭ similaĵo laŭ kunteksto.
Amike, Pjer.
| Anna, ĉu vere la formo ĝinz (ghinz) estas internacie, litere kaj aŭde, pli rekonebla ol la formo ĝins (ghins) ankaŭ ĵins (jhins)?
Ankaŭ en Esperantujo la formo “ĝinzo” estas sufiĉe uzata. Mi unue renkontis ĝin en “Praktika Bildvortaro de Esperanto” (1979), kaj ĝi estas la rekomendata formo en la nova angla-Esperanta vortaro de John Wells. Neniu el la kunlaborantoj de Lernu.net protestis kontraŭ ĝia uzo en mia rakonto.
Kore,
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato:
mercoledì 30 gennaio 2013 15.06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) blughino
- (blua) ghinzo; ghinzoshtofo
| Ankaŭ en Esperantujo la formo “ĝinzo” estas sufiĉe uzata.