----- Original Message -----From: 银庚 季To: Derks JohanSent: Wednesday, October 19, 2011 4:22 AMSubject: 转发: Pli multe da prefiksoj kaj sufiksoj
--- 11年10月19日,周三, 银庚 季 <jiyi...@yahoo.com.cn> 写道:
发件人: 银庚 季 <jiyi...@yahoo.com.cn>
主题: Pli multe da prefiksoj kaj sufiksoj
收件人: renato....@virgilio.it
日期: 2011年10月19日,周三,上午8:53
Mi ŝatas Esperanton kaj fidelas al ĝi, ĉar ĝi estas regula, logika, pli simpla kaj pli lernebla, sed erao marŝas antaŭen kaj Esperanto devas evoluiĝi kaj pliriĉiĝi tago post tago.Mi esperus ke Esperanto havu pli multe da prefiksoj kaj sufiksoj.Tio estas ne por plikompleksigi Esperanton, sed por analizi kaj dissekcii Esperanto-vortojn kaj plifaciligi al ĝiaj lernantoj pli racie kaj pli facile memori Esperanto-kunmetitajn vortojn, ekzemple, kiam la lernantoj lernas la vorton antilitika, se ili scias ke anti- estas prefikso, lit radiko kaj ik sufikso, do ili pli racie pli facile memoras la vorton, pli facile ol ili memoras ĝin mekanike; ŝtono kaj lit(o) ambaŭ signifas 石头 en la ĉina lingvo, sed kia diferenco estas inter ili? Se oni scias ke ŝtono estas baza vorto kaj ĝin oni povas uzi sole kaj lit(o) estas vortfarada elemento, ĝin oni ne povas sole uzi, en la vorto litosfero ĝi estas prefikso, en la vorto antilitika ĝi estas radiko kaj en la vorto iknolito ĝi estas sufikso, do mi kredas ke ili povus plifacile memori la vortojn. Malgrandulo Ji Yin’geng
Pri la sufikso -ik' mi pensas, ke ghi estus tre utila, sed mi scias ankau ke multaj bonlingvistoj ne shatas diri 'lingviko' anstatau 'lingvistiko'.
Mi tre dankas vin pro la mesagxo.Lau mi,cxu oni akceptas kaj sxatas au ne,-ik fakte estas sufikso,kiu esprimas sciencon,arton kaj aliajn ,ekzemple,elektroniko,gimnastiko,poetiko,stilistiko kaj aliaj.
|
|
-- ------------------------------------ Renato Corsetti renato....@uniroma1.it ------------------------------------
Sed en tiuj formoj "ik" ne funkcias kiel sufikso.
Se ĝi estus sufikso, oni dirus "stiliko", ne "stilistiko". Oni dirus
"beletriko" (ne "beletristiko"), "numeriko" (ne "matematiko"),
"komputiliko" (ne "informadiko"). Krome "elektroniko" signifus "studo
de elektronoj"; tio, kion ni nuntempe nomas elektroniko, devus
eknomiĝi "kurentiko". "Ĥemio" devus nomiĝi "Atomiko".
En la reala Esperanto, fiziko ne studas fizojn, amiko ne estas scienco
pri amo, kaj veziko ne temas pri vezo, ktp...
Se "ik" estus sufikso, ĉu "etiko" estus branĉo de filozofio aŭ scienco
pri etaĵoj? Ĉu formiko estus studo pri formoj? Ĉu saliko estus studo
pri saloj?
Bonŝance, ke en la reala Esperanto "ik" ne estas sufikso...
Amike,
--
Fabio
--
Kara S-ro Johan Derks,
Mi tre dankas vin pro via mesagxo,bedaurinde mi ne povis gxustatempe respondi la mesagxon.
Mi komencis memlerni Esperanton en la someraj ferioj de 1978 lau libro kiun mi acxetis en iu librobrokantejo por 0.5yuan.En 1992 mi trapasis la mezgradan ekzamenon de ILEI/UEA dum la 5-a pacifika kongreso de Esperanto en la urbo Qingdao de Cxinio,ekde 1993 ghis 2006 mi estis membro de la konsilantaro de Shanghai-a Esperanto-Asocio kaj nun mi estas individua membro de UEA,sed mi scias pri Esperanto kaj la internacia Esperanto-movado malmulte.Mi dankas vin pro via helpo.
|
|
La vortoj elektroniko,gimnastiko,poetiko povas esti troveblaj en Esperanto-cxina vortaro.Lau mi se ni analizas la supermenciitajn vortojn,do ni povus rigardi la -ik kiel sufikson,kiu espremas ne nur sciencon kaj arton sed "aliajn".En la angla lingvo estas la sufikso-ic,mi ne povus aserti cxu -ic au -ik estas internacia.Se jes,s-ro Andreas Kueck diris,ke internacia vorto estas uzebla lau Regulo 15.Cxi tie,mi pensas,devas esti inkludi ne nur vortojn sed ankau afiksojn. Mi pensas ke -ik fakte estas sufikso,ne akceptata en Esperanto sufikso.
|
Interesa rezonado. Jen la opinio de Bertilo pri "ik" (kerna frazo:
"Principe nenio malhelpus paroli pri diversaj 'ikoj'."):
https://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/f57b5cbd55e374cb?hl=eo.
Mi ne scias surbaze de kiu kriterio vi konsideras tiun frazon kerna kaj ne la ĉi-sekvaj en la sama mesaĝo:
> Sed oni ne kredu, ke mi favoras la sufikson IK/. Mi forte
malrekomendas ĝin. Estas mutlaj malbonaĵoj pri ĝi. Sed ĝia enkonduko
tute ne signifas ian profundan ŝanĝon en la karaktero de Esperanto. Ĝi
simple estas maloportuna kaj ĝena kaj nebezonata.
Ĉiuokaze, mi kunsendas liston de ĉiuj vortoj en PIV, kiuj finiĝas per "iko". Bonan amuzon! ["ik" estis la latina por "-a"]
Amike
Renato
La kriterioj ne estu, chu oni rajtas plirichigi Esperanton per novaj
radikoj, inkluzive afiksojn, nek sub kiuj (cetere ne de chiuj
agnoskitaj) Zamenhofaj reguloj vortoj rajtas enpenetri, nek chu
Esperanto similu forme al etnaj lingvoj, sed la kriterio estu, chu
Esperanto bezonas plirichighi (preskau nur per pritehhnikaj vortoj)
per akcepto de nenecesaj neologismoj, por kiuj eblas memkultivitaj
vortoj, au chu ghi rifuzu nenecesajn tiajn fremdajn vortojn.
Lau mi:
1e. en preskau chiuj kazoj Esperanto kapablas mem krei nove bezonatajn
vortojn (plej ofte por tehhnikajhoj);
2e. Esperanto, por esti facila, ne bezonas aspekti kiel etna lingvo;
3e. se oni volas rajti "plibonigi" Esperanton, do shanghi ghin (t.e. krei
neologismojn kaj shanghojn en la vortfarado kaj gramatiko),
chiu Esperantisto rajtus fari tion en sia maniero, kreante milojn da
novaj Esperantoj. Tio estus la fino de Esperanato kaj la komenco de
senutilaj provadoj senfinaj.
Mi deziras neshanghi Esperanton, ne char mi trovas ghin perfekta kaj
neplibonigebla, sed char la nenatura kaj senevolua reteno de la
Fundamento garantias, ke Esperanto ne forfalos en dialektojn au
formortas, kaj ke ghi restos fidebla por chiam, same kiel la nombro
kvin restos fidebla por chiam.
Amike, Marcel.