En la komun-uza norvega estas hxaoso: "pille", "tablett" kaj "pastill" estas
parte samsignifaj. "Fremdvortaro" difinas jene: "Pille: medikamento en formo
de globeto". "Tablett: pulvorforma materialo kunpremita al cirkla aux ovala
kuketo (ofte por medicina uzo)". "Pastill: medikamento en formo de rondaj
kuketoj aux globoj (komp. tablett)".
En la reala lingvouzo:
"Pille" gxenerale estas ronda kaj por engluto, escepte de "stikkpille"
(pikpilolo) = "supozitorio"! Gravedec-malhelpan pilolon oni cxiam nomas
"pille", neniam "tablett" aux "pastill". Metafore oni diras "sukerigi la
pilolon" kun la senco "mildigi la impreson, kiun donas malagrabla mesagxo".
Malestime oni povas nomi apotekistojn "pilolrulantoj".
"Tablett" povas esti por gluti, sucxi aux solvi en akvo. Gxi povas havi
diversajn formojn. Gxenerale la vorto estas uzata pri medikamento.
"Pastill" gxenerale estas por sucxi. Gxi ne necese estas medikamento,
kvankam la tipa "pastill" servas por mildigi gorgxodoloron. "Fisherman's
friend", ekzemple, estus klasata kiel "pastill" prefere ol "tablett" aux
"pille".
En fakaj jxargonoj la uzo povas ne lauxi la cxi-supran priskribon. Mi
imagas, ke kvadrateto de cxokolado povus esti nomata "tablett", ne estante
medikamento.
Otto
"Lasi fandigxi en la busxo" estas tio, kion mi, iom pauxse-fusxete, nomis
"sucxi" en alia mesagxo.
Otto
En la komun-uza norvega estas hxaoso:
lozanĝ-o --> pilol-o, fand-pilol-o tablojd-o --> (plat-a) pilol-o bolus-o --> (grand-a) pilol-o granol-o --> (mal-grand-a) pilol-o granul-o --> (mal-grand-a) pilol-oamike
> lozanĝ-o --> pilol-o, fand-pilol-o
Mi ĵus rememoris, ke ni havas ankaŭ la vorton, eĉ fundamentan
pastelo
difinitan en PV simple "lentoforma bombono". PIV tamen donas al ĝi
ankaŭ alian signifon: "sukera, ĝenerale lentoforma, solida, densa
medikamento, kiun oni lasas fandiĝi en la buŝo"
Tio ŝajnas al mi akceptebla signifovastigo por la fundamenta
"pastelo". Ĝi ŝajnas al mi pli taŭga vorto por fandpilolo ol
"lozanĝo". La difino de "pastelo" kiel medikamento estas esence simila
al "lozanĝo 2", sed sen aludo al la kvarangula formo de lozanĝo; tiu
geometria afero ŝajnas al mi malgrava detalo kiam temas pri kuracilo.
Do:
lozanĝ-o --> pastel-o, fand-pilol-o
Aŭ ĉu vi opinias, ke PIV erarvagis ĉi tie?
Harri
> lozanĝ-o --> pilol-o, fand-pilol-o
> tablojd-o --> (plat-a) pilol-o
> bolus-o --> (grand-a) pilol-o
> granol-o --> (mal-grand-a) pilol-o
> granul-o --> (mal-grand-a) pilol-o
Noto pri la finna: Ni uzas ĉi tiajn vortojn.
"pilleri" kaj "tabletti"
estas uzataj simile kiel la norvegaj vortoj "pille" kaj "tablett",
kiujn Otto klarigis.
"Pastilli" estas nur bombono, ne kuracilo.
Facile videblas, ke ĉiuj ĉi vortoj estas pruntitaj, sed "pilleri" kaj
"pastilli" estas jam plene adaptitaj al la lingvo, kaj oni ne sentas
ilin fremdaj.
Fakuloj povas uzi ankaŭ aliajn vortojn por specialaj tipoj de piloloj,
sed tiujn apenaŭ iu komprenas. Ekz. "oribletti" estas suĉata enbuŝe
kaj celas efiki en buŝo aŭ gorĝo, sed pli ofte mi vidis
"imeskelytabletti" = "suĉado-pilolo".
"Tabletti" signifas ankaŭ "tablotuketo".
"Tabloidi" estas nur formato de gazeto (paĝogrando A3), neniam ia pilolo.
Harri
Mi ĵus rememoris, ke ni havas ankaŭ la vorton, eĉ fundamentan pastelo
Bone. En la Fundmaento mem la radiko estas tradukita perlozanĝ-o --> pastel-o, fand-pilol-o
1) La vorto “tablojdo” estas pauxsajxo de la angla vorto “tabloid”, komerce patentita en 1884 por indiki platan pastelon en formo de kunpremita tabuleto (tablet+oid).
La termino ne havis apartan sukceson por la medikamento, sed ja grandegan sukceson por indiki kunpremitan (reduktitan) formaton de gazeto, kaj pli poste popularan/ skandaleman gazeton (strange, PIV ne konas cxi tiujn pliajn signifojn).
Kurioze, PIV indikas aspirinon kiel ekzemplon de tablojdo; sed en Italio aspirino ekzistas nur en formo de ronda prem(it)ajxo (simpla aux eferveska) kaj grajnetoj/ granuloj/ granoloj.
2) Pri medikamentoj en formo de pilolo (laux mi, tiu estas la gxenerala nomo), ekzistas amaso da variajxoj. Farmacie oni nete distingas unu de alia prezento, sed por la ordinara homo ne estas facile diri, kiaj estas la apartaj ecoj de unu formo aux alia.
En itala lingvo, ekzemple, oni distingas minimume cxi tiujn formojn (eble ekzistas ankaux aliaj, sed en cxi tiu momento ili ne venas en mian menson), kiujn mi klopodas traduki almenaux proksimume (aldonoj, gxustigoj, sugestoj estas bonvenaj):
pillola = pilolo (tipe: kontrauxgraveda pilolo)
pasticca: pastelo
pastiglia: pastelo (tipe: kontrauxtusa pastelo), fandpastelo, sucxpastelo, lozangxo
tavoletta: tablojdo, tabuleto, plata pastelo
tabloide: tablojdo, tabuleto, plata pastelo
compressa semplice: (simpla) prem(it)ajxo
compressa rivestita: tegita prem(it)ajxo
confetto: lozangxo, sukerumita pastelo
compressa masticabile: macxebla prem(it)ajxo
compressa sublinguale: sublanga prem(it)ajxo
compressa solubile: solvebla prem(it)ajxo
compressa effervescente: eferveska prem(it)ajxo
compressa sterile: sterila prem(it)ajxo
capsula dura: malmola kapsulo
capsula opercolata: malmola kapsulo
opercolo: malmola kapsulo
capsula molle: mola kapsulo
capsula laccata: lakita kapsulo
capsula a rilascio prolungato (retard): kapsulo je prokrastita efiko
capsula gastroresistente: stomakrezista kapsulo
bolo: boluso, granda pilolo, pilolego
granulo: grajneto, granulo, granolo
ovulo vaginale: vagina ovoido
Gxis
Antonio De Salvo
2) Pri medikamentoj en formo de pilolo (laux mi, tiu estas la gxenerala nomo)
En PIV ĝi akiris tre stangajn signifojn.kapsulo
Renato Corsetti:
>kapsulo
En PIV ĝi akiris tre strangajn signifojn.
mi respondas:
kial strangaj?
Cxiuj signifoj tie indikitaj ekzistas ankaux en la itala; mi ecx aldonus plian signifon, tiun “kosma/ spaca kapsulo”.
Kiom koncernas, aparte, farmacion, gxustas la difino “ujeto el gelateno aux oblato, uzata por enteni malbongustajn medikamentojn”; eventuale, tio donas al mi la okazon por aldoni unu plian formon de “pilolo”:
cachet: oblato, (oblata) kapsulo
gxis
Antonio
Cxiuj signifoj tie indikitaj ekzistas ankaux en la itala; mi ecx aldonus plian signifon, tiun “kosma/ spaca kapsulo”.
Kio estas "oblato" kaj kiu estas ĝia rilato al hostio?
cachet: oblato, (oblata) kapsulo
Antonio:
cachet: oblato, (oblata) kapsulo
Renato:
Kio estas "oblato" kaj kiu estas ĝia rilato
al hostio?
Mi respondas:
la koncepto “hostio” havas tri signifojn:
1) dolcxajxo: en esperanto, vaflo; en la itala, ostia, cialda;
2) tegajxo de medikamento: en esperanto, oblato; en la itala, cialda, cachet (francismo);
3) religiajxo: en esperanto, hostio; en la itala, ostia.
Rilate “oblato”-n, komence mi trovis gxin oftege en religiaj tekstoj de polaj katolikaj esperantisto, tiom ke mi supozis, ke temas pri polajxo. Sed poste mi vidis, ke en la germana nomigxas “Oblate” gxuste la subtila mangxebla ujeto entenanta medikamenton.
Versxajne, ekzistas parenceco kun la latina vorto “oblatum”, plurale “oblata”, el la verbo “offerre” = oferi, do “oferajxo” (cetere, la itala “ostia” venas el la latina “hostia”, kiu signifis “viktimo”, do oferitajxo).
Gxis
Antonio
la koncepto “hostio” havas tri signifojn:
Rilate “oblato”-n, komence mi trovis gxin oftege en religiaj tekstoj de polaj katolikaj esperantisto, tiom ke mi supozis, ke temas pri polajxo. Sed poste mi vidis, ke en la germana nomigxas “Oblate” gxuste la subtila mangxebla ujeto entenanta medikamenton.
Antonio:
Rilate “oblato”-n, komence mi trovis gxin oftege en religiaj tekstoj de polaj katolikaj esperantisto, tiom ke mi supozis, ke temas pri polajxo. Sed poste mi vidis, ke en la germana nomigxas “Oblate” gxuste la subtila mangxebla ujeto entenanta medikamenton.
Renato:
Oblat- estas Fundamenta. Mi trovis ĝin en pola revuo
kaj polo klarigis al mi la jenon:
oblat-o [fun] = (pol-a) krist-nask-a pan-o
sed verŝajne tio ne estas la tuta rakonto.
Mi respondas:
La pola vorto “oplatek” (parenca al la germana “Oblate” kaj al la latina “oblata”) indikas, efektive, (ankaux) tipe polan kristnaskan vaflon,
http://en.wikipedia.org/wiki/Op%C5%82atek
kies konsisto estas analoga al tiu de la hostioj (subtila tavolo el senfermenta faruno); sed mi opinias, ke kiam Zamenhof enmetis la radikon oblat- en la Fundamenton, li ne pensis pri tiu pola specialajxo, sed intermiksis du diversajn objektojn:
1) subtila faruna tavolo farmacie utiligata por envolvi premitan medikamenton (laux la franca “pain à cacheter” = cachet, la germana “Oblate” kaj la rusa “oblatka”);
2) dolcxajxo (laux la angla “wafer”)
Laux mi, do, la linio “(pola) kristnaska pano” bezonas klarigon, por montri pli precize, ke ne temas pri ekvivalento (nome: la pola kristnaska pano estas komunuze nomata oblato, sed oblato ne estas nur tiu speciala kristnaska pano).
En Espero Katolika 3/1984 http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_03.htm
estas jena frazo:
* 8.1.1984, en la preĝejo honore al S. Stefano en Krakovo (Pollando), je la 17-a horo, havis lokon la ĉiumonata S. Meso, kaj poste la tradicia disdonado de blanka pano (oblato).
Kaj en Espero Katolika 1-2/2001 http://www.esperokatolika.org/ek20012005/ek2001_0102.htm
estas jeno: * Oblata renkontiĝo en Varsovio. La 27an de januaro varsoviaj gesamideanoj kolektiĝis en preĝejo de sankta Aleksandro por partopreni en la ĉiujara E-lingva Meso okaze de la kristnaska periodo kaj nova jaro, nova jarcento kaj jarmilo. Post la Meso, en la paroĥa domo okazis oblata renkontiĝo. La partoprenantoj, kun la oblato en la mano, bondeziris unu al la aliaj kaj kantis kristnaskajn kantojn.
Gxis
Antonio
P.S. ankaux en la itala ekzistas (kvankam mi neniam auxdis gxin el homa busxo) la vorto “oblata”, por indiki la hostion antaux la konsekro, do subtilan tavolon el senfermenta faruno, kutime en formo de disko.
Laux mi, do, la linio “(pola) kristnaska pano” bezonas klarigon, por montri pli precize, ke ne temas pri ekvivalento (nome: la pola kristnaska pano estas komunuze nomata oblato, sed oblato ne estas nur tiu speciala kristnaska pano).
Otto
Mi konstatas, ke ambaux tiuj vortoj estas Fundamentaj!
sed lastatempe oni uzas la vorton pri ronda marko, cxu papera por glui al io, cxu metala, ekz. por meti en fendon de butikuma cxareto, tiel ke gxia cxeneto malfiksigxas de la najbara cxareto (por tio ankaux eblas uzi moneron).
Otto:
Mi konstatas, ke ambaux tiuj vortoj estas Fundamentaj!
Renato:
Pro tio mi emus lasi la religian signifon al hostio,
kaj doni alian signifon al oblato. Ni vidu la respondon de Antonio.
Mi repondas:
sincere dirite, mi neniam supozis ke en la Fundamento estas du vortoj (ecx tri, cxar ankaux “hostio” estas fundamenta!) por similaj aferoj.
La plej facilaj demandoj koncernas la religi-sencan “hostio”-n (sed vigla diskuto estas legebla cxe http://groups.yahoo.com/group/kristana-ortodoksa-rondo-esperantista/message/177 )
kaj “vaflo”-n; laux mi, cxi tiu tutcerte rilatas al subtila farunpasto, precipe por dolcxajoj (itale: cialda, sed ankaux “ostia”, cxi-lasta pro analogio kun la senfermenta panpeceto konsekrata dum la Meso); cxiuj tradukoj (franca, angla, germana, rusa, pola) en la Fundamento, ja, kondukas senhezite al tiu signifo.
La vera problemo koncernas “oblato”-n, cxar se oni ekzamenas la tradukojn oni trovas ke:
- en la franca (pain à cacheter) temas pri sigelmarko, nome sigelilo el farunpasto, kiun oni uzis pasintece (post malsekigo per salivo) por sigeli leterojn; poste, gxi transiris al signifo “farunpasto kiu entenas medikamenton kaj estas sigelita per stampo de marko” (cachet);
- en la angla (wafer) temas pri vaflo, nome dolcxajxo (gxi estas la sama traduko proponita cxe vaflo!); kurioze, en la itala oni nomas “wafer” iun specialan biskviton kiu entenas cxokoladon aux kremon meze de du subtilaj farunpastaj stratumoj;
- en la germana (Oblate), laux la plej ampleksa germana-itala vortaro de mia hejma biblioteko (1.650 grandformataj pagxoj!) la vorto povas signifi lauxplacxe: 1) hostio; 2) vaflo; 3) farmacia kapsulo; 4) sigelmarko;
- en la pola (oplatek), temas same pri farunpasto, sed tiu vorto estas uzata ankaux por indiki iun specialan kristnaskan mangxajxon;
- en la rusa (oblatka), sincere mi ne kapablas interpreti la signifon.
Konklude: se mi devus esprimi preferon, mi donus al oblato la farmacian signifon, kaj parolus por la ceteraj sencoj respektive pri hostio, vaflo, (faruna) sigelmarko.
Gxis
Antonio De Salvo
mi donus al oblato la farmacian signifon, kaj parolus por la ceteraj sencoj respektive pri hostio, vaflo, (faruna) sigelmarko.
Mi eble povas helpi. En rusa-germana vortaro - la unu-nura el-rusa vortaro,
al kiu mi havas rektan aliron - "oblatka" estas tradukita per "Oblate,
Hostie", do la signifo sxajne estas nur religia.
Pri "vaflo" la diversaj vortaroj tiom divergxas, ke pli bone estus ne paroli
pri tio. En la angla, "wafer" povas signifi oblaton, hostion, sed ankaux
biskviton/kuketon, kiu ofte akompanas glaciajxon, kaj krome "kurban
kuketon", kvazaux volvajxon formitan cxu kiel cilindro, cxu kiel konuso -
kukon, kiun oni hispanlingve nomas "barquillo" (boateto). La E-hispana
vortaro de Tudela donas nur "barquillo" kiel tradukon de "vaflo". En la
angla ekzistas ankaux "waffle", kiu eble similas al la skandinava "vaffel"
(norvege kaj dane) kaj "våffel" (svede). La tipan norvegan "vaffel" oni
preparas en speciala "pateto", en kiu la bakajxo formigxas kiel plato
dividebla en 4 aux 5 korformajn pecojn. Sed ekzistas ankaux longaj kaj
mallargxaj duoblaj biskvitetoj kun sxmirajxo aux kremo interne, kiujn oni
norvege nomas "plenigitaj vafloj" aux "or-vafloj". Eble ili similas al la
italaj, kiujn Antonio priskribis. Pri la franca "gaufre", la germana
"Waffel" kaj la rusa "vaflja" mi nenion certan scias; nur mi scias, ke la
uz-instrukcioj pri elektra pateto por skandinav-stilaj vafloj nomis la
aparaton franclingve "gaufrier".
Bonvolu frenezigxi!
Otto
Gxis
Antonio
Mi dankas Otto-n pro la ampleksa priskribo. Fakte, ekzistas sxanco frenezigxi pri cxi tiuj terminoj.
Облатка 1. (для лекарства) capsule 2. (для клейки) sluitzegel, gompapier