José Antonio
Kaj tamen "inklud-i" shajnas al mi tre bona, multe pli bona ol "inkluzivi" !!
Laŭ mi ni ja havu linion kiu malrekomendas "inkludi". La ĉefa alternativo laŭ mi estas "inkluzivi", ĉar tio certe estas la plej ofta signifo de "inkludi". Se iu povas montri ke foje "inkludi" ankaŭ signifas "inkluzivigi", tiam ni povas ankaŭ aldoni "inkluzivigi" kiel duan alternativon.
La vortaroj, kiujn mi konsultis, donas kiel kapvorton "inkluziv-a", laux kio
la radiko estas adjektiv-karaktera. Mi ne estas certa pri la diferenco inter
"inkluzivi" kaj "inkluzivigi". Cxu jene?:
La prezo inkluzivas imposton de pli-valoro.
La firmao inkluzivigis imposton de pli-valoro en la prezon.
Aux cxu eble?:
Imposto de pli-valoro inkluzivas en la prezo.
Kio pri cxi tiuj frazoj?:
La prezo por tranoktado inkluzivas matenmangxon. ("La prezo" estas subjekto,
"matenmangxo" estas rekta objekto)
Matenmangxo estas inkluzivita en la prezo por tranoktado. ("Matenmangxo"
estas pasiva subjekto, konforme kun la antauxa frazo, sed "en la prezo" ne
estas normala transformo de aktiva subjekto al gxia kutima rolo en pasiva
frazo)
Matenmangxo inkluzivas en la prezo por tranoktado. ("Matenmangxo" estas
aktiva subjekto, konforme kun la gxenerala tendenco de verbigo de
adjektivoj: "estas inkluziva" = "inkluzivas")
Otto
Mi ne estas certa pri la diferenco inter
"inkluzivi" kaj "inkluzivigi". Cxu jene?:
La prezo inkluzivas imposton de pli-valoro.
La firmao inkluzivigis imposton de pli-valoro en la prezon.
Aux cxu eble?:
Imposto de pli-valoro inkluzivas en la prezo.
Kio pri cxi tiuj frazoj?:
La prezo por tranoktado inkluzivas matenmangxon. ("La prezo" estas subjekto,
"matenmangxo" estas rekta objekto)
Matenmangxo estas inkluzivita en la prezo por tranoktado.
Matenmangxo inkluzivas en la prezo por tranoktado. ("Matenmangxo" estas
aktiva subjekto, konforme kun la gxenerala tendenco de verbigo de
adjektivoj: "estas inkluziva" = "inkluzivas")
Tio estas por mia lingva sento pli stranga konstruo, eble eĉ rekte malĝusta.
Matenmangxo inkluzivas en la prezo por tranoktado.
Ankaŭ laŭ mi. "ĝi inkluzivas ion" = "ĝi estas inkluziv(ant)a ion".
Laŭ mi malĝusta frazo.
inkluziva:
2, KOM; ~e, ~i, TRinkluzivi estas transitiva verbo.
Amike salutas
Leo