"animacio"

0 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Aug 13, 2009, 1:42:17 PM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kvankam ni jam havas la linion

anime·o → (japan·stil·a) desegn·o·film·o

ankoraŭ mankas al ni la linio

animaci·o → desegn·o·film·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2009, 3:40:08 AM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
animaci·o → desegn·o·film·o
Aldonita!

Renato


Cvi Solt

unread,
Aug 14, 2009, 9:18:09 AM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Animacio ---> vigligado.
Animacio certe ne estas filmo. Oni vigligas nun ne nur filmojn, kaj certe ne nur desegnante. Oni uzas komputilojn, pupojn, diversajn molajn materialojn.

Cvi

2009/8/14 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2009, 9:37:03 AM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:
Animacio ---> vigligado.
Animacio certe ne estas filmo. Oni vigligas nun ne nur filmojn, kaj certe ne nur desegnante. Oni uzas komputilojn, pupojn, diversajn molajn materialojn.
Cvi, ĉu vi povas doini ekzemplojn de uzo de animacio en Esperanto kun tiu signifo.

Amike

Renato


Cvi Solt

unread,
Aug 14, 2009, 11:21:10 AM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/8/14 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
Certe ne- mi neniam trovis tian uzon, sed mi proponas ĝin.

Mi ne ŝatis la proponon de Marcos - animacio neniel povas esti filmo, eble filmfarado. Nuntempe oni vigligas bildojn nenur por filmoj - ekzample poŝtelefonoj, komputilaj ludoj, ktp havas tiajn movantajn bildojn. Kaj desegni - certe ne signifas movigi la bildojn. Do, mi serĉis taŭgan vorton kaj mi ŝatas mian solvon

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2009, 12:59:58 PM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:
Certe ne- mi neniam trovis tian uzon, sed mi proponas ĝin.
Mi komprenas, sed la fakto estas ke Vikipedio jam havas ĉi tiun artikolon:

Animacio (aŭ desegnofilmomovbildo) estas optika iluzio, truko de movo kreata per seriemontrado de statikaj elementoj. Ĝenerale oni kreas ĝin per desegnitaj moviĝantaj bildoj. (vd.celuloida animacio) Animacio devenas el la latina anima (animo). Filmo kreata el animacio estas animacia filmo, tamen ilin oni ofte ne apartigas. Japandevena vorto animeo ofte mencias pri Japana animacia filmo, dum devenas el Anglalingva animation (animacio).


Pri tiu jam uzita "animacio" ni devas trovi samsignifan vorton.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Aug 14, 2009, 2:50:00 PM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ŝajnas ke la signifo "desegnofilmo" estas nur flanka signifo de "animacio", dum ĝia ĉefa signifo estas "kreado de bildsinsekvo kiu ŝajnigas moviĝon". Por tiu ĉefa signifo eble taŭgas "mov·ŝajn·ig·o". Aŭ ĉu pli logikas "moviĝoŝajnigo"?

Do mi proponus meti ĉi tiun alternativon en la unua lokon, kaj mencii "desegnofilmo" nur en la dua loko (kompreneble apartigita per punktokomo).

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2009, 3:05:04 PM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
"mov·ŝajn·ig·o". . . . Do mi proponus meti ĉi tiun alternativon en la unua lokon, kaj mencii "desegnofilmo" nur en la dua loko (kompreneble apartigita per punktokomo).
Mi faris tion. Cvi, ĉu en ordo nun por vi?

Amike

Renato


Cvi Solt

unread,
Aug 14, 2009, 3:48:57 PM8/14/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/8/14 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Marcos:
"mov·ŝajn·ig·o". . . . Do mi proponus meti ĉi tiun alternativon en la unua lokon, kaj mencii "desegnofilmo" nur en la dua loko (kompreneble apartigita per punktokomo).
Mi faris tion. Cvi, ĉu en ordo nun por vi?


 
Certe ege pli bona solvo - tamen mi preferas  mia "vigligo", se ni jam proponas novan, ĝis nun ne uzatan vorton.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages