protesto

1 view
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Feb 18, 2014, 2:03:38 PM2/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
La kompleta mesagho devus esti:
 
Ne temas pri tio, chu oni "aprobas". Oni estas, kiel Josenilton diris, preskaŭ (?) devigata adopti la novan vorton.
Mi bone komprenas, ke estas tiuj kiuj trovas la vorton monstra, sed pri la 15a regulo oni ne rajtas elekti kio plachas kaj rejheti kio ne plachas.
Tiuj kiuj ankau sekvas la diskuton en AdE-d...@yahoogroups.com scias, ke mi tie esprimis mian reziston kontrau la vorto "smarta",
sed tio estas alia afero. Ghi estas - lau la terminologio de la Antauparolo al la Fundamento - "nova vorto",
char mi ne kredas, ke la portempa rezulto de la kalkulado de 57,9% da internacieco (lau nombrado de denaske parolantoj) por tia moda vorto estas valida.
Pri aparato kiel smartfono oni povas atendi, ke ghi restos, almenau tiom longe kiom la aparato ekzistos.
Kiom ajn prava Anna estu, eksplikante pri la misuzado de "smart" kaj  "fon", kaj mi tute konsentas kun shi pri tio, tio ombrigas la fakton, ke smartfono ne estas Esperanta vorto kiel kunmetajho, sed kiel vorto, kalkuleble enprenita de la plimulto de lingvoj (tutmonde kaj europece) el sama fonto. 
 
Amike,
Johan Derks
Verzonden: dinsdag 18 februari 2014 16:16
Onderwerp: Re: (la bona lingvo)

Kara José Antonio,

Pro manko de tempo mi ne sekvis la diskutadon, do nur nun hazarde legis vian intervenon. Sed ĉu vi serioze aprobas la vorton "smartfono"??!! "Smart" estas angla vorto (pli uzata en Usono ol en Britujo, ŝajnas al mi), kiu signifas "inteligenta". "Fono" en Esperanto rilatas al la fono de bildo aŭ simile. Mi jam aŭdis dum kongreso la formon "inteligenta telefono". Kaj certe ekzistas ankaŭ aliaj solvoj, kiujn vi sendube longe diskutis dum la interŝanĝo de mesaĝoj.

Kore,
Anna

2014-02-18 13:55 GMT+01:00 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>:
Mi subtenas la ĵusan eldiron de Johan. Mi foje havas la impreson ke la imagopovo de iuj bonlingvanoj estas kaptita de la deziro realigi la ideon kiu motivis la iamajn projektojn de filozofiaj lingvoj, en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. 

José Antonio

2014-02-18 9:34 GMT-03:00 Johan Derks <johan...@gmail.com>:
Protesto:
Preskau chiuj lingvoj jam havas (modestan) internacian vortaron. Sur la foto la vorto "dizajn" en la serba lingvo.
Sed Esperanto lau tendenco inter kelkaj bonlingvanoj rifuzas akcepti tiun internaciecon:
Ili volas malrekomendi "dizajno", malrekomendi "smartfono".
Ili preferas silenti pri la valoro kaj signifo de la 15a regulo. "Zamenhof trompighis en tio !" ili shajnas diri.
Mi opinias, ke la tiel kredantoj konfesigas sin al malgranda eklezio, kiu havas nenion allogan por kosmopolitoj.
 
Via,
Johan Derks

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages