vobl-

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2008, 3:23:18 AM10/10/08
to °listo 'la bona lingvo'
vobl-i --> ŝancel-iĝ-i ?

Renato

Leo De Cooman

unread,
Oct 10, 2008, 12:54:05 PM10/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> vobl-i --> ŝancel-iĝ-i ?
 
Estas termino interalie el la giroskopa* teorio, kiu ne estas simple anstataŭigebla per "ŝanceliĝi".
Mi provos klarigi, por ke Renato povu plurakonti al sia kampara najbaro  :o)
Ĉu vi iam ludis per turbo? Supozeble kanboj ne nur en niaj regionoj ludas per tiu ludilo. La turbo "rapide" turniĝas ĉirkaŭ sia plej longa ĉefa inercia* akso, sed samtempe tiu ĉefa akso mem turniĝas "malrapide" ĉirkaŭ vertikala linio. Tiu lasta turniĝo estas voblado*.
Ankaŭ la tero montras tian komplikan turniĝon. Por moviĝo de la tero ekzistas termino "precesio* .
 
Mi ne tuj trovas mallongan esprimon por tiu aŭ simila fenomeno.
 
* nefundementaj vortoj. Se mi estus devigata prelegi pri mia fako uzante nur fundamentajn vortojn, mi ne kapablus multe diri!  :o(
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 10, 2008, 1:10:13 PM10/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Ankaŭ la tero montras tian komplikan turniĝon. Por moviĝo de la tero ekzistas termino "precesio* .
 
Mi ne tuj trovas mallongan esprimon por tiu aŭ simila fenomeno.
Ni cerbumu ankoraŭ.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 15, 2008, 5:10:44 PM10/15/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/10/10 Leo De Cooman Leo.De...@pandora.be

 
* nefundementaj vortoj. Se mi estus devigata prelegi pri mia fako uzante nur fundamentajn vortojn, mi ne kapablus multe diri!  :o(
 
    Tamen ni preferadu la Fundamentqjn vortojn, kiam tiuj ekzistas, duavice kunmetajhojn au ech kelkvortajhojn el Fundamentaj vorteroj, kiam tio povas sufichi. Nur en la ceteraj okazoj (au, foje, pro urgho !) ni ion alian enlasu.

Leo De Cooman

unread,
Oct 16, 2008, 6:12:37 AM10/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
>> LDC: * nefundementaj vortoj. Se mi estus devigata prelegi pri mia fako uzante nur fundamentajn vortojn, mi ne kapablus multe diri!  :o)
> FS: Tamen ni preferadu la Fundamentqjn vortojn, kiam tiuj ekzistas, duavice kunmetajhojn au ech kelkvortajhojn el Fundamentaj vorteroj, kiam tio povas sufichi. Nur en la ceteraj okazoj (au, foje, pro urgho !) ni ion alian enlasu.
Kompreneble. Mi tute konsentas pri tiu strebado.
Mi volas klarigi la problemon per praktika ekzemplo:
Antaŭ kelkaj jaroj mi prelegis* por nefakuloj pri "kiel funkcias televido* ".
Resumo de mia prelego* troviĝas ĉe:
Mi provis uzi simplajn, facile kompreneblajn vortojn kaj mi esperas, ke estas ne tro multaj neologismoj en mia teksto. (Ne hezitu kritiki mian tekston el la vidpunkto de "la bona lingvo"!)
Tamen, se mi devus prelegi* por teknikistoj, mi bezonus multegajn teknikajn terminojn, kiujn - laŭ mia scio - ankoraŭ neniu esprimis per fundamentaj vortoj.
 
(* nefundamenta)
 
Amike salutas
Leo

Fra Simo

unread,
Oct 16, 2008, 7:47:47 PM10/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
    Akre mi bedauras, ke mi ne povas tuj iri al tiu pagho al kiu sendas Leo. Nun mi tushos nur unu vorton.

2008/10/16 Leo De Cooman Leo.De...@pandora.be
[...]
prelegi* [...]
 
(* nefundamenta)
 
     Plene Fundamentaj estas "instru/" kaj "parol/(ad/)". Oni povas uzi iun el tiuj du, au ilin kombini.
     Mi opinias, ke estas rekomendebla ankau la pli preciza "lekci/", ne Fundamenta, sed shajne pli malnova (certe pli malnove oficialigita de la Akademio, pro kio la posta oficialigo de "preleg/" estis malsagha) kaj pli firme Zamenhofa, ol "preleg/". Rimarkinde estas, ke la praradiko de ambau tiuj estas  sama. 
     Por nia tabelo mi proponas : 
preleg-i [8] --> (ghenerale :) parol-ad-i, far-i (instru-a-n) parol-ad-o-n ;  (se al studentoj au iel simile :) lekci[3]-i
     Eble estus pli bone havi du apartajn paragrafojn.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages