nab-o (estis: kiel traduki)

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 10, 2016, 3:04:39 PM11/10/16
to ~ listo 'lbl'
Johano Karlo:

nab·o → aks·ing·o

​Tion proponas PIV mem kaj ni povas akcepti ĝin.
 
Tamen temante pri koncentrejo (ekzemple mi pensas al hub por migruloj) de homoj kiel ĝin traduki?

​Nu, mi ne estas anglalingvano, sed mi pensas, ke en la internacia angla en Eŭropo ĝi nun estas uzata simple en la senco de 'Centro'. Se vi volas 'Kolektejo'.

​Jen klara ekzemplo, en kiu la uzo de la angla plibeligas la realon. Se oni uzus la ĝustan vorton, ili estus koncentrejoj, sed neniu kuraĝas uzi ĝin.

Amike

Renato
~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

JFB-Mikro.fr

unread,
Nov 10, 2016, 4:03:34 PM11/10/16
to la-bona...@googlegroups.com
Kial ne uzi 'akceptocentrejo', jes tio estas longa, sed bela ankaŭ; ĉar oni ne nur grupas la homoj unuloke, sed oni ankaŭ akceptas ilin kiel homo.

Amike
Jofo

Johano Karlo:

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
J'ai depuis quelques temps un problème de réception de Courriel. Je reçois ceux-ci 10 ou 20 jours après leur envoi. Pardonnez si une information importante n'est pas prise en compte.

De kelkiam estas ricevproblemo pri ret-mesaĝo. Mi ricevas ilin 10 aŭ 20 tagoj post la sendodato. Pardonu min ĉu grava informo ne konsideris.

Cvi Solt

unread,
Nov 10, 2016, 4:25:20 PM11/10/16
to la-bona...@googlegroups.com
Hub en la angla havas aliajn signifojn: centra loko por aviadiloj, trajnoj, ktp
Ankaŭ en retoj de komputiloj, ktp,

Cvi
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

ro-esp

unread,
Nov 11, 2016, 3:51:56 PM11/11/16
to la bona lingvo


Am Donnerstag, 10. November 2016 21:04:39 UTC+1 schrieb Renato Corsetti:
Johano Karlo:

nab·o → aks·ing·o

​Tion proponas PIV mem kaj ni povas akcepti ĝin.


Mi malkonsentas. Aksingo povas esti io kio mem ne movigxas. Nabo nepre jes mem turnigxas - cxirkaw akso, sed tamen sen esti aksingo

Tamen temante pri koncentrejo (ekzemple mi pensas al hub por migruloj) de homoj kiel ĝin traduki?

"koncentrejo" tute ne uzeblas (post Hitler), kaj ne kovras la signifon celatan. "hub" ne estas loko kie homoj/varoj/interretsignaloj koncentrigxas, sed tie kie ili ili alvenas de pluraj direktoj per transportiloj, kaj  transiras al aliaj transportiloj por pluvojagxi en aliaj direktoj


                                      gxis, Ronaldo N

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Nov 12, 2016, 3:52:28 AM11/12/16
to la-bona...@googlegroups.com
>
>>> nab·o → aks·ing·o*
>> Mi malkonsentas. Aksingo povas esti io kio mem ne movigxas. Nabo nepre jes
>> mem turnigxas - cxirkaw akso, sed tamen sen esti aksingo
Vere akso povas moviĝi aŭ ne, kaj same nabo povas moviĝi aŭ ne!
En la teĥnika konstruado kaj muntado nek nabo nek akso moviĝas.


>>> temante pri homa koncentrejo (ekzemple migruloj) kiel ĝin traduki?
> "koncentrejo" tute ne uzeblas (post Hitler), kaj ne kovras la signifon
> celatan. "hub" ne estas loko kie homoj/varoj/interretsignaloj
> koncentrigxas, sed tie kie ili ili alvenas de pluraj direktoj per
> transportiloj, kaj transiras al aliaj transportiloj por pluvojagxi en aliaj
Sume jam venis la propono traduki "hub por migruloj" per "kolektejo per migrintoj".

Ĉu eble vi havas plibonigajn proponojn?
JoKo Rinaldo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages