Vorto de la tago - PROMOCII

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2015, 4:17:00 AM5/2/15
to °listo 'lbl'
Kion ni pensu pri ĉi tiu vorto, kiu estas nek fundamenta nek oficiala? Bonvolu rimarki ke la ekzemplo:
En tiu dokumento temas pri promocio de Esperanto en la mondo. prezentas duan signifon de la vorto.

Renato


 PROMOCII

Altigi al iu pli alta grado, ofico:
Li promociis min direktoro.
Episkopo volis esti promociita al kardinaleco.
En tiu dokumento temas pri promocio de Esperanto en la mondo.
Ŝi revis promociiĝi ĉe sia laborejo.

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Pjer

unread,
May 4, 2015, 4:30:43 PM5/4/15
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
promouvoir povas esti kelkafoje : disvolvi.
Ekzemple por traduki : PROMOUVOIR LA RESPONSABILITÉ CITOYENNE.
Mi proponis: Disvolvi la civitan respondecon.
Ni povus ankaù proponi:
eg'ig'i --> igi laù pli alta grado !

 Amike, Pjer.

mar...@melburno.org.au

unread,
May 6, 2015, 3:01:05 AM5/6/15
to la-bona...@googlegroups.com
Oni povas uzi diversajn esprimojn por la diversaj signifonuancoj de
*"promocii", kiel antawigi, progresigi, pligravigi, reklami, plupa'sigi
(proponon), k.t.p.
Mi trovas la plej bona la vorton "plialtgradigi", 'car 'gi kovras 'ciujn
nuancojn, kelkajn figure, kiel ekz. plialtgradigi Esperanton.
Marcel.
> /renato corsetti/
> /renato....@gmail.com/
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


mar...@melburno.org.au

unread,
Aug 9, 2015, 7:46:32 AM8/9/15
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi proponas :
Li plialtoficigis min direktoro.
Episkopo volis plialtgradigati al kardinaleco.
Antawmovi Esperanton.
Kun salutoj koraj, Marcel.

Leo De Cooman

unread,
Aug 10, 2015, 5:52:10 AM8/10/15
to la-bona...@googlegroups.com
"Rang-alt-ig-i" estas relative ofte en interreto.

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Aug 10, 2015, 7:43:50 AM8/10/15
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Jes, en malnova PIV (la Gastona kiel nomas Cherpillod) oni trovas : rang'alt'iĝo = promocio.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages