talveg-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2008, 8:54:46 AM11/3/08
to °listo 'la bona lingvo'
talveg-o --> valfund-o

Kion vi opinias?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Nov 3, 2008, 9:41:42 AM11/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

 

talveg-o --> valfund-o

Kion vi opinias?

Mi respondas:

estas malfacile priskribi, kio estas talvego (pauxsajxo sur la germana Talweg, lauxvorte val-vojo); cxiukaze gxi estas linio, eventuale valfunda linio, ne simple valfundo (kiel dirite en PIV).

En la itala, gxi nomigxas “linea dì’impluvio”, kaj respondas al la esprimo “akvokolekta linio”, kiun cetere mi trovas gxuste uzata en Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Talvego

>La talvego estas la linio, kiu ligas la plej malaltajn punktojn de ĉiuj traversprofiloj laŭlonge de rivero, kanalo aŭ valo. En valoj sen akvoetendejo ĝi estas identa kun la "akvokolekta linio" kaj ofte ĝi estas ankaŭ uzata de vojoj.

 

>La situo de tiu linio en akvoetendejoj ne estas fiksa, ĉar ŝanĝiĝantaj akvoniveloj kaj sedimentoj kaŭzas variadojn kaj translokiĝojn de la riverujo kaj la situo de la talvego. La talvego pendolas tien kaj reen inter la du riverbordoj, tiel ke ĝia situo ordinare ne kongruas kun la mezlinio kaj plej ofte ankaŭ ne kun la flulinio. Depende de la deflukonduto kaj la akvoetendeja grundo ĝi je forkiĝantaj akvoetendejoj (insuloj) ne ĉiukaze laŭiras en la plej larĝa riverobranĉo, sed tie, kie la fluo la riverujon plej profunde eroziis. La situon de la talvego oni konstatas per sondadoj kaj prezentas en mezurprotokoloj kaj mapoj.

 

>Se riveron laŭiras politika limo, oni ordinare en limkontraktoj uzas la talvegon kiel limlinion; tiel ankaŭ la aparteno de insuloj povas esti ordigita sen miskomprenebloj. Ĉar la talvego estas submetita al daŭraj ŝanĝiĝoj, necesas limmezuradoj en regulaj distancoj. Tiujn ordinare ambaŭ najbaraj ŝtatoj faras en komunaj procedoj kaj ambaŭ fiksas la rezulton en interŝtataj konsentoj kaj protokoloj.

 

Gxis

Antonio De Salvo


Antonio De Salvo

unread,
Nov 3, 2008, 4:21:01 PM11/3/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Aldone al mia antauxa mesagxo: mi konstatis, ke la komunuza itala esprimo estas “linea di fondovalle”, kiu precize respondas al la esperanta “valfunda linio”.

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: lunedì 3 novembre 2008 15.42
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: talveg-o

Pilar Otto

unread,
Nov 4, 2008, 3:51:24 AM11/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kiom oni lernas el tiaj diskutoj! Leginte la cxi-suban mesagxon de Antonio,
mi emas samopinii kun li pri "valfunda linio". En la saman direkton montras
la traduko en E-norvega vortaro: "geol.: valprofundo, riverspuro (linio laux
la valfundo)". Cxi tiu traduko estas tre lauxlitera. En "vera" teksto mi
ekzemple ne skribus "riverspuro", sed eble "riverfluejo".

Otto

Antonio De Salvo skribis:

Marcos Cramer

unread,
Nov 5, 2008, 4:31:26 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com

talveg-o --> valfund-o

Bone, sed kompreneble kun aldona streketo: "val-fund-o".

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Nov 5, 2008, 4:40:05 AM11/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi iom tro rapide respondis, ne leginta la respondojn de aliaj.

Certe "val-fund-a lini-o" estas ankorau pli bona, preciza kaj komprenebla ol "val-fund-o", do mi ankau subtenas ghin.

Pardone,

Marcos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages