kompetent-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2010, 11:50:00 AM10/19/10
to °listo 'lbl'

Raymond Gerard diras:

-----------------


Mia nuna problemo rilatas al tio, ĉu estas la vorto "kompetento" au "kompetenteco".
Ghi ja havas sufiche precizan difinon en NPIV.
Sed chu tiu vorto estas uzebla kiel mi proponis en http://remush.be/europa.eu/abc/eurojargon/index_eo.htm#Kompetentoj,
au chu ni bezonas krei novan radikon kiel la germanoj faris (kompetenz) au redifini ekzistantan vorton kiel en la franca (kompétence).
Alivorte chu necesas nova vorto kiel "kompetenzo" au "kompetenco", au ech "kompetendzo", char fakte ne strikte temas pri kompetenteco?

Simila rimarko pri "respondeci" kaj "responsi".

La danghero de re-uzo de radiko estas ke la lingvo prenas la saman direkton kiel la angla, kun amaso da signifoj por unu vorto, kaj por kompreni ghin, oni devas bone koni la kuntekston (kio malfaciligas automatan tradukadon, kaj ne nur tio).

Mi esperas ke mi elektis la plej akcepteblan solvon, sed mi pretas rekonsideri.

... Profitu la okazon por lingve kontroli la dokumenton: http://remush.be/europa.eu/abc/eurojargon/index_eo.htm

---------------------
En la dokumento de Raymond estas la jena teksto:

---------------------

Kompetentoj (iuj preferas kompetentecoj):
Povoj kaj respondecoj. La vorto estas ofte uzata en politikaj diskutoj pri kiuj povoj kaj respondecoj devas esti atribuataj al la EU-institucioj kaj pri kiuj devas esti lasataj je nacia, regiona aŭ loka nivelo.
Top
Competent authority / Autoritᅵ compᅵtente /ᅵ Zustᅵndige Behᅵrde /ᅵ Bevoegde autoriteit
Kompetenta aŭtoritato:
Administracio aŭ alia instanco kompetenta pri iu afero. Esti kompetenta signifas havi la decidpovon kaj la respondecon. Povas okazi (espereble malofte) ke nova oficisto ne jam kapablas pritrakti kompleksajn dosierojn, sed tamen havas la decidpovon kaj respondecon
-------------------

Nur supraĵ pripensinte la aferon mi ŝanceliĝas inter "respondeco" kaj "decidopovo", sed ŝajnas al mi, ke "decidopovo" estas parto de la respondeco.

Ekzemple: "En la sistemo de EU urboj estas respondecaj pri la stratoj interne de la urba teritorio".

Kion vi pensas?

Amike

Renato





Marcos Cramer

unread,
Oct 19, 2010, 6:01:14 PM10/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Renato ke respondeco inkluzivas decidpovon (alikaze oni ne povus esti respondeca). Do anstataŭ "kompetenta aŭtoritato" mi dirus "respondeca aŭtoritato", kaj anstataŭ "kompetentoj" mi dirus "respondecoj".

Amike,

Marcos

Johan Derks

unread,
Oct 20, 2010, 3:27:39 AM10/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
El Raymond Gérard:
> Kompetentoj (iuj preferas kompetentecoj):
Povoj kaj respondecoj. La vorto estas ofte uzata en politikaj diskutoj pri kiuj povoj kaj respondecoj devas esti atribuataj al la EU-institucioj kaj pri kiuj devas esti lasataj je nacia, regiona aŭ loka nivelo.

Mi dirus: rajtigenda/rajtiginda = devas/decas esti rajtigita; kompetento ja rilatas al kapablo surbaze de diplomo kaj akirita scio/sperto
Kompreneble SE iu (instanco) estas kompetenta, oni povas decidrajtigi ghin.
 
Top
> Simila rimarko pri "respondeci" kaj "responsi".

Chu mi pravas dirante: SE iu (instanco) estas respondeca, ghi estas responsa ? En mia lingvo 'verantwoordelijk' havas duoblan signifon, tiun de karaktertrajto kaj tiun de aljughita tasko. Havi du radikojn 'respondeca' kaj 'responsa' kontrauiras la jam deciditan regulon respons·i → respond·ec·i, respond·um·i.
 
> Kompetenta aŭtoritato:
Administracio aŭ alia instanco kompetenta pri iu afero. Esti kompetenta signifas havi la decidpovon kaj la respondecon. Povas okazi (espereble malofte) ke nova oficisto ne jam kapablas pritrakti kompleksajn dosierojn, sed tamen havas la decidpovon kaj respondecon.

Mi dirus: Decidrajta aŭtoritato:
Administracio aŭ alia instanco decidrajta pri iu afero. Esti decidrajta signifas havi la decidpovon kaj la responson. Povas okazi (espereble malofte) ke nova oficisto ne jam kapablas pritrakti kompleksajn dosierojn, sed tamen havas la decidpovon kaj responson.
Amike,
Johan
 
----- Original Message -----
Sent: Tuesday, October 19, 2010 5:50 PM
Subject: (la bona lingvo) kompetent-o


Raymond Gerard diras:

-----------------


Mia nuna problemo rilatas al tio, ĉu estas la vorto "kompetento" au "kompetenteco".
Ghi ja havas sufiche precizan difinon en NPIV.
Sed chu tiu vorto estas uzebla kiel mi proponis en http://remush.be/europa.eu/abc/eurojargon/index_eo.htm#Kompetentoj,
au chu ni bezonas krei novan radikon kiel la germanoj faris (kompetenz) au redifini ekzistantan vorton kiel en la franca (kompétence).
Alivorte chu necesas nova vorto kiel "kompetenzo" au "kompetenco", au ech "kompetendzo", char fakte ne strikte temas pri kompetenteco?

Simila rimarko pri "respondeci" kaj "responsi".

La danghero de re-uzo de radiko estas ke la lingvo prenas la saman direkton kiel la angla, kun amaso da signifoj por unu vorto, kaj por kompreni ghin, oni devas bone koni la kuntekston (kio malfaciligas automatan tradukadon, kaj ne nur tio).

Mi esperas ke mi elektis la plej akcepteblan solvon, sed mi pretas rekonsideri.

... Profitu la okazon por lingve kontroli la dokumenton: http://remush.be/europa.eu/abc/eurojargon/index_eo.htm

---------------------
En la dokumento de Raymond estas la jena teksto:

---------------------

Kompetentoj (iuj preferas kompetentecoj):
Povoj kaj respondecoj. La vorto estas ofte uzata en politikaj diskutoj pri kiuj povoj kaj respondecoj devas esti atribuataj al la EU-institucioj kaj pri kiuj devas esti lasataj je nacia, regiona aŭ loka nivelo.
Top
Competent authority / Autorité compétente /  Zuständige Behörde /  Bevoegde autoriteit
Kompetenta aŭtoritato:
Administracio aŭ alia instanco kompetenta pri iu afero. Esti kompetenta signifas havi la decidpovon kaj la respondecon. Povas okazi (espereble malofte) ke nova oficisto ne jam kapablas pritrakti kompleksajn dosierojn, sed tamen havas la decidpovon kaj respondecon
-------------------

Nur supraĵe pripensinte la aferon mi ŝanceliĝas inter "respondeco" kaj "decidopovo", sed ŝajnas al mi, ke "decidopovo" estas parto de la respondeco.


Ekzemple: "En la sistemo de EU urboj estas respondecaj pri la stratoj interne de la urba teritorio".

Kion vi pensas?

Amike

Renato





--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
top.gif
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages